Atlantikaj arbaroj
La Atlantikaj arbaroj ( portugale : Mata Atlântica ) estas vasta teritorio kun kvar biomoj, nome Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj, Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj, Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj, kaj Mangrovarbaroj, kiuj etendiĝas laŭlonge de la atlantika marbordo de Brazilo ekde Norda Rio-Grando norde, ĝis Suda Rio-Grando sude, kaj landinterne kiel fore tiel Paragvajo kaj la argentina provinco de Misiones.
Tiuj biomoj prezentas riĉegan biodiversecon; tial la organizaĵo Naturprotekto Internacie ( angle : Conservation International ) indikis la Atlantikajn arbarojn kiel biodiverseco-varmpunkton; pro la sama kialo Unesko signis la Atlantikajn arbarojn kiel biosferan rezervejon kaj la Monda Natur-Fonduso ( WWF ) listigis ilin en la Tutmondaj 200. Ili nuntempe ĉefe nur postrestas en Brazilo kaj estas fragmentitaj. La Atlantikaj arbaroj estas la dua plej granda tropika arbaro-masivo de Sudameriko kaj limtuŝas la amazonan arbaron. Ĝia vasteco malpliiĝis iompostiome pro daŭra kafplantado kaj bovbredado dum la 20a jarcento. Pro tiuj homaj agadoj la atlantikaj arbaroj estas tro malgrandigitaj kaj estas endanĝerigitaj kune kun siaj riĉaj ekosistemoj.
Enhavo |
Vegetaĵar-tipoj [redakti]
La teritorio de la Atlantikaj arbaroj inkluzivas diferencajn tipojn de arbaroj.
- La marbordaj restingaoj estas malaltaj arbaroj kiuj kreskas sur stabiligitaj marbordaj dunoj.
- La marbordaj arbaroj, ankaŭ sciataj kiel Atlantikaj humidaj arbaroj, estas ĉiamverdaj strukturitaj tropikaj arbaroj.
- Internlande troviĝas la internlandaj arbaroj, ankaŭ sciataj kiel Atlantikaj duondeciduaj arbaroj, kie multaj arboj faligas siajn foliojn dum la seka sezono.
- Pli landinterne estas la Atlantikaj sekaj arbaroj, kiuj konstituas transiron inter la aridaj Kaatingo ( aŭ Blanka arbaro ) nordoriente kaj Cerado, savana ekoregiono, oriente.
- Montaraj humidaj arbaroj troviĝas en la Serra do Mar kaj tra la montaroj kaj altebenaĵoj de suda Brazilo, kaj gastigas la araŭkariojn kaj ĉiamverdajn arbojn el la familioj de laŭracoj kaj mirtacoj.
- Arbustaraj montaraj savanoj troviĝas je la plej altaj situoj.
Ekoregionoj [redakti]
Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
- Araŭkariaj humidaj arbaroj
- Atlantik-marbordaj restingaoj
- Bahiaj marbordaj arbaroj
- Landinternaj arbaroj de Bahio
- Kaating-enklavaj humidaj arbaroj
- Landinternaj arbaroj de Paraná-Paraíba
- Pernambukaj marbordaj arbaroj
- Landinternaj arbaroj de Pernambuko
- Marbordaj arbaroj de Serra do Mar
Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj
- Atlantikaj sekaj arbaroj
Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj, kaj arbedaroj
- Montara savano de Campos Rupestres
Mangrovarbaroj
- Bahiaj mangrovoj
- Mangrovoj de Ilha Grande
- Mangrovoj de Rio Piranhas
- Mangrovoj de Rio São Francisco
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
- angle Atlantikaj arbaroj ( Naturprotekto Internacia )
- angle Tutmondaj 200; numero 48 : Atlantikaj arbaroj ( WWF )
- angle Atlantikaj arbaroj ( Globalspecies )
- portugale La Atlantikaj arbaroj : endanĝerigitaj
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Brazilo |
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Geografio |