Interjekcio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vortospecoj

Interjekcio, estas litere "io kio inter-etendiĝas" (el la latinaj inter kaj iacere "ĵeti"). Interjekcio estas lingva elemento, kiu ĝenerale ne havas gramatikan konekton al la cetera parto de la frazo kaj tutsimple esprimas senton de la parolanto, kvankam la plejmulto de la interjekcioj havas klaran difinon.

Interjekcioj estas ne-fleksieblaj funkci-vortoj uzataj kiam la parolanto (ek)troviĝas en situacio, kia provokas sentojn -- ne-atenditeco, (ek)doloro, surpriziĝo k.s. En skriba lingvo oni ofte markas interjekciojn per unu aŭ pluraj postsekvaj krisignoj ("!").

Interjekcioj je Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Esperanto, oni trovas naŭ oficialajn interjekciojn[1] :

  • adiaŭ salutas iun, kiu foriras (kiel "ĝis", "ĝis revido")
  • bis laŭdas aktoron aŭ muzikiston, kaj petas ripeton aŭ pli de sia arto
  • fi montras malŝaton aŭ abomenon
  • ha montras ekmiron aŭ surprizon (la afero povas esti bona aŭ malbona)
  • he estas por altiri ies atenton; ekigas ironian kontraŭdiron
  • ho estas ĝenerala ekkria vorteto por esprimi vivan senton
  • hura esprimas ĝojon, aprobon, entuziasmon
  • nu atentigas ; instigas ; konsentas aŭ koncedas
  • ve esprimas kordoloron aŭ bedaŭregon pro malfeliĉo

Pli multaj neoficialaj Esperantaj interjekcioj ekzistas, ofte kreitaj de nacilingvaj interjekcioj.

Kelkfoje interjekcio povas sone tre proksimi al eksterlingva sono, ekzemple "aĥ!" kiu povas imiti aŭ eĉ koincidi fortan gorĝo-singulton. En tiaj cirkonstancoj malfacilas zorge distingi inter "ordinaraj" interjekcioj kaj onomatopeoj.

De temp' al tempo imperativo de verbo povas alpreni interjekcian funkcion aŭ eĉ perdi sian originan signifon, tute interjekciiĝanta.

Ekzemplo de la unua kazo estas en Esperanto la vorto "vivu!" kiu aldone al la laŭradika senco povas roli kiel iugrada sinonimo al "hura" : "Laŭte sonis la huraoj kaj la vivuoj de la popolo." Ekzemplo de la dua estas la etimo de nia "adiaŭ", nome la franca adieu el a Dieu! "[iru vi] al Dio!".

Interjekcioj oftas en poezio kaj en kantado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]