Kirgiza lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kirgiza lingvo
Кыргыз тили, кыргызча
Verbreitungsgebiet der kirgisischen Sprache.PNG
Parolata en Kirgizio kaj najbaraj landoj
Denaskaj parolantoj 3 milionoj
Skribo Cirila alfabeto, araba alfabeto, latina alfabeto
Lingvistika klasifiko
Altaja (diskutata)
Tjurka
Kipĉaka
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Flago-de-Kirgizio.svg Kirgizio
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 ky
  ISO 639-2 kir
Vikipedio
v  d  r
Information icon.svg

Kirgiza lingvo (cirile: кыргыз тили, кыргызча, arabalfabete: قىرعىزچا, قىرعىز تىلى, latinalfabete: kırgız tili, kırgızça) estas nordokcidenta tjurka lingvo parolata ĉefe en Kirgizio, kie ĝi estas oficiala lingvo kune kun la rusa. Ĝi estas aparte proksima al la kazaĥa.

La lingvo ankaŭ uzatas en Ĉinio, Afganio, Kazaĥio, Taĝikio, Turkio kaj Uzbekio. Entute estas proksimume 3 milionoj da parolantoj. La kirgiza uzas modifitan cirilan alfabeton en Kirgizio kaj modifitan araban skribon en Ĉinio. Latinida skribo uziĝis dum 1928-1940 en Kirgizio kaj antaŭnelonge regajnis ofician favoron, tamen ĝia uzo en ĉiutaga vivo estas malofta.

Skribo[redakti | redakti fonton]

Ĝis la jaro 1928, la araba alfabeto estis oficiala. Inter 1928 kaj 1940, oni skribis la kirgizan per la latina alfabeto, kaj de 1940 oni uzas la cirilan alfabeton. Ĉi tiu alfabeto estas nuntempe oficiala en Kirgizio, sed kelkaj homoj (precipe en Ĉinio) plu uzas la araban alfabeton.

Ekzemplo: unua artikolo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj
Araba Cirila Latina
باردىق ادامدار ۅز بەدەلىندە جانا ۇقۇقتارىندا ەركىن جانا تەڭ ۇقۇقتۇۇ بولۇپ جارالات.۔ الاردىن اڭ-سەزىمى مەنەن ابئيىرى بار جانا بئرى-بئرىنە بئر تۇۇعاندىق مامئلە قىلۇۇعا تئيىش. Бардык адамдар өз беделинде жана укуктарында эркин жана тең укуктуу болуп жаралат. Алардын аң-сезими менен абийири бар жана бири-бирине бир туугандык мамиле кылууга тийиш. Bardık adamdar öz bedelinde jana ukuktarında erkin jana teñ ukuktuu bolup jaralat. Alardın añ-sezimi menen abiyiri bar jana biri-birine bir tuugandık mamile kıluuga tiyiş.

Cirila kirgiza alfabeto[redakti | redakti fonton]

Kirgiza klavararanĝo

La kirgiza alfabeto baziĝas sur la rusa alfabeto, sed enhavas tri kromajn literojn por skribi kirgizajn sonojn: Ң, Ө kaj Ү[1].

Litero Transskribo Elparolo (IFA) Proksimuma esperanta transskribo
А а a [ɑ] a
Б б b [b, v, w] b
В в v [v] v
Г г g [ɡ, ʁ, ɣ, ɢ] g
Д д d [d] d
Е е e [e, je] e, je
Ё ё yo [jo] jo
Ж ж j [d͡ʒ] ĝ
З з z [z] z
И и i [i] i
Й й y [j] j
К к k [k, q, χ] k
Л л l [l, ɫ] l
М м m [m] m
Н н n [n] n
Ң ң ñ [ŋ, ɴ] ng
О о o [o] o
Ө ө ö [ø] (e)
П п p [p] p
Р р r [r] r
С с s [s] s
Т т t [t] t
У у u [u] u
Ү ү ü [y] (u)
Ф ф f [f] f
Х х h [χ, q] ĥ
Ц ц ts [t͡s] c
Ч ч ç [t͡ʃ] ĉ
Ш ш ş [ʃ] ŝ
Щ щ şç [ʃt͡ʃ] ŝĉ
Ъ ъ ʼ
Ы ы ı [ɯ] inter i kaj u
Ь ь ˮ
Э э e [e] e
Ю ю yu [ju] ju
Я я ya [ja] ja

La literoj В, Ф, Ц, Щ, Ъ kaj Ь estas maloftaj; oni renkontas ilin precipe en fremdaj vortoj (ĉefe rusdevenaj). La sono /e/ estas skribata Э vortkomence kaj Е aliloke; vortkomenca Е elparoliĝas /je/ kaj troveblas nur en rusdevenaj pruntvortoj.

Longaj vokaloj estas skribataj per duobla litero: аа, ээ, ии, оо, өө, уу, үү[1].

Elparolo[redakti | redakti fonton]

Konsonantoj[redakti | redakti fonton]

Lipaj Alveolaj Postalveolaj Palataj Velaj/uvulaj
Nazaj m n ŋ~ɴ
Haltaj p   b t   d k~q   ɡ~ʁ
Ekfrotaj t͡ʃ   d͡ʒ
Frotaj f   v s   z ʃ
Flanka l~ɫ
Vibra r
Alproksimanta j

Pluraj konsonantoj havas alofonojn[1]:

  • /k/, /ɡ/ et /ŋ/ iĝas uvulaj ([q], [ɢ] kaj [ɴ]) ĉe malantaŭa vokalo;
  • /ɡ/ elparoliĝas [ɣ] inter du antaŭaj vokaloj;
  • /k/ kaj /ɡ/ elparoliĝas respektive [χ] kaj [ʁ] inter du malantaŭaj vokaloj;
  • /l/ elparoliĝas [ɫ] ĉe malantaŭa vokalo.

La voĉeco de konsonantoj ludas rolon en la formo de pluraj sufiksoj (ekzemple la plurnombra sufikso).

Vokaloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭaj Malantaŭaj
Rondaj Nerondaj Rondaj Nerondaj
Fermitaj i y ɯ u
Mezaj e ø o
Malfermita ɑ

Ĉiuj vokaloj krom /ɯ/ povas esti longaj.

Vokala harmonio[redakti | redakti fonton]

Vokala harmonio estas tipa trajto de tjurkaj lingvoj, kaj ankaŭ la kirgiza havas ĝin. Laŭ tiu principo, antaŭaj kaj malantaŭaj vokaloj ne povas esti en la sama vorto, kaj en kelkaj kazoj, vokala harmonio aplikiĝas ankaŭ al vokala rondeco. Pro tio, sufiksoj kutime havas almenaŭ kvar formojn[2].

Ekzistas du specoj de sufikso: tiuj kun altaj vokaloj (/i/, /y/, /ɯ/, /u/) kaj kun malaltaj vokaloj (/e/, /ø/, /ɑ/, /o/). La vokalo uzata en la sufikso dependas de la lasta vokalo de la vorto:

Lasta vokalo Altvokala sufikso Malaltvokala sufikso
/i/ /i/ /e/
/y/ /y/ /ø/
/ɯ/ /ɯ/ /ɑ/
/u/ /u/ /ɑ/
/e/ /i/ /e/
/ø/ /y/ /ø/
/ɑ/ /ɯ/ /ɑ/
/o/ /u/ /o/

Ekzemple la ablativa sufikso -ten povas havi jenajn formojn (la ŝanĝo de t al d ne rilatas al vokala harmonio, sed al konsonanta asimiliĝo):

  • иш “laboro” → иштен işten “el laboro” ;
  • көл köl “lago” → көлдөн köldön “el lago” ;
  • токой tokoy “arbaro” → токойдон tokoydon “el arbaro” ;
  • жыл jıl “jaro” → жылдан jıldan “el jaro”.

Ekzistas esceptoj al vokala harmonio, ĉefe en pruntvortoj, ekzemple республика respublika (“respubliko”, pruntita de la rusa).

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Simon Ager. Kyrgyz alphabet, language and pronunciation en. Omniglot. Alirita la 4-an de decembro 2012.
  2. Herbert kaj Poppe 1963, paĝoj 7–8

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]