Brazila araŭkario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Brazila araŭkario
Araucaria angustifolia-Brazil.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Araŭkariacoj Araucariaceae
Genro: Araŭkario Araucaria
Araucaria angustifolia
(Bertol.) Kuntze
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Brazila araŭkario (Araucaria angustifolia), estas specio de la konifera genro araŭkario. Oni trovas ĝin en partoj de Brazilo, Argentino kaj Paragvajo. Kvankam pluraj naciaj lingvoj nomas ĝin "pino", ĝi ne apartenas al tiu ĉi genro.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Semoj de Brazila araŭkario.

Ĝi estas ĉiamverda arbo kiu altas 40 m kaj havas trunkodiametron de 1 m. La folioj estas dikaj, tenacaj kaj skvamecaj, triangulaj, longas 3–6 cm, kaj larĝas 5–10 mm ĉe la bazo. Ili havas razil-akrajn randojn kaj pinton. La folioj postvivas dum 10 ĝis 15 jaroj, kaj kovras plimulton de la arbo escepte de la trunko kaj de la pli maljunaj branĉoj. Kutime ĝi estas dioika, kun masklaj kaj femalaj strobiloj sur apartaj arboj. La masklaj strobiloj estas oblongaj, unue ili longas 6 cm, poste longiĝas ĝis 10–18 cm kaj larĝiĝas ĝis 15–25 mm dum la polenado. Kiel ĉiuj koniferoj ĝi uzas ventan polenadon. La femalaj strobiloj, kiuj maturiĝas aŭtune ĉirkaŭ 18 monatojn post polenado, estas sferaj, grandaj, diametre larĝas 18–25 cm, kaj entenas ĉirkaŭ 100–150 semojn. La strobiloj disfalas je matureco por liberigi la proksimume 5 cm longajn nuksecajn semojn, kiuj tiam estas disvastigitaj de bestoj, nome de lazura garolo (Cyanocorax caeruleus).

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Pinhas kaj pinhões de Brazila araŭkario.

Kovrante originan areon de 233 000 km² [2], tiu neotropika specio estas hejma en suda Brazilo (kelkfoje trovita je alt-altitudaj areoj de suda Minas-Ĝerajso, suda Rio-de-Ĵanejrio kaj en la oriento kaj sudo de San-Paŭlo, sed pli tipe en la subŝtatoj de Paranao, Sankta Katarino, Suda Rio-Grando, laŭ studaĵo farita de la brazila sciencisto Maack, la origina natura arealo reprezentis 36,67% de Paranao (73 088 km²), 60,13% de Sankta Katarino (57 332 km²), 21,6% de San-Paŭlo (5 3613 km²) kaj 17,38% de Suda Rio-Grando (48 968 km²) [3]; ĝi estas trovebla ankaŭ en la nordoriento de la argentinaj provincoj Misiones kaj Corrientes kaj loke en Paragvajo (departemento Alto Paraná), vegetante sur malaltaj montaroj je altitudoj de 500–1 800 metroj.

Ĝi estas tre parenca al ĉilia araŭkario el la pli fora sudokcidento de Sudameriko, diferencante plej okulfrape pri la pli mallarĝaj folioj.

Ĝi preferas bone drenitajn, iomete acidajn grundojn sed ĝi toleras iu ajn grundotipon kondiĉe ke la drenado bonas. Ĝi postulas subtropikan klimaton kun abunda pluvo, tolerante okazajn frostojn inter ĉirkaŭ −5 °C ĝis -20 °C . Ĝi estas populara ĝardena arbo en subtropikaj regionoj, plantita por sia nekutima aspekto de la dikaj , 'reptiliaj' branĉoj kun tre simetria aranĝo.

La semoj, similaj al grandaj pinsemoj, estas manĝeblaj, kaj estas grandskale rikoltitaj en suda Brazilo ( Paranao ), Sankta Katarino kaj Suda Ria-Grando, kutimo speciale grava por la eta populacio de indiĝenaj popoloj. La semoj, nomitaj pinhão [piˈɲɐ̃w̃] estas popularaj kiel vintra manĝeto. La urbo de Laĵes, en Sankta Katarino, havas popularan pinhão fojro, dum kiu oni konsumas varman vinon kaj bolitajn araŭkario-semojn.

En Brazilo, 3 400 tunoj da semoj jare estas kolektitaj. Tiu, kombinita kun la grandskale arbarekspluatado, serioze minacas la regeneradon de la specio. La semoj tre gravas por la indiĝenaj bestioj. Pluraj mamuloj kaj birdoj manĝas pinhão, kaj tiuj ĉi ludas gravan ekologian rolon en la Araŭkariaj humidaj arbaroj, unu el la ekoregionoj de la Atlantikaj arbaroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio

Bibliografio[redakti | redakti fonton]