Kariba pino
|
|
||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||||||
|
||||||||||||||||
|
|
||||||||||||||||
| Pinus caribaea Morelet |
||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||
|
|
||||||||||||||||
|
Pinus hondurensis Sénéclauze (but see text) |
||||||||||||||||
Kariba pino ( Pinus caribaea ) estas pino el la subgenro Pinus ( la tiel nomataj malmolaj pinoj ), indiĝena en Mezameriko, Kubo, Bahamoj, kaj Turkoj kaj Kajkoj. Ĝi hejmas en la Tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj, kiuj inkludas kaj malaltaĵajn savanojn kaj montarbarojn. Arbaraj incendioj ludas gravan rolon kondiĉigante la arealon de tiu neotropika specio, kiel estis raportite ke tiu arbo regeneriĝas rapide kaj ofensive, anstataŭigante angiospermajn arbojn [1]. En zonoj ne kondiĉigitaj de periodaj fajroj, la sukcesio daŭras kaj tropika arbaro denove prosperas.
Enhavo |
[redakti] Varioj
La specio havas tri apartajn variojn, unu tre aparta kaj traktita kiel apartan specion far kelkaj aŭtoroj :
- Pinus caribaea var. caribaea ( Pinar del Río kaj Insulo de la Junularo en okcidenta Kubo );
- Pinus caribaea var. bahamensis (Grisebach) W.H.Barrett & Golfari – Bahama pino ( Bahamoj, Turkoj kaj Kajkoj );
- Pinus caribaea var. hondurensis (Sénéclauze) W.H.Barrett & Golfari – Hondura pino ( subŝtato de Kintanaroo en Meksikujo, Belizo, Gvatemalo, Salvadoro, Honduro, Nikaragvo ).
[redakti] Konservado
Dum la specio kiel tutaĵo ne estas minacita, la tipa vario de Kubo rimarkeble malprogresis pro senarbarigo kaj estas nun konsiderita kiel endanĝerigita specio fare de la Internacia Unio por la Konservo de Naturo ( IUCN ).
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Referencoj
- ↑ Vázquez-Yanes, C., A. I. Batis Muñoz, M. I. Alcocer Silva, M. Gual Díaz y C. Sánchez Dirzo (1999) (1999). Árboles y arbustos potencialmente valiosos para la restauración ecológica y la reforestación. (PDF). Elŝutita 2002. “forigota ŝablono”
[redakti] Eksteraj ligiloj
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |
- Conifer Specialist Group (1998). Pinus caribaea. 2006 Ruĝa listo de minacataj specioj de IUCN. IUCN 2006. Elŝutita je 19 February 2008.
- Conifer Specialist Group (1998). Pinus caribaea var. caribaea. 2006 Ruĝa listo de minacataj specioj de IUCN. IUCN 2006. Elŝutita je 19 February 2008.
- Klasifiko de pinoj. angle