Ĉefministro

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Ĉefministro estas prezidanto de ŝtata registaro, la unua inter la ministroj, nomata ankaŭ premieroministroprezidento.

En Belgio ĉefministro kaj ministroprezidento estas du diversaj funkcioj. La belga federacio havas ĉefministron, sed la regionoj ĉiuj havas sian ministroprezidenton.

Ankaŭ en Germanio la termino ministroprezidento estas uzata nur por estro de la registaroj de la diversaj federaciaj landoj, sed ne por la estroj de la urbolandoj Berlino, Hamburgo kaj Bremeno.

En la reĝlando Hispanio oni nomas la ĉefministron "presidente (del gobierno)", t.e. laŭvorte "prezidanto (de la registaro)". Oni atentu ne mistraduki tion per "prezidento".

Kiam formiĝas nova registaro, la ŝtatestro (prezidento) unue elektas la ĉefministron (proponitan de la partio, kiu venkis en balotoj) kaj tiu devas dum kelkaj tagoj elekti taŭgajn ministrojn, membrojn de la registaro. Tiujn poste konfirmas la ŝtatestro, al kiu ili devas prezenti la ministran promeson (ĵuron). Poste la ĉefministro petas la parlamenton esprimi fidon al la nova registaro. Nur poste, kiam la fido estas esprimita, la registaro povas regi kaj labori.

La ĉefministro kunvokas la ministrojn al kunvenoj, kiujn li prezidas. Kiam li ne estas kontenta kun aŭ pri iu ministro, li povas proponi al la ŝtatestro eksigi la ministron. Se demisias la ĉefministro, falas la tuta registaro kaj la ŝtatestro devas nomumi novan ĉefministron por formi novan registaron.

[redaktu] Ĉefministroj laŭ landoj

[redaktu] Vidu ankaŭ


Politiko
Ĉi tiu artikolo pri "Ĉefministro" ankoraŭ estas ĝermo pri politika temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.