Brita Kolumbio

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Brita Kolumbio
British Columbia / Colombie-Britannique
Flago de Brita Kolumbio Blazono de Brita Kolumbio
Flago de Brita Kolumbio Blazono de Brita Kolumbio
Devizo: Splendor Sine Occasu (latina =: Pompo sen reduktiĝo)
Mapo de Kanado kun Brita Kolumbio ruĝa
Oficialaj lingvoj neniu difinita leĝe, angla uziĝas kvazaŭ oficiala
Floro Pacifika kornuso
Arbo Okcidenta tujo
Birdo Garolo de Steller
Ĉefurbo Viktorio
Plej granda urbo Vankuvero
Leŭtenanta Guberniestro Steven Point
Ĉefministro Gordon Campbell (Liberala)
Reprezentiĝo en la Parlamento
 - Deputitoj
 - Senatanoj

36
6
Areo
Tuto
 - Tero
 - Akvo  (% de tuto) 
Rango: 5-a
944.735 km²
925.186 km²
19.549 km² (2,1%)
Loĝantaro
 - Tuto (2006)
 - Denseco
Rango: 3-a
4.310.452
4,34/km²
MEP (2005)
 - Tuto
 - Popersone

$168.011 miliardoj (4-a)
$39.490 (7-a)
Aliĝo al Konfederacio 20-a de julio 1871 (7-a)
Tempozono UTC−8 k −7
Mallongiĝoj
 - Poŝtaj
 - ISO 3166-2
 - Poŝt-koda prefikso

BC
CA-BC
V
Retejo www.gov.bc.ca
Ĉiu rangigo inkluzivas la teritoriojn

La kanada provinco Brita Kolumbio (angle British Columbia [BRIT-iŝ Ka-LAM-bja], france Colombie Britannique [kolõBI britaNIK']) situas inter la Rok-Montaro kaj Alberto oriente kaj la Pacifiko kaj Alasko okcidente. Norde estas Jukonio, kaj sude Usono (Vaŝingtonio, Idaho, kaj Montano). Ĝi estas la plej okcidenta el la dek kanadaj provincoj.

La brita Reĝino Viktorino nomis la provincon. Antaŭ ol Brita Kolumbio aliĝis al la Kanada Konfederiĝo (la 20-an de julio, 1871) ĝi estis sendependa brita kolonio formita en 1867 per la kunigo de la du kolonioj de Vankuvera Insulo (ĉef-urbo: Viktorio) kaj Brita Kolumbio (ĉef-urbo: Nov-Vestminstro).

Plej grandaj komunumoj de BK (StatsCan)
Komunumo (inkluzive tiujn en aglomeraĵoj) 2001 1996
Vankuvero 1,986,965 1,831,665
Viktorio 311,902 304,287
Kelowna 147,739 136,541
Abbotsford 147,370 136,480
Kamloops 86,491 85,407
Nanaimo 85,664 82,691
Prince George 85,035 87,731
Chilliwack 69,776 66,254
Vernon 51,530 49,701
Courtenay 47,051 46,297
Plej grandaj municipoj de BK laŭ nombro de loĝantoj
Municipo 2001 1996
Vankuvero 545,671 514,008
Surrey 347,825 304,477
Burnaby 193,954 179,209
Richmond 164,345 148,867
Abbotsford 115,463 104,403
Coquitlam 112,890 101,820
Saanich 103,654 101,388
Delta 96,950 95,411
Kelowna 96,288 89,422
Langley (distrikto) 86,896 80,179

[redakti] Historio

En 1774, Juan Pérez komercis kun la indianoj en la Insuloj de Reĝino Charlotte (Hodiaŭ oficiale Haida Gwaii), kaj pretendis la landon por Hispanio. En 1778, James Cook atingis la landon, kaj pretendis la landon por Britio, sed la hispanoj havis fortikaĵon ĉe Nutka Fjordo ĉe Vankuvera Insulo de 1789 ĝis 1795. Inter 1805 kaj 1808, Simon Fraser esploris la teritorion. Fraser kaj David THOMPSON fondis fortikaĵojn. En 1846, laŭ la Traktato de Oregono, Britio ekposedis la terenon norde de la 49a paralelo, kaj la tuton de Vankuvera Insulo.

Je la 7a novembro, 1885, la fervojo (Canadian Pacific) inter Brita Kolumbio kaj la orientaj provincoj kompletiĝis, kaj Kanado etendis 5.514 km de la Atlantiko ĝis la Pacifiko.

[redakti] Lingvaj malplimultoj

Estas 53.040 homoj en Brita Kolumbio, kiuj parolas la francan kiel gepatra lingvo.

[redakti] Eminentuloj de Brita Kolumbio

En Brita Kolumbio mortis George W. Bullen en 1912.


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj