Cerado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de la ekoregiono.
Situo de la tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj en la mondo.

Cerado (hispane kaj arkaike portugale : Cerrado) estas vasta tropika savana regiono. Ĝi estas ankaŭ tersupraĵa ekoregiono el la orient-sudamerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj de la brazilaj subŝtatoj Gojaso kaj Minas-Ĝerajso kaj de limaj areoj de Bolivio kaj Paragvajo. Pro sia granda biodiverseco ĝi estas ankaŭ konsiderata kiel tutmondaj 200-regionon nomatan "ceradaj duonarbaroj kaj savanoj" kaj laŭ Naturprotekto Internacie kiel biodiverseco-riĉaĵejon.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Cerada vegetaĵaro en Brazilo.

Cerado precipe situas en la altebenaĵoj en la centro de Brazilo. Ĝi ampleksas jenajn biotopojn : arbaran savanon, duonarbaran savanon, parkosavanon kaj herbecan-arbedecan savanon. Humidaj savanoj kaj galeriarbaroj ankaŭ estas inkludataj [1]. La due plej granda el la gravaj vivejspecoj de Brazilo, post Amazonio, Cerado respondas pri plenaj 21 procentoj de la landa surfaco [2] (etendiĝante marĝene en Paragvajon kaj Bolivion).

La unua detala raporto pri brazila Cerado estas disponigita fare de la dana botanikisto Eugenius Warming (1892) en la libro "Lagoa Santa" [3], en kiuj li priskribas la ĉeftrajtojn de la cerada vegetaĵaro en Minas-Ĝerajso. Ekde tiam multa esplorado pruvis ke Cerado estas unu el la plej riĉaj tropikaj savanaj regionoj kaj havas altajn nivelojn de endemio. Karakterizate per grandega variaĵo de planto kaj besta biodiverseco, la Monda Natur-Fonduso nomis ĝin la biologie plej riĉa savano en la mondo, kun proksimume 10 000 da plantospecioj kaj 10 da endemiaj birdospecioj [2]. Ekzistas preskaŭ 200 da mamulospecioj en la Cerado, kvankam nur 14 estas endemiaj.

La cerada klimato estas karakteriza por la sufiĉe pli humidaj savanaj regionoj en la mondo, kun duonhumida tropika klimato. Estas en Cerado nur du dominaj sezonoj tutjare, malseka kaj seka. La ĉiujaraj temperaturoj por Cerado havas averaĝon inter 22 kaj 27 °C kaj esta averaĝa precipitaĵo inter 800-2 000 mm por pli ol 90% de la areo [4]. Tiu ekoregiono havas ege sekan sezonon dum la suda vintro (ĉ. aprilo-septembro) [4].

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Cerrado sensu stricto.

Cerado estas karakterizata de unikaj vegetaĵarspecoj [4]. Ĝi estas kunmetita de ŝanĝiĝanta mozaiko de vivejoj, kun la savan-simila Cerado mem sur bon-drenataj areoj inter strioj de galeriarbaro (altakreska arbaro kun fermata kanopeo) kiu troviĝas laŭ riveretoj [4][5]. Inter Cerado kaj la galeriarbaro estas areo de vegetaĵaro konata kiel la "malseka kampo" kun klaraj limoj kie la arbokresko estas malhelpata pro grandaj laŭsezonaj fluktuoj en la subtera akvonivelo [4][5].

La savana parto de Cerado estas heterogena laŭ kanopeokovro. Goodland (1971) dividis Ceradon en kvar kategoriojn intervalantajn de malplej ĝis plej multe de kanopeokovro: campo sujo (herbeca tavolo kun fojaj malgrandaj arboj proksimume 3 m altaj), campo cerrado (iomete pli alta denseco de arboj proksimume 4 m altaj averaĝe), Cerrado sensu stricto (fruktoplantej-simila vegetaĵaro kun arboj proksimume 6 m altaj) kaj cerradao (kanopeokovro proksimume 50 % kun ĝenerala alto 9 m) [6].

Verŝajne ĉirkaŭ 800 da arbospecioj troviĝas en Cerado [4]. Inter la plej diversspeciaj familioj de arboj en Cerado estas la fabacoj (153), la malpigiacoj (46), la mirtacoj (43), la melastomatacoj (32) kaj la rubiacoj (30) [7].

Multe de Cerado estas dominata de la Vochysiaceae (23 specioj en Cerado) pro la abundo de tri specioj en la genro Qualea [4]. La herbeca tavolo kutime atingas proksimume alton de 60 cm kaj estas kunmetata plejparte de poacoj, ciperacoj, fabacoj, asteracoj, mirtacoj kaj rubiacoj [4]. Multe de la vegetaĵaro en la galeriarbaroj estas simila al tiu de la proksima pluvarbaro, aliflanke ekzistas kelkaj endemiaj specioj trovataj nur en la ceradaj galeriarbaroj [4].

Rivero en Chapada dos Veadeiros (kun cerada vegetaĵaro), São Jorge, Gojaso.

Grundfekundeco, fajroreĝimo kaj hidrologio supozeble estas plej influaj en determinado de la cerada vegetaĵaro. Cerado-grundoj ĉiam estas bone drenitaj kaj la plimulto estas oxisols kun malalta pH kaj malalta kalcio kaj magnezio [4][8]. La kvanto de kalio, nitrogeno kaj fosforo estis trovita esti pozitive korelaciata kun la arbotrunka baza areo en ceradaj vivejoj [9]. Multe kiel en aliaj herbejoj kaj savanoj, fajro estas grava por konservi kaj formi la ceradan pejzaĝon; multaj plantoj en Cerado estas fajro-adaptataj, elmontrante karakterojn kiel dikan korkecan ŝelon por elteni la varmon [4].

La Cerado-vegetaĵaro verŝajne estas antikva, datiĝante eble en prototipa formo el la Kretaceo antaŭ ol Afriko kaj Sudameriko apartigis [10]. Dinamika vastiĝo kaj kuntiriĝo inter Cerado kaj la amazona pluvarbaro verŝajne okazis historie, kun vastiĝo de Cerado dum glacialoj kiel la Plejstoceno [11]. Tiuj procezoj kaj la rezulta fragmentiĝo verŝajne kontribuis al la alta specioriĉeco kaj de la Cerado kaj de la amazona pluvarbaro [4].

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Akvofalo en Nacia Parko Chapada dos Veadeiros.

La ceradaj insektoj estas relative nesufiĉe pristuditaj [12]. Jarlonga esploro de Cerado en unu rezervejo en Brazilo montris ke la ordoj de la koleopteroj, himenopteroj, dipteroj kaj isopteroj konstituas 89,5% el ĉiuj kaptoj [12]. Cerado ankaŭ subtenas altan densecon de foliotranĉilformikaj (saúvas) nestoj (ĝis po 4 000 en hektaro) kiuj estas ankaŭ tre diversspeciaj [13]. Kune kun termitoj foliotranĉilformikoj estas la primaraj plantomanĝantoj de Cerado kaj ludas gravan rolon en konsumado kaj malkonstruado de la organika materio, same kiel en konsistigado de gravan nutraĵfonton por multaj aliaj bestospecioj [14]. La plej alta diverseco de gajloinsektoj (insektoj kiuj provokas gajlojn) en la mondo estas ankaŭ trovata en Cerado, kun la plej multaj specioj (46) trovataj je la bazo de Serro do Cipó en sudorienta Brazilo [15].

Cerado havas altan diversecon de vertebruloj; 150 amfibiaj specioj, 120 reptiliospecioj, 837 birdspecioj, kaj 161 mamulspecioj estas registritaj [16]. Lacertdiverseco ĝenerale estas supozeble relative malalta en Cerado kompare kun tiu en aliaj areoj kiaj Kaatingo aŭ la malaltaĵa pluvarbaro [17] kvankam unu freŝdata studo trovis 57 speciojn en unu cerada loko kun la alta diverseco altigata per la havebleco de malferma vivejo [18]. Ameiva ameiva estas la plej granda lacerto trovata en Cerado kaj estas la plej grava lacertpredanto kie ĝi troviĝas en Cerado [17]. Ekzistas relative alta diverseco de serpentoj en Cerado (22-61 da specioj, depende de la ejo) kun la kolubredoj estantaj la plej riĉa familio [19]. La malferma naturo de la cerada vegetaĵaro plej verŝajne kontribuas al la alta diverseco de serpentoj [19]. Informoj pri la ceradaj amfibioj estas ekstreme limigitaj, kvankam Cerado verŝajne havas unikan kunmetaĵon de specioj kun iuj endemiaj al la regiono [20].

Femala Alouatta carya.

La plej multaj birdoj trovataj en Cerado tie reproduktigas sin kvankam ekzistas kelkaj migrantoj el la sudo (reproduktado en mezvarma Sudameriko kaj travintrado en Amazono-baseno) kaj nearktisaj migrantoj (reproduktado en mezvarma Nordameriko kaj travintrado en la neotropiso) kiuj trapasas [21]. La plej multaj sin reproduktantaj birdoj en Cerado estas trovataj en pli fermataj kanopeoj kiaj galeriarbaroj kvankam 27% de la birdoj reproduktigas sin nur en malfermaj vivejoj kaj 21% reproduktigas sin en aŭ malfermaj aŭ fermaj vivejoj [21]. Multaj el la birdoj en Cerado, aparte tiuj trovataj en densa arbaro, estas parencaj al specioj de la Atlantikaj arbaroj kaj ankaŭ de la Amazona pluvarbaro [22]. La krona solaglo, Anodorhynchus hyacinthinus (papagedoj), tokoa tukano, brunkola ibiso, nana tinamo, krispakresta garolo kaj brazila merĝo estas ekzemploj de birdoj trovataj en Cerado.

Galeriarbaroj funkcias kiel primara vivejo por la plej multaj el la mamuloj en Cerado, havante pli da akvo, estante protektataj kontraŭ fajroj kiuj balaas la pejzaĝon kaj havante pli strukturatan vivejon [23]. 11 mamuloj estas endemiaj en Cerado [23]. Rimarkindaj specioj inkludas grandajn herbomanĝantojn kiajn la brazilan tapiron kaj la pampan venadon kaj grandajn predantojn kiajn la kolharan lupon, la pumon, la jaguaron, la gigantan pteronuron, la oceloton kaj la jaguarundion. Kvankam la diverseco estas multe sub la nivelo de tiu en la apudaj amazonaj kaj atlantikaj arbaroj, pluraj specioj de simioj, kiaj Sapajus libidinosus, Alouatta caraya and Callithrix penicillata, ĉeestas [24].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Rivereto, alfluanto de Córrego Veredão, en la ekstrema nordo de Brasilândia de Minas, Minas-Ĝerajso.
  1. angle VASCONCELOS, Vitor Vieira; VASCONCELOS, Caio Vieira; VASCONCELOS, Davi Mourão 2010 : Phyto-Environmental Characterization of Brazilian Savanna (Cerrado) and Brazilian Atlantic Forest, with the Research of Stone Lines and Paleosols Geografia. Ensino & Pesquisa (UFSM), v. 14, p. 3
  2. 2,0 2,1 angle Cerado (Naturprotekto Internacie)
  3. dane Warming, E. 1892 : Lagoa Santa. Et Bidrag til den biologiske Plantegeografi med en Fortegnelse over Lagoa Santas Hvirveldyr. Kongelige Danske Videnskabernes Selskabs Skrifter - Naturvidenskabelig og Mathematisk Afdeling, 6. Rk. vol. 6 (3): 153-488. Later French and Portuguese translations
  4. 4,00 4,01 4,02 4,03 4,04 4,05 4,06 4,07 4,08 4,09 4,10 4,11 angle RATTER, J.A.; RIBEIRO,J.F. & BRIDGEWATER, S. 1997 : The Brazilian Cerrado vegetation and Threats to its Biodiversity. Annals of Botany, 80:
  5. 5,0 5,1 angle VIERRA, E.M. & MARINHO-FILHO, J. 1998 : Pre- and Post-Fire Habitat Utilization by Rodents of Cerrado from Central Brazil. Biotropica, 30: pp. 491-496
  6. angle GOODLAND, R. 1971 : A physiognomic analysis of the 'cerrado' vegetation of central Brazil. Journal of Ecology, 59: 411- 419
  7. portugale HERRINGER, E.P.; BARROSO, G.M.; RIZZO J.A. & RIZZINI C.T. 1977. A Flora do Cerrado. In FERRI M.G. ed. IV SimpoUsio sobre o cerrado. São Paulo, Brazil. 211-232
  8. angle FURLEY P.A. & RATTER, J.A. 1988 : Soil resources and plant communities of the Central Brazilian cerrado and their development. Journal of Biogeography 15: 97-108
  9. angle GOODLAND, R. & POLLARD, R. 1973 : The Brazilian Cerrado Vegetation: A Fertility Gradient. Journal of Ecology 61: 219-224
  10. angle RATTER, J.A. & RIBEIRO, J.F. 1996 : Biodiversity of the flora of the cerrado. In: PEREIRA, R.C. & NASSER L.C.B., eds. Anais/Proceedings of the VIII SimpoUsio sobre o cerrado 1st Internet, Symposium on Tropical Savannas. Planaltina, DF, Brazil. EMBRAPA/CPAC: 3-6
  11. angle MAYLE, F.E.; BURBRIDGE, R. & KILLEEN T.J. 2000 : Millennial-Scale Dynamics of Southern Amazonian Rain Forests, Science, 290: 2291-2294
  12. 12,0 12,1 angle PINHEIRO, F.; DINIZ, I.R.; COELHO, D. & BANDEIRA, M.P.S. 2002 : Seasonal pattern of insect abundance in the Brazilian cerrado. Austral Ecology 27: 132-136
  13. angle LEAL, I.R. & OLIVEIRA, P.S. 2000 : Foraging ecology of attine ants in a Neotropical savanna: seasonal use of fungal substrate in the cerrado vegetation of Brazil, Insectes Sociaŭ, 47: 376-382
  14. angle OLIVEIRA, P.S. & FREITAS, A.V.L. 2004 : Ant-plant-herbivore interactions in the neotropical cerrado savanna, Naturwissenschaften, 91: 557-570
  15. angle LARA, A.C.F. & FERNANDES, G.W. 1996 : The highest diversity of galling insects: Serra dó Cipo, Brazil, Biodiversity Letters, 3: 111-114
  16. angle MYERS, N.; MITTERMEIER, R.A.; MITTERMEIER, C.G.; DA FONESCA, G.A.B. & KENT, J. 2000 : Biodiversity hotspots for conservation priorities, Nature, 403: 853-858
  17. 17,0 17,1 angle VITT, L. 1991 : An Introduction to the Ecology of Cerrado Lizards, Journal of Herpetology, 25:79-90
  18. angle NOGUEIRA, C.; COLLI, G.R. & MARTINS, M. 2009 : Local richness and distribution of the lizard fauna in natural habitat mosaics of the Brazilian Cerrado, Austral Ecology, 34:83-96
  19. 19,0 19,1 angle FRANC, F.G.R.; MESQUITA, D.O.; NOGUEIRA, C.C. & ARAUJO, A.F. 2008 : Phylogeny and ecology determine morphological structure in a snake assemblage in the central Brazilian Cerrado, Copeia, 1:23-38
  20. angle BRASILEIRO, C.A.; SAWAYA, R.J.; KIEFER, M.C. & MARTINS, M. 2005 : Amphibians of an open cerrado fragment in southeastern Brazil, Biota Neotropica, 5
  21. 21,0 21,1 angle DA SILVA, J.S.C. 1997 : Endemic birds species and conservation in the Cerrado region, South America, Biodiversity and Conservation, 6: 435-450
  22. angle DA SILVA, J.S.C. 1996 : Distribution of Amazonian and Atlantic birds in gallery forests of the cerrado region, South America, Ornitologia Neotropical, 7: 1-18
  23. 23,0 23,1 angle REDFORD, K.H. 1986 : The role of gallery forests in the zoogeography of the cerrado’s non-volant mammalian fauna, Biotropica, 18: 126-135
  24. angle HENRIQUES, R.P.B. & CAVALCANTE, R.J. 2004 : Survey of a gallery forest orimate community in the cerrado of the Distrito Federal, central Brazil. 12: 78-83

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
NT0701 Arida Ĉako Argentino
NT0702 Benia savano Bolivio
NT0704 Cerado Bolivio, Brazilo, Paragvajo
NT0708 Humida Ĉako Argentino, Brazilo, Paragvajo
NT0709 Llanos Kolombio
NT0710 Urugvaja savano Argentino, Brazilo, Urugvajo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]