Kaating-enklavaj humidaj arbaroj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de la ekoregiono.

La kaating-enklavaj humidaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la orient-sudamerika ekoprovinco de la neotropika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj. Temas pri parto de la Atlantikaj arbaroj, tutmondaj 200-unuo, el nordorienta Brazilo. La ekoregiono konsistas el serio de arbarinsuloj en la sekaj kaatingaj kserofitaroj kaj dornarbaroj kaj ceradaj savanoj.

Enhavo

Priskribo [redakti]

La kaating-enklavaj humidaj arbaroj kovras areon de 4 800 kvadrataj kilometroj en nordorienta Brazilo. La enklavoj ĉefe troviĝas sur kvar gravaj regionaj altebenaĵoj, Chapada do Araripe, Serra de Ibiapaba, Serra de Baturité, kaj Borborema Altebenaĵo. La enklavoj situas sur lofaj deklivoj kaj altebenaĵoj inter altitudoj de 600 kaj 800 m.

Flaŭro [redakti]

Satelita bildo de norda Brazilo, kun indiko de la limoj (flave) de la ekoregiono.

La ĉefa vegetaĵaro-tipo estas kvazaŭ-falfolia arbaro kun kvar vegetaĵaro-etaĝoj kaj emerĝantaj arboj pli malgrandaj ol 30 metrojn. La arbaro ĝenerale estas konsisto-simila al tiu de la Atlantikaj arbaroj pli fore orienten, sed enhavas speciojn el la Kaatingo, el la Cerado kaj plie el la Amazona arbaro. La emerĝa kaj kanopea tavoloj ĉefe konsistas el arbospecioj de la familioj de fabacoj (Peltophorum dubium), meliacoj (Cedrela fissilis) kaj apocinacoj (Aspidosperma parvifolium).

Faŭno [redakti]

Kaating-enklavaj humidaj arbaroj en Chapada do Araripe, Cearao, Brazilo.

La faŭno asociita kun tiu vivejo prezentas proksiman parencon kaj kun tiu de la Amazona arbaro kaj kun tiu de la Atlantikaj arbaroj, kaj pli malproksiman parencon kun tiu de la Kaatingo. Bestoj asociitaj kun tiu vivejo inkludas birdojn kiel Pyrrhura griseipectus ( psitakoformaj ), Picumnus limae ( pegedoj ), Conopophaga lineata cearae ( konopofagedoj ) kaj Antilophia bokermanni ( pipredoj ), ranojn kiel Adelophryne baturitensis kaj A. maranguapensis, kaj lacertulojn kiel Mabuya arajara kaj Leposoma baturitensis. Kontraste al aliaj grupoj, nur ununura specio de mamuloj estas endemia en tiuj humidaj arbaroinsuloj, la freŝdate priskribita Rhipidomys cariri ( ronĝuloj )[1].

Minacoj kaj konservado [redakti]

La plimulto de la birdoj, endemiaj en tiuj humidaj arbarinsuloj estas konsiderata kiel endanĝerigita, primare kaŭze de habitatodetruo laŭ Birda Vivo Internacie kaj do laŭ la Internacia Unio por la Konservo de Naturo ( IUCN ). Ĝenerale la statuso de aliaj bestoj kompare estas malbone sciata, sed ĝi estas verŝajne simila al tiu de la birdoj.

Referencoj [redakti]

  1. Tribe, C. J. 2005 : A new species of Rhipidomys (Rodentia, Muroidea) from north-eastern Brazil. Arquivos do Museu Nacional, Rio de Janeiro, 63(1): 131-146

Vidu ankaŭ [redakti]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio

Eksteraj ligiloj [redakti]

Flago-de-Brazilo.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Brazilo
Demanova Ice Cave 22.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Geografio