Grado (gramatika)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Grado (apartigilo).

En gramatiko grado de adjektivoadverbo[1] estas gramatika kategorio karakterizanta tion, kian intenson la koncerna adjektivo aŭ adverbo atribuas al sia signifo. La lingvoj hindeŭropaj plejparte posedas 3 tiajn gradojn:

  1. grado pozitiva, kiu esprimas sian signifon neŭtrale, sen indiki la intenson (ekz-e granda, peza, bela);
  2. komparativo, indikanta plian aŭ malplian intenson (ekz-e pli granda, malpli peza, pli bela);
  3. superlativo, indikanta maksimuman aŭ minimuman intenson (ekz-e plej granda, malplej peza, plej bela).

Leksika esprimo de intenso[redakti | redakti fonton]

Ĉiu lingvo posedas tre riĉan sortimenton da rimedoj leksikaj kaj morfologiaj por esprimi intenson, kaj precipe:

  • per adverbo metita antaŭ la adjektivo: li estas iom, malmulte, ete, normale, vere, multe, tre, ekstreme, treege, perfekte, terure, tute, tro, superhome … stulta;
  • per afikso almetita al la adjektivo aŭ adverbo: duonvarma, dubevarma, varmete, varmege.

Ĉi tiaj liberaj kombinaĵoj diferencas disde la gramatikaj gradoj.

Komparacio[redakti | redakti fonton]

La gramatikajn gradojn oni uzas en certaj gramatikaj kliŝoj, kiaj estas ekz-e la komparoj:

  • li estas pli riĉa ol mi;
  • li estas malpli inteligenta ol ruza.
  • li estas la plej riĉa el ni ĉiuj;
  • tio estas la malplej bona tasko el la ĝis nun korektitaj.

En tiaj okazoj maleblas uzi negramatikajn esprimilojn de intenso, ekz-e ne eblas diri «li estas tre riĉa ol mi».

Pro la funkciado en ĉi tiu grava gramatika rolo oni tradicie uzas ankaŭ la terminon komparacio por la signifo gramatika grado. Tiel ekz-e en PAG. Tiel ĝin difinas NPIV:

Citaĵo
 komparaci/o Λ Sistemo, per kiu lingvo esprimas la diversajn gradojn de komparado. ☞ komparativo, superlativo. 

Tamen tiun terminformon oni prefere evitu, ĉar

  1. Ĝia uzo estas varia: NPIV ne listigas la pozitivan gradon (li estas egale riĉa kiel mi); PAG, inverse, ankaŭ la leksikajn esprimilojn de intenso nomas komparacioj.
  2. Ĝi ĝene similas la subnocian terminon komparativo, sekve de kio diversaj aŭtoroj ofte konfuzas ilin (ankaŭ en PAG kaj ankaŭ en la Vikipedioj).

Komparoj ne estas la sola apliko de la gradoj; ekzistas ankaŭ diversaj aliaj formuloj, kie oni nepre uzu iun gradon — kaj eventuale diversaj lingvoj postulas malsamajn gradojn. Ekz-e por la esprimo kiel eble plej baldaŭ,

  • la lingvoj angla kaj germana uzas gradon pozitivan: angle as soon as possible;
  • la lingvo rusa uzas komparativon: ruse как можно скорее (laŭvorte, «kiel eble pli baldaŭ»);
  • la lingvo pola uzas superlativon: pole jak najszybczej (laŭvorte, «kiel plej baldaŭ»).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. NPIV, la artikolo grado(7): «7 Λ Ĉiu el la manieroj, kiel oni povas esprimi la intenson de eco: pozitivo, komparativo, superlativo. ☞ komparacio.».