Larĝbeka korvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Larĝbeka korvo
Larĝbeka korvo
Larĝbeka korvo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Corvus
Specio: C. brachyrhynchos
Corvus brachyrhynchos
(Brehm, 1822)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Larĝbeka korvo, Corvus brachyrhynchos, ankaŭ nomata Usona korvo, estas birdospecio de la familio de korvedoj kaj el la tipa genro Corvus el la ordo de paserinoj, kiu estas komuna birdo tra multe de Nordameriko. En la interno de la kontinento sude de Arkto, ĝi estas simple "la korvo" ĉar neniu alia simila birdo loĝas tie.

Ĝi estas unu de la multaj specioj de korvedoj kiuj estas tutnigraj, kvankam ĝi povas esti distingebla el la aliaj du tiaj birdoj en sia teritorio – el la Komuna korako (C. corax) laŭ grando kaj kutimo, kaj en la Orienta marbordo de Usono el la Fiŝkorvo (C. ossifragus) pro la alvoko.

Larĝbekaj korvoj estas komunaj, disvastigitaj kaj adapteblaj, sed estas tre atakeblaj de la Okcidentnila Viruso. Ili estas konsiderataj kiel indikospecio. Oni ne konas rektan transsendon de la viruso el Larĝbeka korvo al homo ĝis nun kaj oni ne konsideras tion probabla.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Profilo de korvo

La Larĝbeka korvo estis priskribita de Christian Ludwig Brehm en 1822. Ĝia scienca nomo signifas laŭlitere "mallong-beka korvo", el greka brachy- (βραχυ-) "mallong-" kaj rhynchos (ρυνχος) "beko".[1]

La Nordokcidenta korvo (C. caurinus) estas tre proksime rilata al la Larĝbeka korvo. Iliaj prauloj iĝis separataj de glaciepoko okcidente de la Roka Montaro. Ĝi estas forta endemismo de la Pacifikaj mezvarmaj pluvarbaroj kie ĝi anstataŭas la Larĝbekan korvon. Nur en la regiono de Seattle ili koincidas. Pri habitus, ili estas similaj kiam la teritorioj koincidas. La voĉo tamen reprezentas distingan diferencon inter la du specioj.[2]

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Oni agnoskas kvar subspeciojn. Ili diferenciĝas en bekoproporcio kaj formas malregula NOr-SOk klinon laŭ grando tra Nordameriko. Birdoj estas pli malgrandaj en malproksima okcidento kaj en suda marbordo.[3]

  • Corvus brachyrhynchos brachyrhynchos: Nordorienta Usono, orienta Kanado kaj ĉirkaŭaĵoj. Plej granda subspecio.
  • Corvus brachyrhynchos hesperis – 'Okcidenta korvo: Okcidenta Nordameriko escepte arkta nordo, Nordokcidenta Pacifiko kaj ekstrema sudo. Pli malgranda kun proporcie pli svelta beko[4] kaj pli bastona voĉo.
  • Corvus brachyrhynchos pascuusFlorida korvo: Florido. Mezgranda, mallonflugila sed klare longaj beko kaj kruroj.[4]
  • Corvus brachyrhynchos paulus: Suda Usono. Plimalgranda ĝenerale, beko ankaŭ malgranda.[5]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

"Kaah-kaah-kaah"
Gnome-speakernotes.svg
Alvoko de Larĝbeka korvo

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.

La Larĝbeka korvo estas distingebla birdo kun brilnigraj plumoj. Ankaŭ la kruroj, piedoj kaj beko estas nigraj. Ili estas ĉirkaŭ 40-50 cm longaj, el kiuj la vosto faras ĉirkaŭ 40 %. Ĉiu flugilo estas ĉirkaŭ 27-34 cm longa. La bekolongo estas averaĝe 5 cm, varie forte laŭloke.[3]

La plej kutima alvoko estas laŭta, mallonga kaj rapida kaah-kaah-kaah. Kutime la birdoj montras siajn kapojn supren kaj suben dum krias la alvokon. Larĝbekaj korvoj povas ankaŭ produkti ampleksan varion de sonoj kaj foje kamuflajn bruojn faritajn de aliaj animaloj, inklude aliajn birdojn.

Vida diferencigo el la Fiŝkorvo (C. ossifragus) estas ekstreme malfacila kaj ofte maltaŭga. Tamen diferencoj krom la grando ekzistas. Fiŝkorvoj havas pli sveltajn bekojn kaj piedojn. Povas esti ankaŭ eta akra hoko fine de la supra beko. Fiŝkorvoj laŭŝajne havas pli mallongajn gambojn dum piedirado. Pli rimarkinde, dum alvoko, Fiŝkorvoj ĝibas kaj skuas siajn gorĝoplumojn.

Vidataj dedistance dumfluge kiam grando ne rimarkeblas, la distinge pli granda Komuna korako (C. corax) povas esti distingita pri sia preskaŭ lozanĝoforma vosto, sia pli granda kapo kaj kompreneble sia pli soleca kutimaro. Ankaŭ ili skuas siajn gorĝoplumojn dumalvoke kiel Fiŝkorvoj.[6]

Pli sovaĝaj Larĝbekaj korvoj vivas ĉirkaŭ 7-8 jarojn. Oni scias ke kaptivaj birdoj vivis ĝis 30 jaroj.[7]

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

La teritorio de la Larĝbeka korvo etendiĝas el la Pacifiko al la Atlantika Oceano en Kanado, en la francaj insuloj de Sankta-Piero kaj Mikelono, suden tra Usono kaj en norda Meksikio.[8] Ili loĝas praktike ĉiujn tipojn de kamparo el sovaĝa naturo, farmoj, parkoj, malfermaj arbaroj al urboj kaj grandaj urboj; ĝi ne loĝas nur la habitatojn de pluvarabaroj de mezvarma Pacifiko kaj tundro. Tiu korvo estas konstanta loĝanto en plej parto de Usono, sed plej parto de kanadaj birdoj migras kelkajn distancojn suden vintre. For de la reprodukta sezono, tiuj birdoj ofte kuniĝas en grandaj komunaj ripozejoj nokte.

La Larĝbeka korvo estis konstatita en Bermudo el 1876 antaŭen.[9]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

La Larĝbeka korvo estas ĉiomanĝanta. Ili manĝas senvertebrulojn ĉiutipajn, kadavraĵon, restaĵojn de homa manĝo, semojn, ovojn kaj birdidojn, stranditajn fiŝojn marborde kaj diversajn grenojn. Larĝbekaj korvoj estas aktivaj ĉasistoj kaj predas musojn, ranojn kaj aliajn etajn animalojn. Vintre kaj aŭtune la dieto de la Larĝbeka korvo estas pli dependa de nuksoj kaj glanoj. Eventuale ili vizitas birdomanĝejojn.[10] La Larĝbeka korvo estas unu el la malmultaj specioj de birdoj kiuj estis observitaj dum modifo kaj uzado de iloj por akiri manĝaĵon.[11]

Kiel multaj korvoj, ili plukas en rubejoj. Kie estas disponebla, maizo, tritiko kaj aliaj agrikulturaj produktoj, tio estas ilia preferata manĝo. Tiu kutimaro estas kialo ke la Larĝbeka korvo estis historie konsiderata ĝeno. Tamen, oni suspektas, ke la ĝeno al rikoltado estas ekvilibra kun la servo kiun la Larĝbeka korvo faras manĝante plaginsektojn.[10]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

The Childrens Museum of Indianapolis - American crow egg.jpg

La Larĝbekaj korvoj estas monogamoj kaj kooperativaj reproduktantoj. Paroj formas grandajn familiojn de ĝis 15 individuoj el kelkaj reproduktaj sezonoj kiuj restas kune dum multaj jaroj.[12] Idaro de antaŭa sezono kutime restas kun la familio kiel nestohelpantoj por helpozorgi novajn idojn. Larĝbekaj korvo ne atingas reproduktan aĝon ĝis post almenaŭ du jaroj.[13] Plej parto ne lasas la neston por reproduktiĝi dum almenaŭ kvar aŭ kvin jaroj.[12]

La nestosezono startas frue kaj kelkaj birdoj kovas ovojn jam en frua aprilo.[14] Larĝbekaj korvoj kosntruas fortikajn nestojn el bastonetoj, preskaŭ ĉiam en arboj, sed foje ankaŭ en grandaj arbustejoj kaj pli rare surgrunde. Ili nestas en ampleksa vario de arboj, inklude grandajn koniferojn, kvankam ili plej ofte uzas kverkojn. La ino demetas 3 al 6 ovojn kiuj estas kovataj dum 18 tagoj. La idoj estas kutime zorgataj dum ĉirkaŭ 35 tagoj antaŭ elnestiĝo.

Okcidentnila Viruso[redakti | redakti fonton]

Larĝbekaj korvoj facile suferas al infekto pro Okcidentnila viruso. Tiu estis origine viruso transportata de moskito el Afriko kiu kaŭzas encefaliton ĉe homoj kaj brutaro ekde ĉirkaŭ la jaro 1000, kaj estis hazarde enmetita en Nordameriko en 1999, ŝajne de infektita flugveturanto kiu estis pikita de kulo post alveno. Oni ĉirkaŭkalkulas, ke la populacio de la Larĝbeka korvo malpliiĝis je 45 % ekde 1999; la malsano prosperas plie en subtropikaj kondiĉoj kiuj enkuraĝigas reprodukton de tiu moskito inter kiuj Culex tarsalis estas la plej signifa. Mortindico ŝajne estas pli alta en tiu specio ol en aliaj birdoj kaj pro tio lokaj populacioj perdas foje ĝis 72 % en unu sezono.[15] Pro tio la Larĝbeka korvo estas indikospecio kiu indikas la ĉeeston de la Okcidentnila viruso en preciza areo. La korvoj ne povas rekte transsendi la viruson al homoj.[7]

Statuso kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Larĝbekaj korvoj estas protektitaj internacie de la Traktato pri Migrantaj Birdoj de 1918. Spite homaj klopodoj en kelkaj areoj por forigi aŭ elimini tiujn birdojn, ili restas disvastige kaj tre komunaj. La nombro de individuoj de la specio de la Larĝbeka korvo estas ĉirkaŭkalkulata de Birdlife International je 31,000,000. Tiu granda populacio, krom la etenda teritorio, estas kialoj kial la Larĝbeka korvo estas konsiderata kiel malplej zorgiga, tio estas ke la specio ne estas minacata.[8]

En populara kulturo[redakti | redakti fonton]

La abundo de la Larĝbeka korvo kaj en ruraj kaj en urbaj medioj igis ilin tre familiarajn al usonanoj. Ili estas la arketipaj "korvoj" de Nordameriko kaj trovis siajn vojojn al la lokaj parolmaniero kaj populara kulturo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Liddell et al. (1980)
  2. Dick (2007)
  3. 3,0 3,1 Madge & Burn (1994)
  4. 4,0 4,1 Goodwin & Gillmor (1976): p.87
  5. Goodwin & Gillmor (1976): p.88
  6. BirdWeb (2005)
  7. 7,0 7,1 CDEP (2001)
  8. 8,0 8,1 BLI (2004)
  9. (1981) Introduced Birds of the World: The worldwide history, distribution and influence of birds introduced to new environments. Terrey Hills, Sydney: Reed. ISBN 0-589-50260-3. 
  10. 10,0 10,1 Parr (2005)
  11. Caffrey (2000)
  12. 12,0 12,1 Roger Segelken: Tree-climbing researcher knows exactly how far the crow flies Cornell Chronicle. Konsultita la 2006-Okt-25,
  13. CLO (2002), SAS (2005)
  14. Henninger (1906)
  15. CLO (2002), Caffrey et al. 2005)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Filmo[redakti | redakti fonton]

Sono[redakti | redakti fonton]