Araŭkariaj humidaj arbaroj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de la ekoregiono.
Situo de la ekoregiono.

La araŭkariaj humidaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la orient-sudamerika ekoprovinco de la neotropika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ). Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de suda Brazilo kaj nordorienta Argentino. La ekoregiono estas parto de tutmondaj 200-unuo, la atlantikaj arbaroj kiuj estas samtempe biodiverseco-varmpunkton de Naturprotekto Internacie ( angle : Conservation International ).

Enhavo

Priskribo[redakti]

Araŭkariaro en Nacia Parko Aparados da Serra.

La araŭkariaj humidaj arbaroj kovras areon de 216 100 km2, ampleksante regionon de montaroj kaj altebenaĵoj en la brazilaj subŝtatoj de San-Paŭlo, Paranao, Sankta Katarino, kaj Suda Rio-Grando, kaj etendiĝanta en la argentina Provinco de Misiones.

La ekoregiono troviĝas super 500 m, altiĝante ĝis altitudo de 1 600 m je la alta deklivaro de Serra da Mantiqueira.

La ekoregiono limtuŝas norde, okcidente kaj sude la landinternajn arbarojn de Paraná-Paraíba, nordoriente la savanojn kaj arbustarojn de Cerado, oriente la marbordajn arbarojn de Serra do Mar, kaj sudokcidente la urugvajajn savanojn.

La araŭkariaj humidaj arbaroj havas subtropikan klimaton, kun ripetaj frostoj dum la vintraj monatoj. La jara precipitaĵo estas alta, variante inter 1 300 kaj 3 000 mm, sen seka sezono.

Flaŭro[redakti]

Brazila araŭkario (Araucaria angustifolia).

La ekoregiono plejofte konsistas el ĉiamverdaj subtropikaj humidaj arbaroj, kun kanopeo de Ocotea pretiosa, Ocotea catharinense (laŭracoj), Campomanesia xanthocarpa (mirtacoj ), kaj Parapiptadenia rigida (fabacoj). Brazila araŭkario (Araucaria angustifolia) konstituas elstarantan stratumon, kreskante ĝis altecon de 45 m. La arbaroj estas signifoplenaj el evoluisma vidpunkto, kiel relikvo de miksaj koniferaj kaj foliarbaj arbaroj kiuj iam estis multe pli disvastigitaj, kaj kiuj gastigas multajn taksonojn de la Antarkta flaŭro.

Faŭno[redakti]

La ekoregiono gastigas plurajn endanĝerigitajn speciojn, kiuj estas endemiaj en la atlantika arbaro, inkluzive de Alouatta guariba (primatoj) kaj Amazona pretrei (papagedoj). La araŭkariaj humidaj arbaroj estas agnoskitaj kiel gravan endemibirdan areon.

Konservado kaj minacoj[redakti]

Vidu ankaŭ[redakti]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio

Eksteraj ligiloj[redakti]

Demanova Ice Cave 22.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Geografio