Nordokcidenta korvo
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nordokcidenta korvo
|
||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
|
||||||||||||||
| Corvus caurinus (Baird, 1858) |
||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
La Nordokcidenta korvo (Corvus caurinus) estas birdospecio de la familio de korvedoj kaj el ĝia tipa genro Corvus ene de la ordo de paserinoj kiu estas indiĝena de la nordokcidento de Nordameriko.
Enhavo |
[redakti] Aspekto
Ĝi estas tutnigra birdo tre simila al la plej okcidentaj formoj de la disvastigata Larĝbeka korvo (Corvus brachyrhynchos) sed ĝi estas iomete pli malgranda (33-41 cm longa) kaj havas proporcie pli malgrandajn piedojn kun iom pli svelta beko. La alvokoj estas signife diferencigaj kaj ofte utilas por identigi ilin.
[redakti] Distribuado kaj habitato
Tiu nordamerika specio loĝas, kiel la nomo sugestas, el la nordokcidentaj marbordaj regionoj kaj insuloj de suda Alasko, suden tra Brita Kolumbio kaj Vaŝingtonio. La ĉefaj manĝareoj estas strandoj kaj marbordoj. Ili povas esti vidataj en kaj ĉirkaŭ urbaj areoj.
[redakti] Kutimaro
[redakti] Dieto
Tre simila al tiu de la Fiŝkorvo; la Nordokcidenta korvo manĝas surstranditajn fiŝojn, mariskojn, krabojn kaj mitulojn, kaj ankaŭ plukas en rubujoj. Ili estis vidataj flugante forlasi mitulojn sur malmolajn surfacojn por rompi kaj malfermi ilin. Ili regule ankaŭ maĝas insektojn, aliajn senvertebrulojn kaj variajn fruktojn (ĉefe berojn). Ili rabas nestojn de aliaj birdoj por manĝi ovojn kaj birdidojn. Oni scias ke ili trempas pecojn de pano en akvo.
[redakti] Predantoj
Nekompleta listo inkludas katojn, lavursojn, rabobirdojn kaj la Komuna korako. Tiu korvoj ofte ariĝas en grandaj grupoj por ĉikani tiujn predantojn.
[redakti] Nestumado
Ĝenerale soleca, sed foje oni konstruas neston asocie kun aliaj individuoj en etaj, izolitaj kolonioj en arboj aŭ foje en grandaj arbustoj. Tre rare, ili nestumas en klifoj en kornico aŭ eĉ surgrunde en malproksima areo protekte de roko. Temas pri tipa korvonesto kun 4-5 ovoj.
[redakti] Voĉo
La voĉo estas tre varia, kaj ili faras multajn tipojn de alvokoj, sed la plej komuna estas kutime priskribita kiel altatona "kaŭ" kaj la sono de korko elirante el botelo. Dumfluge ili faras ian "ŭok-ŭok-ŭok" se oni malfruas malantaŭ la grupo, kaj ankaŭ oni aŭdas variajn klakojn kaj mekanikajn sonojn tintilajn.
[redakti] Referencoj
- BirdLife International (2004). Corvus caurinus. 2006 Ruĝa listo de minacataj specioj de IUCN. IUCN 2006. Elŝutita je 9a Majo 2006. Malplej zorgiga
[redakti] Eksteraj ligoj
Bildoligoj
- Piedirante surgrunde
- Ripoze sur rail
- Urba birdo piedirante sur pavimo
- Kranio de Nordokcidenta korvo
- Fotaro de Nordokcidenta korvo
Sonligoj
Filmoligoj
- Filmoj de Corvus caurinus ĉe Interreta Birdokolekto
[redakti] Bildaro
-
Northwestern Crows feeding on lawn.jpg
Nordokcidentaj korvoj manĝante arakidojn dise surherbe. Notu makulan aspekton pro plumoŝanĝado. For de tiu epoko, la plumaro estas unukolora kaj brilnigra.
-
DSCF1080.JPG
Nordokcidentaj korvoj surneĝe montrante tipan plumaron.
-
Crows feeding.JPG
Nordokcidentaj korvoj manĝante panerojn.
-
DSCF1225.JPG
Indikilo dum la reprodukta sezono de Nordokcidenta korvo en Sidney, British Columbia.
-
DSCF1226.JPG
Nordokcidenta korvo en herboĝardeno de la urbodomo de Sidney.
-
DSCF1240.JPG
Nordokcidenta korvo kun donacita manĝaĵo.
-
Crowjune10g.jpg
Ido de Nokc korvo falita el arbo. Li foriros poste.