Bahamaj pinaroj
La bahamaj pinaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la kariba ekoprovinco de la neotropika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj.
Enhavo |
Priskribo [redakti]
La ekoregiono situas en Bahamoj kaj Turkoj kaj Kajkoj kie ĝi kovras areon de 2 100 kvadrataj kilometroj[1][2]. Pinaroj troviĝas en kvar de la nordaj insuloj de Bahamoj : Andros, Abako-Insularo, Granda Bahamo, kie ili kovras duonon de la insulo [3] kaj Novprovidenco, kune kun Turkoj kaj Kajkoj.
Flaŭro [redakti]
La pinaroj estas dominataj de kariba pino (Pinus caribaea var. bahamensis), dum Bletia purpurea (orkidacoj), Andropogon glomeratus (poacoj), Pteridium aquilinum (filikoj), Tetrazygia bicolor (melastomatacoj) , Tabebuia bahamensis (bignoniacoj), Chiococca alba (rubiacoj), Cassytha filiformis (laŭracoj), Metopium toxiferum (anakardiacoj), Zamia integrifolia (zamiacoj) kaj Coccothrinax argentata (arakacoj) vegetas en la subarbaraĵo. Sen oftaj arbaraj incendioj, pinaroj estos anstataŭigitaj de angiosperma kopsarbaro. Junaj karibaj pinoj postulas grandajn kvantojn de sunlumo por kreskado, kaj estas rezistemaj kontraŭ fajro kiam ili estiĝas plenkreskaj [4].
Faŭno [redakti]
Faŭno trovita en la pinaroj inkludas Cyclura spp. (igvanedoj), Epicrates spp. (serpentoj), Melanerpes superciliaris (pegedoj), Calliphlox evelynae (kolibroj), bahaman parulion (Geothlypis rostrata), kaj Erophylla sezekorni (kiropteroj). Kirtlanda parulio (Dendroica kirtlandii) migradas ekde la Banks-pinaroj en Malsupra Duoninsulo de Miĉigano al Bahamaj pinaroj ĉiujare, kie ili pasas la vintron [5].
Referencoj [redakti]
- ↑ WWF : Bahamian pine forests (NT0301), World Wide Fund for Nature
- ↑ Fire Management Assessment of the Caribbean Pine (Pinus caribea) Forest Ecosystems on Andros and Abaco Islands, Bahamas. TNC Global Fire Initiative (September 2004). Alirita 2009-01-16.
- ↑ The Ecosystems of Grand Bahama Island. Alirita 2009-01-15.
- ↑ Ecosystems Of The Bahamas. Alirita 2009-01-15.
- ↑ WWF : Bahamian pine forests (NT0301), National Geographic Society
Vidu ankaŭ [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |
Eksteraj ligiloj [redakti]
- angle Ekoregiono NT0301 : Bahamaj pinaroj (WWF)
- angle Bahamaj pinaroj (WWF-Wildworld)
- angle Bahamaj pinaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Bahamaj pinaroj (Globalspecies)
- angle Ekoregiono NT0301 : tajpu Bahamian pine mosaic
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Geografio |
|
||||