Adverbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vortospecoj

Adverbo estas vorto, kiu modifas la sencon de verbo, adjektivo, aŭ tuta frazo.

En Esperanto adverboj povas esti finaĵvortoj (E-vortoj) aŭ vortetoj (E-vortecaj vortetoj). E-vortoj ĉiam finiĝas per "-e".

Jen listo de ĉiuj oficialaj E-vortecaj vortetoj:

  • E-vortecaj vortetoj lokaj: kie, tie, ie, ĉie, nenie, ĉi, for
  • E-vortecaj vortetoj tempaj: kiam, tiam, iam, ĉiam, neniam, ankoraŭ, baldaŭ, hodiaŭ, hieraŭ, morgaŭ, jam, ĵus, nun, plu, tuj
  • Diversaj E-vortecaj vortetoj: kial, tial, ial, ĉial, nenial, kiel, tiel, iel, ĉiel, neniel, kiom, tiom, iom, ĉiom, neniom, ajn, almenaŭ, ankaŭ, apenaŭ, des, do, eĉ, ja, jen, jes, ju, kvazaŭ, mem, ne, nur, pli, plej, preskaŭ, tamen, tre, tro