Verakrucaj humidaj arbaroj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

La verakrucaj humidaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la centramerika ekoprovinco de la neotropika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de orienta Meksiko.

Enhavo

Priskribo [redakti]

La verakrucaj humidaj arbaroj kovras areon de 69 100 km2, okupante parton de la meksik-golfa marborda ebenaĵo inter Orienta Sierra Madre kaj Meksika Golfo. La arbaroj etendiĝas ekde suda Tamaŭlipasosubŝtato tra norda Verakruco, orienta Sanktluis-Potosio, kaj partoj de orienta Hidalgo kaj nordorienta Pŭeblo.

Al nordo, la arbaroj transiras al sekaj malaltaĵaj Tamaŭlipasaj prozoparoj kaj al altaĵaj Tamaŭlipasaj kserofitaroj. Oriente, la pinaroj-kverkaroj de Orienta Sierra Madre okupas la alt-altitudaĵojn de Orienta Sierra Madre. Sude de la nekontinuaĵo kie Panuko-Rivero tratranĉas Orientan Sierra Madre, la verakrucaj montarbaroj kaj oaĥakaj montarbaroj okupas la mezajn deklivojn de Sierra Madre. La verakrucaj sekaj arbaroj disigis la verakrucajn humidajn arbarojn de la petenaj-verakrucaj humidaj arbaroj pli fore suden.

Klimato [redakti]

La klimato de la regiono estas tropika kaj humida, kun pluvoj dum sep monatoj de la jaro kaj malsevera variado je temperaturo. Averaĝa jara precipitaĵo sumiĝas je 1 100 – 1 600 mm.

Flaŭro [redakti]

La kanopeo de tiu ekoregiono karakteriziĝas de arboj kiuj atingas altecojn de pli ol 30 m, kiaj Brosimum alicastrum, Manilkara zapota, Celtis monoica, Bursera simaruba, Dendropanax arboreus, kaj Sideroxylon capiri. La sudaj partoj de la ekoregiono entenas grandfolian svitenion, Manilkara zapota, Bernoullia flammea, kaj Astronium graveolens [1].

Faŭno [redakti]

Endemiaj birdoj inkluzivas Amazona viridigenalis (papagedoj), tamaŭlipan korvon (Corvus imparatus), altamira parulio (Geothlypis flavovelata), kaj Rhodothraupis celaeno (kardinaledoj). Du ronĝulaj specioj el la familio de Cricetidae, Peromyscus ochraventer kaj Neotoma angustapalata, estas ankaŭ endemiaj. Jaguaro (Panthera onca), oceloto (Leopardus pardalis), Herpailurus yaguarondi (felisedoj) kaj blankanaza koatio (Nasua narica) estas iuj unikaj sed loke aŭ vaste endanĝerigitaj mamulaj specioj de tiu ekoregiono.

Konservado kaj minacoj [redakti]

La arbaroj estis forte ŝanĝitaj kaŭze de homo agado, tiel ke restas nur kelkaj enklavojn de maljuna arbaro. Arbaroj estas klarigitaj por arbarekspluatado, agrikulturo kaj paŝtado, kaj plimulto de la origina arbaro estas anstataŭita de arbedaro aŭ sekundara arbaro.

Biosfera rezervejo El Cielo en suda Tamaŭlipaso estas la sola protektita areo en la ekoregiono.

Referencoj [redakti]

  1. angle WWF : Veracruz moist forests (NT0176)

Vidu ankaŭ [redakti]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio

Eksteraj ligiloj [redakti]

Demanova Ice Cave 22.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Geografio