Tamaŭlipa korvo
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Tamaŭlipa korvo
|
||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
| Corvus imparatus (Peters, 1929) |
||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
La Tamaŭlipa korvo (Corvus imparatus) estas birdospecio de la familio de korvedoj kaj el ĝia tipa genro Corvus ene de la ordo de paserinoj indiĝena el Ameriko.
Enhavo |
Aspekto [redakti]
Ĝi estas relative malgranda (34-38 cm longa) kaj eleganta korvo kun tre brila plumaro kiu estas milda kaj silkeca. La beko estas tre svelta kaj nigra, kiel la gamboj kaj piedoj.
Distribuado kaj habitato [redakti]
Ili loĝas en relative malgranda areo en nordorienta Meksikio, kie loĝas preskaŭ dezertajn arbustejojn inklude farmojn, urbetojn kaj vilaĝojn en ties teritorio. Ĝi loĝas ankaŭ en pli humidaj arbaroj de malfermaj areoj, sed ŝajne ne en plej altaj montoj aŭ laŭlonge de la marbordo. Ĝi estas socia birdo ofte formanta grandajn arojn, moviĝante kune en fermitaj grupoj. La norda bordo de la teritorio atingas ĝis Brownsville en suda Teksaso kie oni scias ke ili nestumis.
Kutimaro [redakti]
Dieto [redakti]
Manĝo ĉefe estas insektoj prenita el surgrunde, kvankam el arboj prenas ovojn kaj birdidojn krom multajn fruktojn kaj berojn.
Nestumado [redakti]
La nesto estas simila al tiu de la Larĝbeka korvo sed pli malgranda kaj konstruita en arbo aŭ granda arbusto.
Voĉo [redakti]
La voĉo de tiu korvo estas malkutima kaj malsimila al tiuj de plej parto de specioj de la genro Corvus. Ili havas bastonan krakadon kiel tiu de rano kaj alvoko priskribita kiel milda "gar-lik".
Rilata specio [redakti]
La Sinaloa korvo Corvus sinaloae ŝjane estas genetike tre proksima al tiu specio kaj povas esti konsiderata la okcidenta formo de tiu, kvankam la voĉo estas tre diferenca. Krome tria specio, la Fiŝkorvo Corvus ossifragus el sudorienta marbordo de Sudorienta Usono ŝajne estas tre rilata al ili kaj la tri specioj povus esti konsiderataj kiel "superspecio".
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Birdoj |
Referencoj [redakti]
- BirdLife International (2004). Corvus imparatus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 5a Majo 2006. Malplej zorgiga

