Baŝkira lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Baŝkira lingvo
Башҡорт теле
Nuntempa tjurka lingvaro, interalie la baŝkira lingvo estas montrita.
Nuntempa tjurka lingvaro, interalie la baŝkira lingvo estas montrita.
Parolata en Rusio, Kazaĥio, Uzbekio
Denaskaj parolantoj 1 379 700 (censo de 2002, Rusio)
Fremdlingvo / dua lingvo por proksimume 300 mil
Skribo cirila skribo
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en BashkortostanFlag.gifBaŝkirio
Reguligita de Instituto de Historio, Lingvo kaj Kulturo de Ufa Scienccentro de Rusia Sciencakademio
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 ba
  ISO 639-2 bak
  SIL bak
Vikipedio
v  d  r
Information icon.svg

La baŝkira lingvo (baŝkire: башҡорт теле, prononco laŭ IPA [bɑʂ.ˌqʊ̞rt.tɪ̞.ˈlɪ̞] Por aŭskulti bv alklaki ĉi ligon "aŭskultu" aŭskultu ) estas ano de la tjurka lingvaro kaj oficiala lingvo de Baŝkirio (kune kun la rusa)[1] ekde la 6-a de julio 1921[2]. La unua profesia baŝkira filologo estis Ĝalil Kijekbajev, doktoro de filologio kaj profesoro.

En 2009 la baŝkira lingvo estis aldonita al la Atlaso de la lingvoj de la mondo en danĝero de UNESCO kiel endanĝerigita kun la jena komento: "plejmulto de infanoj parolas la lingvon, sed ĝia uzosfero povas esti limigita (ekz. de la hejma uzo)"[3].

La censo de 2002 montris, ke 1056900 uloj en Baŝkirio konas la baŝkiran lingvon, inkluzive 912.2 mil da baŝkiroj, 109.8 mil da tataroj, 14.8 mil da rusoj, 3.5 mil da marioj, 2.9 mil da udmurtoj kaj 4.5 mil da alinacianoj.

Parolantoj[redakti | redakti fonton]

La censo de 1989 indikis pli ol 1 047 000 denaskajn parolantojn kaj 26 737 lernintojn en Sovetio. Proksimume 300 000 Baŝkiroj diris ke la tatara estas ilia denaska lingvo.

Baŝkirparolantoj loĝas ĉefe en la Rusia respubliko Baŝkirio, kaj en la najbaraj regionoj Tatario kaj Udmurtio. Multaj loĝas ankaŭ en la Permja regiono kaj en la provincoj Ĉelabinska, Orenburga, Sverdlovska, Samara, Saratova kaj Kurgana. Estas grandaj grupoj de Baŝkiroj ankaŭ en Kazaĥio kaj Uzbekio.

Alfabeto kaj historio de la lingvo[redakti | redakti fonton]

La baŝkira alfabeto uzita ekde 1915 ĝis 1923
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Baŝkira alfabeto.

Kvankam la Baŝkiroj dum sufiĉe longa tempo najbaris kun Finno-Ugraj triboj[4], ili unue adoptis la bolgaran lingvon. Post la invado de la Mongoloj, la kipĉaka lingvo plikomuniĝis ĉar ĝi estis la lingvo de la plejparto de la triboj en la Ora Hordo.

La moderna baŝkira lingvo estas parto de la kipĉaka lingvaro. Hodiaŭ la lingvo estas kutime dividata je 3 ĉefaj dialektoj: la orienta (laŭ malnova terminologio montarakuvakana), la suda (herbeja, jurmata) kaj la nord-okcidenta (aŭ simple okcidenta)[5]. Ekde la 15-a jarcento, la Baŝkiroj ekuzis la volgan formon de malnovtjurka skriblingvo (laŭ kelkaj esploristoj — "tataran formon de la ĉagataja lingvo") kiu estis uzata ĝis 1923. La sola baŝkira skribsistemo de tiu tempo estis la araba alfabeto.

La nova skribsistemo por la baŝkira lingvo, ankaŭ surbaze de la araba alfabeto, estis akceptita en la jaro 1923. Tiu alfabeto enhavis 33 literojn. Dum tiu tempo oni ankaŭ komencis disvolvi la "demokratigitan" baŝkiran skriblingvon, interalie iom purigante ĝin de la grandega araba, persa kaj malnovtjurka influo.

La baŝkira lingvo ĝis la jaro 1930 oficiale uzis la araban alfabeton. En 1930 ĝin anstataŭigis la skribsistemo surbaze de la latina alfabeto, uzita ĝis 1940. Ekde la jaro 1940 la baŝkiroj komencis uzi la cirilan alfabeton.

La internaciaj lingvaj kodoj por la baŝkira estas bxk kaj ba. Laŭ rusia standardo por la baŝkira lingvo oni uzas la kodojn баш ("baŝ") kaj 086.

La nuna cirila alfabeto[redakti | redakti fonton]

La versio de la cirila alfabeto uzata por la baŝkira estas la rusa alfabeto kun la sekvantaj suplementaj literoj: Ә ә, Ө ө, Ү ү, Ғ ғ, Ҡ ҡ, Ң ң, Ҙ ҙ, Ҫ ҫ, Һ һ. La korekta literordo estas la jena:

А а Б б В в Г г Ғ ғ Д д Ҙ ҙ Е е
Ё ё Ж ж З з И и Й й К к Ҡ ҡ Л л
М м Н н Ң ң О о Ө ө П п Р р С с
Ҫ ҫ Т т У у Ү ү Ф ф Х х Һ һ Ц ц
Ч ч Ш ш Щ щ Ъ ъ Ы ы Ь ь Э э Ә ә
Ю ю Я я

La literoj Ё, Ц, Ч, Щ estas uzataj nur en la pruntovortoj el la rusa lingvo. La literojn Ҡ kaj Ҙ oni ne uzas en iu ajn lingvo krom la baŝkira. La molan kaj malmolan signon (Ь, Ъ) oni nur uzas en kelkradikaj vortoj, rusaj, arabaj kaj persaj pruntvortoj. En la lastaj ĝi signifas specialan sonon nome һәмзә.

Fonetiko[redakti | redakti fonton]

Vokalaro[redakti | redakti fonton]

La baŝkira lingvo havas naŭ proprajn vokalajn fonemojn: а, э(е), и, о, ө, у, ү, ы, ә (laŭ la alfabeto uzata en la tjurkaj lingvaraj vortaroj, oni transliteru tion kiel a, e, i, o, ö, u, ü, ı, ä). La vokaloj а, ы, э, о el rusaj pruntvortoj signifas tute aliajn sonojn ol tiuj en la "propraj" vortoj. Oni ankaŭ distingas 6 baŝkirajn diftongojn (aŭ diftongecajn sonkombinojn), kiuj havas la duan elementon w skribitan kiel уү. Diftongoj neniam estas uzataj en pruntvortoj.

Jen la tabelo de la baŝkira vokalaro (nur "propraj" vokaloj kaj diftongoj):

Antaŭaj Mezaj Malantaŭaj
Altaj ү, и (и) у
Mezaj ө, е, өү, еү о, ы, оу, ыу
Malaltaj ә, әү а, ау

Rimarko: la sono /и/ (i) povas esti fronta aŭ meza depende de la vorto. Ĝi nur estas meza en la arabaj kaj persaj pruntvortoj (ekzemple: китап (kitap "libro"), ҡитға (qitğa "kontinento"). En la propraj baŝkiraj vortoj tiu sono estas fronta: ил (il "lando"), ир (ir, "viro")

Ĉar la baŝkira lingvo apartenas al la kipĉaka lingvaro, ĝia vokalaro iom diferencas de la malnovtjurka (en la oguzaj lingvoj ĝi pli-malpli konserviĝis):

Malnovtjurka vokalo Baŝkira vokalo
*e ә
*i е
*u о
*u (vortofine) ыу
ө
(vortofine) еү

Konsonantaro[redakti | redakti fonton]

La baŝkira lingvo havas 29 konsonantojn[6]: b, v, w, g, ğ, d, ð, y, j, z, k, q, l, m, n, ñ, p, r, s, ś, t, f, x, h, c, ç, ş, şç[7]. Krom tiuj 28 ekzistas ankaŭ tiel nomata "gorĝa plozio" aŭ hämzä (һәмзә, ekzemple en la vorto Ҡөръән Qörän, "Korano")

La fonemoj /v, c, ç, şç/ estas nur uzataj en rusaj pruntvortoj. Unu el la fonemoj specifaj por la baŝkira lingvo estas /w/. Ĝi signifas sonon similan al esperanta Ŭ en la vorto aŭto. Ortografie oni skribas ĝin kiel В, У aŭ Ү. Tio dependas de la vorto: vortkomence oni ĉiam skribas В (ekzemple ватан wɑtɑn "patrolando", вәкил wækıl "ambasadoro, reperezentanto"). Vortomeze kaj vortofine oni povas skribi У (se la vorto havas malfrontajn vokalojn) aŭ Ү (se la vorto havas frontajn vokalojn). Ekzemploj: ауыр ɑwɯr "malfacila", дүртәү /dürtäw/ "kvar, kvarope".

Alia fonemo kiu ekzistas en la baŝkira lingvo, sed ne estas kutima por eŭropaj lingvoj estas t.n. hamzagorĝa plozio. La simbolo de tiu sono laŭ la Internacia Fonetika Alfabeto estas ʔ. En la moderna baŝkira elparolo oni ĉefe prononcas ĝin nur kiel paŭzeton ene de la vorto. Tiu ĉi fonemo estas skribata kiel ьъ. Ne ekzistas precizaj reguloj kiam skribi kiun literon. Jen kelkaj ekzemploj de la vortoj kun gorĝa plozio: Ҡөръән (Qör’än, "Korano"), мәҫьәлә (mäś’älä, "celo"), тәьҫир (tä’śir, "influo, impreso").

Jen kiel korespondas la IPA, la supre uzita fonemsistemo kaj la baŝkira cirila alfabeto:

Fonemo laŭ tjurka latina alfabeto Sono laŭ IPA Baŝkira cirila litero
b b б
v v в (nur fremdvorte)
w w в, у, ү (vidu supre)
g g г
ğ ɣ ғ
d d д
đ ð ҙ
j ʒ ж
z z з
y j й
k k к
q q ҡ
l l~ɫ л
m m м
n n н
ñ ŋ ң
p p п
r r р
s s с
ś θ ҫ
t t т
f f ф
x χ х
h h һ
c ts ц (nur fremdvorte)
ç tȿ~tʃ ч (nur fremdvorte)
ş ȿ~ʃ ш
şç ɕ: щ (nur fremdvorte)
ʔ ъ, ь (vidu supre)

Baŝkira konsonantaro diversigas ĝin eĉ de la aliaj kipĉakaj lingvoj. Jen kelkaj ekzemploj:

Malnovtjurka fonemo Baŝkira sono Ekzemploj de vortoj
с өс "tri", саң "polvo"
*s (vortomeze kaj vortofine) ҫ эҫе "varmega", баҫыу "paŝi/klaki"
*s (vortkomence) һ һыйыр "bovino"
*z ҙ оҙон "longa", көҙ "aŭtuno"
*d (intervokale, antaŭ aŭ post *r) ҙ аҙым "paŝo", йоҙроҡ "kamo", кәрҙәш "parenco"
*j (vortkomence) й ер "tero", ел "vento"

Baŝkira dialektaro[redakti | redakti fonton]

Nuntempe la lingvo estas kutime dividata je 3 ĉefaj dialektoj: la orienta (laŭ malnova terminologio montarakuvakana), la suda (herbeja, jurmata) kaj la nord-okcidenta (aŭ simple okcidenta)[5].

La orienta dialekto[redakti | redakti fonton]

La orienta dialekto (laŭ malnova terminologio ĝi ankaŭ nomiĝas montarakuvakana) estas ĉefe parolata en nordokcidenta Baŝkirio. Iom pli malmulte da parolantoj de tiu dialekto loĝas en sudokcidentaj distriktoj de Baŝkirio, en Ĉelabinska provinco (9 distriktoj) kaj en Kurgana provinco (3 distriktoj). La orienta dialekto havas kelkajn parolojn, nome la ajan, argajaŝan, saljutan, miasan kaj kizilan.

La orienta dialekto de la baŝkira lingvo estas sufiĉe stabila, kvankam kelkaj ĝiaj paroloj (ekzemple argajaŝa kaj saljuta) jam delonge disvolviĝas aparte de la standarda lingvo kaj aliaj dialektoj. La orienta dialekto fonetike kaj leksike sufiĉe diversas kaj de la literatura lingvo, kaj de la aliaj dialektoj.

Jen ĉefaj fonetikaj trajtoj de la dialekto:

Trajto Dialekta vorto Vorto en standarda lingvo
La konsonantoj de pluralaj afiksoj asimiliĝas* аттар "ĉevaloj", илдәр "landoj", йырҙар "kantoj" аттар, илдәр, йырҙар
La konsonantoj de la vortfaradaj afiksoj asimiliĝas ҡарттыҡ "maljuneco", дандыҡ "heroeco"; йелде "bonega", атты "havanta ĉevalon" ҡартлыҡ, данлыҡ; йелле, атлы
La konsonantoj de la verbaj afiksoj asimiliĝas йҙәү "paroli", эштәү "labori", йырҙау "kanti", йоҡтау "dormi", аңдау "kompreni" йләү, эшләү, йырлау, йоҡлау, аңлау
La malnovtjurka *j vortkomence kaj silabkomence fariĝas ж жәй "somero", мәржен "koralo", жыйыу "kolekti" йәй, мәрйен, йыйыу
La labiala vokalharmonio mankas бойыҡ "trista", бөйек "granda" бойоҡ, бөйөк
La malnovtjurkaj *s kaj *z nekutime realiziĝas en kelkaj paroloj йур (юр) "granda" mias., быһау "boveto, bovido" arg. ҙур, быҙау

(*) Tiu trajto estas komuna por la literatura baŝkira lingvo kaj la dialekto.

La orienta dialekto de la baŝkira lingvo ankaŭ havas kelkajn gramatikajn trajtojn, kiujn ankaŭ posedis malnova baŝkira lingvo. Ekzemploj:

Trajto Orientbaŝkire Per standarda baŝkira lingvo
Kelkaj konjugaciaj afiksoj nekutimaj por la standarda lingvo бараты "li iras"[8] arg. бара
Alia afikso de plurala imperativo барың "vi (plur.) iru" salj. барығыҙ
Sufiĉe ofta uzo de t.n. kontinuativo (t.e. de la -ad-formo de la verbo) eĉ se la verbo ne havas la adan signifon. La ĉefaj helpverboj de kontinuativo estas барыу, тороу, ултырыу, ятыу йоҡтап ятыу "dormi, dormadi", килеп ултырыу "veni" mias. йоҡлау, килеү (standardaj infinitivoj)

La suda dialekto[redakti | redakti fonton]

La parolantoj de la suda dialekto ĉefe loĝas en suda kaj centra Baŝkirio kaj en kelkaj apudaj provincoj, nome la Orenburga, la Samara kaj la Saratova. Laŭ malnova terminologio ĝi nomiĝas herbejajurmata. Jen ĝiaj trajtoj:

Trajto Vorto en la suda dialekto Literatura baŝkira vorto
La plurala afikso havas nur 4 variantojn: -лар/-ләр, -нар/-нәр (same kiel en la tatara lingvo) атлар "ĉevaloj", болоннар "herbejoj" аттар, болондар
La konsonantoj de vortfaradaj afiksoj ne asimiliĝas** ҡартлыҡ "maljuneco", данлыҡ "heroeco"; йелле "bonega", атлы "havanta ĉevalon" ҡартлыҡ, данлыҡ; йелле, атлы
La malnovtjurka *j vortkomence kaj silabkomence ĉiam realiziĝas kiel й* йәй "somero", мәрйен "koralo", йыйыу "kolekti" йәй, мәрйен, йыйыу
La labiala vokalharmonio konserviĝis* бойоҡ "trista", бөйөк "granda" бойоҡ, бөйөк
(*) Tiu trajto estas komuna por la literatura baŝkira lingvo kaj la dialekto.
(**) Ĝenerale, tiu trajto estas komuna por la literatura baŝkira lingvo kaj la dialekto. Tamen, en kelkaj paroloj de la suda dialekto ekzistas nur 2 variantoj de la komenca konsonanto de afikso: -лыҡ/-ныҡ, -лау/-нау ktp.)

La suda dialekto havas 3 ĉefajn parolojn: la ik-sakmaran, la mezan kaj la djoman[9]. Laŭ kelkaj esploristoj aliaj paroloj ankaŭ ekzistas en la dialekto. Ekzemple, R.Z. Ŝakurov dividas la sudan dialekton en 4 parolojn: la ik-sakmaran, la mezan, la djoman kaj la ziganan[10]. R.Ŝ. Alsinbajeva trovas, ke en la suda dialekto de la baŝkira lingvo ankaŭ ekzistas la urŝaka parolo[11].

La nord-okcidenta dialekto[redakti | redakti fonton]

La parolantoj de la nord-okcidenta (aŭ simple okcidenta) dialekto de la baŝkira lingvo loĝas en nord-okcidenta Baŝkirio, kelkaj distriktoj de Permja regiono, Tatarstano kaj Udmurtio[12]. Tataraj esploristoj konsideras ĝin parto de la tatara lingvo[13]. La nord-okcidenta dialekto havas la sekvajn trajtojn:

Trajto Vorto en la okcidenta dialekto Standarda baŝkira vorto
Samtempa uzado de с kaj ч (fonetike ɕ) sur la loko de malnovtjurka сибәр/чибәр (ɕıbær) "bela" сибәр
Samtempa uzado de й kaj ж sur la loko de malnovtjurka *j яуын (йауын)/жауын "pluvo" яуын
Realiziĝo de la vortkomenca malnovtjurka *s kiel с сүләү "paroli", сәнәк "sterkilo, forkego" һөйләү, һәнәк
La plurala afikso havas nur 4 variantojn: -лар/-ләр, -нар/-нәр (same kiel en la tatara lingvo) атлар "ĉevaloj", болоннар "herbejoj" аттар, болондар
Samtempa uzado de з kaj ҙ sur la loko de malnovtjurka *z зур/ҙур "granda", ҡызыл/ҡыҙыл "ruĝa" ҙур, ҡыҙыл
Realiziĝo de la intervokala malnovtjurka *d kiel д әдәп "afableco, ĝentileco", әдәпле "afabla" әҙәп, әҙәпле
Realiziĝo de la vortomeza kaj vortofina malnovtjurka *s kiel с ис "konscio", исәр "sana", иске "malnova" иҫ, иҫәр, иҫке

Literatura baŝkira lingvo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la difino de La Mallonga Enciklopedio Baŝkortostano, la literatura baŝkira lingvo estas historie formita kaj disvolviganta varianto de la baŝkira lingvo, uzata en multnombraj kaj diversaj tekstoj kaj karakterigita de la trajtoj de la literatura lingvo, ekz. uziĝo en skribado, stabileco, surbaziĝo je dialektoj kaj superdialekteco, universaleco, ekzisto de diversaj stilaj variantoj, normigiteco (standardeco). Tiu lingvo estas uzata kiel parola kaj skriba komunikilo en diversaj sferoj de la socio[14].

Fajruza Garipova rimarkas, ke la standardigita (literatura) baŝkira lingvo formiĝis "post multegaj diskutoj" komence de la 20-a jarcento[15]. Antaŭe la baŝkiroj uzis la regionan varianton de la malnovtjurka lingvo, t.n. volgan malnovtjurkan lingvon (ruse: поволжский тюрки́, povólĵskij tjurkí). La standartigita baŝkira lingvo, formita komence de la 20-a jarcento jam estis superdialekta kaj sufiĉe normigita[14] Pro tio ke dum la formado de la baŝkira literaturlingvo oni nur agnoskis la ekziston de 2 dialektoj (suda kaj orienta), la standardigita lingvo surbaziĝas je la suda dialekto, sed ankaŭ uzas ĉefan leksikon kaj kelkajn gramatikajn trajtojn de la orienta.

La vortaro (leksiko) de la literatura lingvo enhavas multajn sinonimojn kaj fonetikajn variantojn de la vortoj el diversaj dialektoj. Ekzemple: инеү / кереү "eniri", алыҫ / йыраҡ "malproksime", ҙур / өлкән / дәү "granda: ыңғай / уңай "bona, pozitiva, samdirekta (vento)", түңәрәк/дүңгәләк "ronda", сәңгелдәк/бишек "lulilo" ktp.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1921 sur la 1-a Tutbaŝkira konferenco pri Janalif (Nova Tjurka Alfabeto) oni proponis surbazigi la literaturan baŝkiran lingvon je la kuvakana (orienta) dialekto.

La 20-an de februaro 1924 la Baŝkira Popolkomisarejo de Edukado publikigis la ordonon "Pri la literatur-lingvo de baŝkiroj", kie interalie estis skribite, ke "la literatura baŝkira lingvo surbaziĝu je jurmata (suda) dialekto, prilaborenda por fariĝi komprenebla por ĉiuj baŝkiroj". Pro malkonsento kun tiu decido oni kontinuis presi kelkajn gazetojn nur en kuvakana dialekto.

La 2-an de marto 1924 dum la kunveno de la Komisiono de la Akademicentro de la BPKE oni decidis aldoni al la literaturan lingvon kelkajn afiksojn (ekz. la 8-variantan pluralan afikson) el la orienta dialekto. Tio estis farita interalie por aldoni pli da vortoj el tiu dialekto kaj por diferencigo inter kelkaj substantivaj kaj verbaj formoj (ekz. attar "ĉevaloj" kaj atlar "li paŝos", aspektantaj same en la suda dialekto)[15].

La leksiko (vortaro) de la baŝkira lingvo estas sufiĉe konservativa. Laŭ la komparaj esploroj, 90–95% de la malnovtjurka vortaro de la VI—VIII jarcentoj konserviĝis en la baŝkira lingvo[16].

Nuna stato[redakti | redakti fonton]

La literatura baŝkira lingvo estas lernata en la bazaj kaj mezaj lernejoj de Baŝkirio. Ekzistas ankaŭ t.n. naciaj lernejoj, kie la baŝkira lingvo estas la ĉefa lingvo de instruado. Ĝi ankaŭ povas esti la fako aŭ la lingvo de instruado en supra edukado en Baŝkirio. Eldoniĝas diverstipa literaturo, sufiĉe multaj gazetoj kaj revuoj, ekz. Baŝkortostan, Vatandaŝ, Amanat, Ŝonkar ktp. Ekzistas baŝkirlingvaj (aŭ duone baŝkirlingvaj) televidkanaloj kaj radio, funkcias pluraj teatroj. Scienca esplorado kaj regulado de la lingvo okazas en la Instituto de Historio, Lingvo kaj Kulturo de Ufa Scienccentro de Rusia Sciencakademio kaj la fakultato de la baŝkira filologio de la Baŝkira Ŝtatuniversitato.

La nuna baŝkira lingvo estas sufiĉe malsimila de la najbara tatara lingvo (kvankam tre proksima al ĝi). La malsimilaĵoj aperas en fonetiko kaj parte gramatiko[17].

Morfologio[redakti | redakti fonton]

Aglutineco[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉiuj tjurkaj lingvoj, la baŝkira estas aglutina lingvo. Tio signifas ke ĝiaj vortoj estas formataj ĉefe per aldono de unusignifaj sufiksoj. Kiam oni parolas pri tjurka lingvaro, oni tradicie uzas la vorton afikso, ne sufikso.

La propraj baŝkiraj vortoj ne havas prefiksojn, ĉar la afiksoj nur estas aldonataj post la radiko. Tamen en kelkaj pruntvortoj el la persa lingvo la tiea prefikso "konserviĝis". Ekzemple, oni povas diri ke la vorto бихисап havas prefikson би-, ĉar la vorto хисап ankaŭ ekzistas. Tamen, tiaj okazoj estas ege malmultnombraj. Nuntempe en la baŝkira lingvo oni ne dividas tiujn vortojn je prefikso kaj radiko.

Alia morfologia trajto de la baŝkira lingvo, kaŭzita de ĝia aglutineco estas ke la vortradiko ĉiam estas vortkomence kaj ne ŝanĝiĝas. Krome, la vortradiko ĉiam estas vortformo: алма "pomo", бөгөн "hodiaŭ", кил, "vi (sing.) alvenu".

Sonharmonio[redakti | redakti fonton]

Vokalharmonio[redakti | redakti fonton]

La afiksoj havas fonetikajn variantojn, regulitajn de vokala kaj konsonanta harmonio. La regulo de vokalharmonio estas la jena: En la sama vorto ne povas aperi kaj antaŭaj kaj malantaŭaj vokaloj. Do, ĉiu afikso havas almenaŭ du fonetikajn variantojn, unu kun la antaŭa konsonanto, alian kun la malantaŭa, Ekzemple, la adverboformiga afikso havas 2 variantojn: а kaj ә (unua por la vortoj kun la antaŭaj vokaloj).

Krom la "normala" vokala harmonio, kiun havas preskaŭ ĉiuj tjurkaj lingvoj, ekzistas ankaŭ tiel nomata labiala vokalharmonio. Ĝi nur aplikeblas se la lasta radiko de la vorto nur havas la vokalon О aŭ Ө. La regulo pri tiu tipo de vokalharmonio sonas jene: Se la lasta silabo de la vorto havas la vokalon О aŭ Ө kaj al tiu vorto aldoniĝas afikso kiu normale havus sonon Ы aŭ Е, la vokalo de la afikso asimiliĝas.

Ekzemple, se oni rekte aldonus al la vorto һөт (lakto) la privativan afikson -һеҙ (ĝia esperanta analogo estas la prefikso sen-), oni skribus tion kiel өтһеҙ. Sed laŭ la regulo pri la labiala vokalharmonio la vokalo Е el la afikso fariĝas Ө kaj oni skribas la vorton kiel һөтһөҙ ("senlakta").

Alia ekzemplo: se oni rekte aldonus al la vorto бойондороҡ (dependeco) la afikson -лы, kies signifo estas "havanta ion", oni skribus la vorton kiel *бойондороҡлы, sed laŭ la regulo pri labiala vokalharmonio ĝi devas fariĝi бойондороҡло (dependa).

La reguloj pri vokalharmonio ne aplikeblas se la vorto estas unu el la "novaj" (t.e. 20-jarcentaj) pruntvortoj el la rusa lingvo. Ĉiuj vokaloj de tiaj pruntvortoj estas rigardataj kiel malantaŭaj kaj mallabialaj.

Ekzemple
Korekte Nekorekte
индеецтар (indianoj) индеецтәр
моторым (mia motoro) мотором
Берлинда (en Berlino) Берлиндә

Rimarko: la skribo индеецтәр kaj Берлиндә estis korekta antaŭ la ortografia reformo de 1982[18]. Antaŭ la reformo estis korekte aldoni afiksojn kun la antaŭaj vokaloj al la vorto, kiu havas skribajn antaŭajn vokalojn (do, э/е, и, ө, ү, ә), eĉ se tio estis nova rusa pruntvorto. Oni tamen ne aplikis al rusaj pruntvortoj la regulojn de labiala vokalharmonio kaj rimarkis la malantaŭecon de [i] en la arabaj kaj persaj pruntvortoj[4]. Ĝalil Kijekbajev en sia artikolo pri vokalharmonio (skribita antaŭ la reformo) rimarkis ke tiela skribo ne korespondas al la vera prononco kaj kreas fuŝon en ortografio[4].

Konsonanta harmonio[redakti | redakti fonton]

Krom la vokala harmonio en la baŝkira lingvo ankaŭ ekzistas tiel nomata "konsonanta harmonio", t.e. la dependo de la komenca konsonanto de la afikso je la lasta sono de la vorto. Bona ekzemplo de la konsonanta harmonio estas la plurala afikso. Ĝi havas entute 8 fonetikajn variantojn regulitajn kaj de vokala, kaj de konsonanta harmonio[19].

Uzo de la plurala afikso[20]
Je kio finiĝu la vorto Varianto kun malantaŭa vokalo Varianto kun antaŭa vokalo Ekzemploj
а, ә, ы, е, о, ө, я -лар- ләр- бала — балалар (infanoj), кеше — кешеләр (homoj), көймә — көймәләр (boatoj), өкө — өкөләр (strigoj)
л, м, н, ң, з, ж -дар- -дәр- гөл — гөлдәр (floroj), һөйләм — һөйләмдәр (frazoj, sentencoj), һан — һандар (nombroj), таж — таждар (kronoj)
б, в, г, д, к, ҡ, п, с, ҫ, т, ф, х, һ, ц, ч, ш, щ -тар- -тәр- китап — китаптар (libroj), көләмәс — көләмәстәр (ŝercoj), ҡалаҡ — ҡалаҡтар (kuleroj), теләк — теләктәр (deziroj)
ҙ, й, р, у, ү, и, ю -ҙар- -ҙәр- ҡыҙ — ҡыҙҙар (virinoj, filinoj), һылыу — һылыуҙар (belulinoj), ырыу — ырыуҙар (triboj), сөнни — сөнниҙәр (sunaistoj)

Kelkaj faktoj pri la baŝkira sonharmonio[redakti | redakti fonton]

  • La hungara lingvisto Balassa József rimarkis ke la vokalharmonio en la baŝkira kaj hungara lingvoj havas interesan trajton: ekzistas multaj t.n. "harmonie paralelaj" vortoj, t.e. diversantaj nur je antaŭeco de iliaj vokaloj. La vorto kun la antaŭa vokalo signifas pli proksiman aŭ pli etan objekton. Ekzemploj: ҡолоҡай (ĉevalido) — көлөкәй (ĉevalideto), саҡ ҡына (malmulte) — сәк кенә (tre malmulte), әнә (jen) — ана (jen, pri io granda), тыҡылдау (frapeca sono de la trajnoradoj) — текелдәү (frapeca sono de horloĝo)
  • Laŭ la normoj de la baŝkira lingvo la literoj Ҡ kaj Ғ povas esti uzataj nur en la vortoj kun malantaŭaj vokaloj kaj la literoj К kaj Г nur uzeblas en la vortoj kun antaŭaj vokaloj. Tiu regulo ne koncernas la vortojn, pruntitajn el araba kaj persa lingvoj.
  • Kvankam al la "novaj" rusaj pruntvortoj (t.e. la vortoj pruntitaj el la rusa lingvo en la 20-a jarcento) ne aplikeblas la reguloj de vokalharmonio, la pli malnovaj rusaj pruntvortoj konformiĝis al tiuj reguloj, do ilia fonetika strukturo iom ŝanĝiĝis. Ekzemple el la rusa vorto бочка fariĝis мискә, el колесоҡуласа, el тарелкатәрилкә, ktp.
  • La reguloj de la baŝkira sonharmonio koncernas kelkajn etajn vortojn, ekz. ғына/генә/ҡына/кенә ("nur"), ла/лә, да/дә, та/тә, ҙа/ҙә ("ankaŭ")

Vortospecoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la libro de M. Usmanova, en la baŝkira lingvo ekzistas 11 vortospecoj (һүҙ төркөмдәре)[21]:

  1. Substantivo (исем)
  2. Adjektivo (сифат)
  3. Verbo (ҡылым)
  4. Numeralo (һан)
  5. Pronomo (алмаш)
  6. Adverbo (рәүеш)
  7. Postpozicio (бәйләүес)
  8. Konjunkcio (теркәүес)
  9. Partikulo (киҫәксә)
  10. Interjekcio (ымлыҡ)
  11. Modala vorto (мөнәсәбәт һүҙемодаль һүҙ)

Substantivo[redakti | redakti fonton]

Baŝkiraj substantivoj fleksias laŭ nombro, kazo, aparteno, difiniteco kaj predikativeco. La gramatika kategorio de genro tute ne ekzistas. La demandoj al kiu oni respondas per substantivo estas кем? (kiu) aŭ нимә? (kio). Oni povas demandi kem? nur pri uloj (ekz. әбей "avino", атай "patro"), malkiel en la rusa lingvo, kie oni povas demandi kiu? pri ĉiuj vivantaj estaĵoj.

Nombro[redakti | redakti fonton]

Kiel plejmulto da lingvoj, la baŝkira nur havas du nombrojn: singularon kaj pluralon. La baŝkira plurala afikso (havanta 8 fonetikajn fariantojn) aldoniĝas al la vorto mem, t.e. antaŭ ĉiuj aliaj afiksoj.

Uzo de la plurala afikso[22]
Je kio finiĝu la vorto Varianto kun malantaŭa vokalo Varianto kun antaŭa vokalo Ekzemploj
а, ә, ы, е, о, ө, я -лар- ләр- бала — балалар (infanoj), кеше — кешеләр (homoj), көймә — көймәләр (boatoj), өкө — өкөләр (strigoj)
л, м, н, ң, з, ж -дар- -дәр- гөл — гөлдәр (floroj), һөйләм — һөйләмдәр (frazoj, sentencoj), һан — һандар (nombroj), таж — таждар (kronoj)
б, в, г, д, к, ҡ, п, с, ҫ, т, ф, х, һ, ц, ч, ш, щ -тар- -тәр- китап — китаптар (libroj), көләмәс — көләмәстәр (ŝercoj), ҡалаҡ — ҡалаҡтар (kuleroj), теләк — теләктәр (deziroj)
ҙ, й, р, у, ү, и, ю -ҙар- -ҙәр- ҡыҙ — ҡыҙҙар (virinoj, filinoj), һылыу — һылыуҙар (belulinoj), ырыу — ырыуҙар (triboj), сөнни — сөнниҙәр (sunaistoj)

Kazo[redakti | redakti fonton]

Tradicie[23] oni diras ke ekzistas 6 kazoj en la baŝkira lingvo: nominativo, genitivo, dativo-allativo, akuzativo, elativo kaj lokativo. La baŝkiraj substantivoj deklineblas kaj singulare, kaj plurale.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Закон Республики Башкортостан «О языках народов Республики Башкортостан», 1999
  2. Башкирский язык в «Башкортостан. Краткая энциклопедия» ruse
  3. UNESCO Interactive Atlas of the World’s Languages in Dangerangle
  4. 4,0 4,1 4,2 Ĝalil Kijekbajev, Elektitaj artikoloj (Дж. Г. Киекбаев, Избранные статьи / Ж.Ғ.Кейекбаев, Һайланма мәҡәләләр), Ufa, 2002 baŝkireruse
  5. 5,0 5,1 Lars Johanson. The Turkic Languages. Routledge, 1998 angle
  6. M.G. Usmanova, La gramatiko de la baŝkira lingvo por lernantaj ĝin kiel ŝtatlingvon (М.Г. Усманова Грамматика башкирского языка для изучающих язык как государственный) ruse. Kvankam en la ĉapitro pri fonetiko la aŭtorino nur mencias 27 konsonantojn (sen w kaj hämzä), ŝi mencias tiujn sonojn en aliaj lokoj.
  7. La fonemoj estas skribataj per la internacia tjurka latina alfabeto (vidu la koresponon inter ĝi kaj IPA en la tabelo). La ordo de fonemoj estas laŭ baŝkira (cirila) literordo.
  8. N.Ĥ. Maksjutova, La baŝkiraj paroloj en alilingva ĉirkaŭo (Максютова Н. Х. Башкирские говоры, находящиеся в иноязычном окружении.) ruse
  9. S.F. Mirĵanova, La suda dialekto de la baŝkira lingvo (Миржанова С. Ф. «Южный диалект башкирского языка») ruse
  10. R.Z. Ŝakurov, Klasifiko de dialektsistemo de la baŝkira lingvo (Р.З. Шакуров. Классификация диалектной системы башкирского языка) ruse
  11. R.Ŝ. Alsinbajeva, La urŝaka parolo de la baŝkira lingvo, Ufa, 2002. (Алсынбаева Р. Ш. «Уршакский говор башкирского языка») ruse
  12. Статья «Язык» на официальном сайте празднования добровольного вхождения Башкирии в состав России ruse
  13. G.Ĥ. Aĥatov, Tatara dialektologio, Kazanj, 1984 (Ахатов Г. Х. Татарская диалектология (учебник для студентов высших учебных заведений). — Казань, 1984.) ruse
  14. 14,0 14,1 Башкирский литературный язык в «Башкортостан. Краткая энциклопедия» ruse
  15. 15,0 15,1 F.Ĥ. Garipova La sperto de lingvoformado en la Respubliko Baŝkortostano, Ufa, 2006. (Гарипова Файруза Хависовна. Опыт языкового строительства в Республике Башкортостан. Уфа, 2006.)
  16. Язык орхоно-енисейских памятников в «Башкортостан. Краткая энциклопедия»
  17. Башкирский язык в Большой советской энциклопедии
  18. La alfabeto kaj ortografio de la literatura baŝkira lingvo (Башҡорт әҙәби теленең алфавиты һәм орфографияһы), Ufa, 1982
  19. Tio nur koncernas literaturan lingvon, en la dialektoj povas esti alie, pri tio vidu la koncernan sekcion
  20. M.G. Usmanova, La gramatiko de la baŝkira lingvo por lernantaj ĝin kiel ŝtatlingvon (М.Г. Усманова Грамматика башкирского языка для изучающих язык как государственный), §12 (ligilo) ruse.
  21. M.G. Usmanova, La gramatiko de la baŝkira lingvo por lernantaj ĝin kiel ŝtatlingvon (М.Г. Усманова Грамматика башкирского языка для изучающих язык как государственный), §9 (ligilo) ruse.
  22. M.G. Usmanova, La gramatiko de la baŝkira lingvo por lernantaj ĝin kiel ŝtatlingvon (М.Г. Усманова Грамматика башкирского языка для изучающих язык как государственный), §12 (ligilo) ruse.
  23. M.G. Usmanova, La gramatiko de la baŝkira lingvo por lernantaj ĝin kiel ŝtatlingvon (М.Г. Усманова Грамматика башкирского языка для изучающих язык как государственный), §14 (ligilo) ruse

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.