Bahiaj marbordaj arbaroj
La Bahiaj marbordaj arbaroj estas ekoregiono el la Orient-Sudamerika ekoprovinco de la Neotropika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ). Biome la ekoregiono apartenas al Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj. Temas pri parto de la Atlantika arbaro, konsiderata kiel Tutmondaj 200-unuo, el la oriento de Brazilujo.
Enhavo |
[redakti] Priskribo
La Bahiaj marbordaj arbaroj okupas zonon kiu larĝas proksimume 150 kilometrojn laŭlonge de la marbordo de la Atlantika Oceano de orienta Brazilujo, en la subŝtatoj de Bahio kaj Espirito-Santo. La Itapicuru-Rivero konstituas la nordan limon de la ekoregiono, kiu etendiĝas sude ĝis apud la Itapemirim-Rivero. La ekoregiono estas limigita oriente per la Atlantika Oceano kaj la enklavoj de la Atlantik-marbordaj restingaoj kaj la Bahiaj mangrovoj. Okcidenten, la arbaroj transiras al pli sekaj Bahiaj landinternaj arbaroj.
La arbaroj kovras la terciar-sedimentajn altebenaĵojn kiuj etendiĝas ekde la marbordo okcidenten ĝis la pli malaltaj deklivoj de Serra da Mantiqueira. La superregantaj grundoj estas tropikaj nutraĵ-malriĉaj flav-ruĝaj latosol kaj podzoloj.
[redakti] Klimato
La ekoregiono havas tropikan klimaton kun jara precipitaĵo variante ekde 1 200 ĝis 1 800 mm, egale distribuita tra la jaro. La suda parto de la ekoregiono povas travivi sekan periodon ekde majo ĝis septembro.
[redakti] Flaŭro
La kvar-stratuma atlantika ĉiamverda humida arbaro estas la superreganta vegetaĵara tipo.
[redakti] Faŭno
Endanĝerigitaj mamuloj en la ekoregio estas Kolharara bradipo (Bradypus torquatus) kaj Leontopithecus chrysomelas, endemia en Brazilujo.
[redakti] Konservado kaj minacoj
Malpli ol 5% de la originaj arbaroj estas sendifektaj. Protektitaj areoj de la ekoregiono inkluzivas la Biologian Rezervejon de Sooretama kaj la Arbaran Rezevejon de Linhares.
[redakti] Referencoj kaj eksteraj ligiloj
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |
- Bahiaj marbordaj arbaroj ( WWF ) angle
- Situo de la ekoregiono : tajpu Bahia coastal forests angle
- Tutmondaj 200; numero 48 : Atlantika arbaro ( WWF ) angle
[redakti] Bibliografio
- Mori, S.A., and Boom, B.M. 1983 : Southern Bahian moist forest. The Botanical Review, 49:146-232. angle
- Peixoto, A. L., and A.H. Gentry 1990 : Diversidade e composição florística da mata de tabuleiro na Reserva Florestal de Linhares (Espiríto Santo, Brasil). Revista Brasileira de Botânica, 13:19-25. portugale
- Prance, G.T. 1979 : The taxonomy and phytogeography of the Chrysobalanaceae of the Atlantic coastal forests of Brazil. Revista Brasileira de Botânica, 2:19-39. portugale