Vokala harmonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Venn-a diagramo de la finna sistemo de vokala harmonio. La antaŭaj vokaloj estas en la bluo, la neŭtroj en la verdo, kaj la malantaŭaj en flavo.

Vokala harmonio estas morfologia fenomeno kiu prezentiĝas en harmoniigo aŭ similiĝo de la vokaloj de la vortradiko kaj ties afiksoj laŭ certaj karakterizoj. La fenomeno renkontiĝas en la aglutinaj lingvoj (tjurkaj, mongolaj, finno-ugraj, tunguso-manĉuraj) kaj en kelkaj okcident-afrikaj kaj praaziaj lingvoj.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Tjurkaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Baŝkira lingvo[redakti | redakti fonton]

Vokaloj en la Baŝkira
Antaŭaj Malantaŭaj
Nerondaj Rondaj Nerondaj Rondaj
Altaj и [i] ү [ü] у [u]
Mezaj е [ě] ө [ö] ы [ı] о [o]
Malaltaj ә [ä] а [a]

La Baŝkira lingvo havas 9 vokalojn.

En la Baŝkira aperas du variantoj de vokala harmonio. La kvarforma varianto uzas la vokalojn "ы", "о", "е" kaj "ө". Ekz. demanda partiklo havas la formojn -мы, -мо, -ме, -мө.


La duforma varianto uzas nur la vokalojn "а" kaj "ә".

Funkcio Antaŭaj Ekzemplo Senco Malantaŭaj Ekzemplo Senco Komento
ablativo
-дән dɛn
-тән tɛn
-ҙән ðɛn
-нән nɛn
өҫтәлдән de la tablo
-дан dan
-тан tan
-ҙан ðan
-нан nan
шкафтан

Германиянан

el la ŝranko

el Germanujo

ekvativo -сә инглизсә angle -са алманса germane

Tatara lingvo[redakti | redakti fonton]

Ekzemple en la tatara lingvo: ‘at’ – ĉevalo, ‘atlar’ – ĉevaloj; ‘keŝe’ - homo, ‘keŝeler’. La afiksaj finaĵoj ‘lar’ kaj ‘ler’ estas determinaĵoj por la pluralo, la unuaj por la vastaj (aŭ gorĝaj) vokaloj, la dua – por la malvastaj (aŭ buŝaj).

Turka lingvo[redakti | redakti fonton]

Vokaloj en la Turka
Antaŭaj Malantaŭaj
Nerondaj Rondaj Nerondaj Rondaj
Altaj i ü ı u
Malaltaj e ö a o

La Turka lingvo havas 8 vokalojn, kiuj estas ordigeblaj laŭ du trajtoj, nome [±antaŭeco] kaj [±rondeco].

En la turka estas du variantoj de vokala harmonio. La tiel nomata "malgranda vokala harmonio" (kun la vokaloj "a" kaj "e", turke küçük sesliler uyumu) kaj la "granda vokala harmonio" (kun la vokaloj "i", "ı", "u" a "ü", turke büyük sesliler uyumu).

Malgranda vokala harmonio
  • Post la vokaloj e, i, ö kaj ü sekvas e en la sufikso, dum ke post la vokaloj a, ı, o kaj u sekvas a.

La sekvaj sufiksoj sekvas la malgrandan vokalan harmonion:

Funkcio Antaŭaj Ekzemplo Senco Malantaŭaj Ekzemplo Senco Komento
plurala sufikso -ler evler domoj -lar atlar ĉevaloj
lokativo -de Berlinde en Berlino -da vapurda sur ŝipo
futuro -ecek Gelecek Li/ŝi venos. -acak Çığacak. Li/ŝi eliros/elvenos.
infinitivo -mek Gelmek veni -mak çıkmak eliri/elveni.
participo -en Gelen. venanta -an çığan eliranta/elvenanta
konverbo
de samtempeco
-(y)erek Gelerek venante -(y)arak çığarak elvenante
kondicionalo -se Gelse se venus -sa çıksa se elvenus
Granda vokala harmonio
  • Post la vokaloj e kaj i sekvas i, post la vokaloj ö kaj ü sekvas ü, post la vokaloj a kaj ı sekvas ı kaj post la vokaloj o kaj u sekvas u.

La sekvaj sufiksoj sekvas la grandan vokalan harmonion:

  • -li, -lı, -lu, -lü Ekz. Berlinli "Berlinano; Berlina", Roma "Romano, roma", Köln "Kolonjano; Kolonja"
  • -cik, -cık, -cuk, -cük (diminutivo)
  • -di, -dı, -du, -dü (preterito)
  • -i, -ı, -u, -ü (akuzativo)
  • -inci, -ıncı, -uncu, -üncü (orda numeralo) Ekz. ikinci "unua", onuncu "deka"
  • -(y)ip, -(y)ıp, -(y)up, -(y)üp (konverbo de antaŭtempeco)

Kelkaj dusilabaj sufiksoj havas ambaŭ harmoniojn, če kio la malgranda vokala harmonio estas en unu silabo kaj la granda vokala harmonio en la alia.

  • -(y)ince, -(y)ünce, -(y)ınca, -(y)unca (konverbo kun la senco "tuj kiam")
  • -dikçe, -dıkça, -dukça, -dükçe (konverbo kun la senco "tiel longe kiel")

Krome eĉ malmulte da esceptoj ekzistas, kiel ekz. -ken (konverbo kun la senco "dum ke"), la vokalo o en la finaĵo -iyor (prezenco).

Mongolaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Mongola lingvo[redakti | redakti fonton]

Mongola lingvo havas tri klasojn de vokaloj:

  1. Antaŭaj vokaloj: ө, ү, э
  2. Malantaŭaj vokaloj: а, о, у
  3. Neŭtralaj vokaloj: и

La vokaloj я, е, ю, ё estas fakte kombinoj de la vokaloj а, э, у, о kun la konsonanto й. Se vorto enhavas nur la vokalon и, tiam ĝi estas traktata kiel vorto de la antaŭa vico.

Funkcio Antaŭaj vokaloj Senco Malantaŭaj vokaloj Senco
prezencofuturo Чи ирнэ. Vi (ci) venas. Би явна. Mi iras.
Тэр надад ном(ыг) өгнө. Li/Ŝi donas al mi (la) libron. Тэр майханд орно. Li/ŝi en tendon eniras.
preteritointenco Чи сайхан кино үзлээ. Vi (ci) vidis bonan filmon. Би цэцэрлэгт суулаа. Mi sidis en la ĝardeno.
Чи одоо явлаа. Vi (ci) nun iras.
цецерлег ĝardeno сайхан bona

Uralaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Finna lingvo[redakti | redakti fonton]

Finna vokala harmonio

La Finna lingvo havas tri klasojn de vokaloj:

  1. Antaŭaj vokaloj: ä, ö, y
  2. Malantaŭaj vokaloj: a, o, u
  3. Neŭtralaj vokaloj: i, e

Neŭtralaj vokaloj povas aperi post vokaloj el la du unuaj grupoj kaj povas esti kombinataj kun vokaloj el ambaŭ vicoj, ekz. äi, öi, yi kaj ai, oi a ui. Se vorto enhavas nur neŭtralajn vokalojn, tiam estas uzataj vokaloj el la antaŭa grupo, ekz. eikö, eihän.

Funkcio Antaŭaj vokaloj Senco Malantaŭaj vokaloj Senco
Täälläkö koira on? Ĉu ĉi tie estas la hundo? Koira on tuolla. La hundo estas tie.
Missähän kissa on? Kie estas la kato? Kissa on puutarhassa. La kato estas en la ĝardeno.
Aasi ei ole täällä. La azeno ne estas ĉi tie. Tuollako aasi on? Ĉu la azeno estas tie?
Hiirellä on lyhyet jalat. Muso havas mallongajn krurojn. Aasilla on pitkät korvat. Azeno havas longajn orelojn.
inesivo nenässä en la nazo, sur la nazo kuvassa sur bildo
elativo pöydästä de tablo talosta el domo
adesivo pöydällä sur tablo torilla sur bazaro
ablativo häneltä de li torilta de bazaro
demanda partiklo -kö ĉu ? -ko ĉu ?
-hän -han

Ĉe kunmetaĵoj estas uzata la vokalo laŭ la lasta parto.

Hungara[redakti | redakti fonton]

Vokaloj en la Hungara
Antaŭaj Malantaŭaj
Mallongaj Longaj Mallongaj Longaj
Nerondaj Rondaj Nerondaj Rondaj Nerondaj Rondaj Nerondaj Rondaj
Altaj i ü í ű u ú
Mezaj ö é ő o ó
Malaltaj e a
Plej malaltaj á

La hungara lingvo havas 14 vokalojn. Sed en kelkaj dialektoj kaj parte la ĉiutaga lingvo aperas plia varianto de "e".

Ekzistas tri specoj de sufiksoj, nome unuformaj, duformaj kaj triformaj.

  • Unuformaj sufiksoj ofte havas unu el la vokaloj "e", "é", "i" kaj "í" kaj estas ekzemple -ig "ĝis" (ekz. hajóig "ĝis la ŝipo"), -ként "kiel" (ekz. hajóként "kiel ŝipo"), -kor "je" (ekz. negykor "je la kvina (horo)"), -é 'poseda signo'.
  • Duformaj sufiksoj estas ekzemple -ban/-ben "en" (inesivo, ekz. kezben "en la mano", hajóban "en la ŝipo"), -be/-ba (ilativo, ekz. kezbe "en la manon", hajóba "en la ŝipon"), -nek/-nak "al" (dativo, ekz. körnek "al la cirklo", hajónak "al la ŝipo"), -unk/-ünk "ni -as"
  • Triformaj sufiksoj estas ekzemple -hoz/-hez/-höz "al" (ekz. hajóhoz "al la ŝipo", évhez "al jaro", körhöz "al la cirklo"), -szor/-szer/-ször "-foje" (ekz. kétszer "dufoje", ötször "kvinfoje", hatszor "sesfoje")

Simila termino[redakti | redakti fonton]

Sinharmonio (de la greka ‘syn’ – kune kaj ‘harmonia’ – harmonio) estas pli ĝenerala termino por vokala harmonio kaj similaj fenomenoj ĉe konsonantoj (pli kutime nomata asimilo).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĝenerala
  • Glück, Helmut (1993). “Vokalharmonie, p. 683”, Metzler Lexikon Sprache. Stuttgart: J. B. Metzler'sche Verlagsbuchhandlung. ISBN 3-476-00937-8. germane
Por unuopaj lingvoj