Pino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Pinus
arbara pino
arbara pino
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Pino Pinus
L., 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La pino estas genro (Pinus L. el pinacoj) de monoikaj pinglarboj kun ŝosetoj (ne okulfrapaj, sur malongaj ŝosoj) portantaj faskon el 2-5 longaj pingloj, kun masklaj floroj grupe ĉe la bazo de la ŝosoj, la femalaj en la fino de la ŝosoj, je maturiĝo en la dua jaro fariĝantaj lignecaj konusoj; pluraj specioj gravaj ĉarpentaj kaj meblaj arboj.

  • cembra pino = cembro kreskas ĝis 3000 m en Europo. Ĝi havas kvinopajn pinglojn. La defalontaj strobiloj disfalas nur post 3 jaroj, kiam elfalas el ĝi la gustaj semoj.
  • monta pino: Arbedeca arbo (P. mugo Turra, sin. P. montana Mill.) ofte kun kuŝanta trunko, kun duopaj, 3-6 cm longaj, brile malhele verdaj pingloj, kun brunaj, rondecaj burĝonoj kaj brunaj, horizontale elstarantaj konusoj; kulturebla en nutromalriĉa grundo kaj tial plantata en erikejoj, dunoj, ks sablaj lokoj. Ĝi altas 3,5 m kaj havas longajn ovoformajn strobilojn je 2-5 cm grandaj.
  • nigra pino. Alta pinoarbo (P. nigra Arnold, sin. P. laricio Poir. var. austriaca) kun 8-15 cm longaj, rigidaj duopaj pingloj kaj kun blankaj, pintaj burĝonoj; ŝatata parkarbo. La trunkoŝelo estas griznigra.
  • arbara pino (P. sylvestris L.) Alta pinoarbo kun duopaj, 3-6 cm longaj, bluverdaj, delikate striaj pingloj, pintaj, brunaj burĝonoj k pendantaj, pedunklaj konusoj; grava forstarbo por nutromalriĉaj grundoj, ĉarpente ekspluatata. Oni deprenas kelkfoje ties rezinon. La trunkoŝelo estas rustoruĝa.
  • Vejmuta pino = Blanka pino (evitinda laŭ PIV). Rektatrunka, eleganta pino (P. strobus L.) kun glata ŝelo, kvinopaj pingloj, 15 cm longaj alenformaj, pendantaj konusoj; ŝatata parkarbo.


  • Pinus albicaulis
  • Pinus amamiana
  • Pinus apulcensis
  • Pinus aristata - arista pino kreskas en la 3000-metraj regionoj de la kalifornia Sierra Nevada, Usono. Individuoj de tiu ĉi pino apartenas al la plej malnovaj arboj en la mondo (ili aĝas kelkfoje pli ol 4000 jarojn).
  • Pinus arizonica
  • Pinus armandii
  • Pinus attenuata
  • Pinus ayacahuite
  • Pinus banksiana - Banks-pino
  • Pinus bhutanica
  • Pinus brutia - Malgrandazia pino
  • Pinus bungeana
  • Pinus canariensis - Kanaria pino
  • Pinus caribaea - Kariba pino
  • Pinus cembra - Cembro
  • Pinus cembroides
  • Pinus chiapensis
  • Pinus chihuahuana
  • Pinus clausa - Sablopino
  • Pinus contorta - Tordopino
  • Pinus cooperi
  • Pinus coulteri
  • Pinus cubensis
  • Pinus culminicola
  • Pinus dalatensis
  • Pinus densata
  • Pinus densiflora
  • Pinus devoniana
  • Pinus durangensis
  • Pinus echinata
  • Pinus elliottii - Eliot-pino
  • Pinus engelmannii
  • Pinus flexilis
  • Pinus gerardiana
  • Pinus glabra
  • Pinus gordionana
  • Pinus greggii
  • Pinus halepensis - Halepa pino kreskas ĉirkaŭ la tuta Mediteranea regiono, sur la ŝtonozaj marbordaj arbaraj deklivoj. Ĝi estas dupingla, la pingloj estas helverdaj, elastaj, maldikaj kaj longaj 6-15 cm. Ties rezinon oni uzas en Grekio por aromigi vinojn.
  • Pinus hartwegii
  • Pinus heldreichii - Balkana pino
  • Pinus herrerae
  • Pinus hondurensis
  • Pinus hwangshanensis
  • Pinus jaliscana
  • Pinus jeffreyi
  • Pinus johannis
  • Pinus kesiya - Ĥasi-pino
  • Pinus koraiensis
  • Pinus krempfii
  • Pinus lambertiana
  • Pinus latteri - Tenaserima pino
  • Pinus lawsonii
  • Pinus leiophylla - Glatafolia pino
  • Pinus longaeva
  • Pinus luchuensis
  • Pinus lumholtzii
  • Pinus massoniana - Mason-pino
  • Pinus maximartinezii
  • Pinus maximinoi
  • Pinus merkusii - Merkus-pino
  • Pinus monophylla
  • Pinus montezumae
  • Pinus monticola - Arĝenta pino
  • Pinus morrisonicola
  • Pinus mugo
  • Pinus muricata
  • Pinus nelsonii
  • Pinus nigra - Nigra pino
  • Pinus occidentalis - Hispaniola pino
  • Pinus oocarpa
  • Pinus orizabensis
  • Pinus palustris - Longfolia pino
  • Pinus parviflora
  • Pinus patula
  • Pinus peuce
  • Pinus pinaster - Pinastro estas praloĝanto de la okcidenta mediterano kaj sud-atlantikaj marbordoj. Ĝi estas dupingla, la pingloj longas 10-25 cm, la maturiĝintaj strobiloj 10-22 cm. La strobiloj restas dum multaj jaroj sur la arbo. El la ligno oni elĉerpas rezinon.
  • Pinus pinceana
  • Pinus pinea - Pinio
  • Pinus ponderosa - Ponderosa pino
  • Pinus praetermissa
  • Pinus pringlei
  • Pinus pseudostrobus
  • Pinus pumila - Siberia nana pino
  • Pinus pungens
  • Pinus quadrifolia
  • Pinus radiata - Kalifornia pino
  • Pinus reflexa
  • Pinus remota
  • Pinus resinosaAmerika ruĝa pino
  • Pinus rigida - Rigida pino
  • Pinus roxburghii - Roksburg-pino
  • Pinus rzedowskii
  • Pinus sabineana
  • Pinus serotina
  • Pinus sibirica
  • Pinus squamata
  • Pinus stankewiczii
  • Pinus stormiae
  • Pinus strobiformis
  • Pinus strobus
  • Pinus sylvestris - Arbara pino
  • Pinus tabuliformis
  • Pinus taeda - Torĉpino
  • Pinus taiwanensis
  • Pinus tecunumanii
  • Pinus teocote
  • Pinus thunbergii
  • Pinus torreyana
  • Pinus tropicalis - Tropika pino
  • Pinus uyematsui
  • Pinus veitchii
  • Pinus virginiana
  • Pinus wallichiana - Valiĥ-pino
  • Pinus wangii
  • Pinus yunnanensis - Junana pino

Folioj[redakti | redakti fonton]

La folioj de pinoj estas de kvar tipoj:

  • Semofolioj
  • Junaj folioj
  • Skvamaj folioj
  • Pinpingloj aŭ maturaj folioj, kiuj estas verdaj kaj arigitaj en bukedoj de 1 al 6 folioj pingloformaj, kiuj daŭras el 1,5 jaroj al 40 depende de la specio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]