Vikipedio:Artikolo de la semajno/2012

El Vikipedio, la libera enciklopedio
2005  • 2006  • 2007  • 2008  • 2009  • 2010  • 2011  • 2012  • 2013  • 2014  • 2015  • 2016  • 2017  • 2018  • 2019  • 2020

1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | 32 | 33 | 34 | 35 | 36 | 37 | 38 | 39 | 40 | 41 | 42 | 43 | 44 | 45 | 46 | 47 | 48 | 49 | 50 | 51 | 52

Atentu, ke la nova ADLS-sistemo estis enkondukita nur en la 38a semajno de 2012 kaj tial ligiloj antaŭ ĝi povas esti ruĝaj, kvankam tie evidente ja estis ADLS.

Baptado de Tiridato la 3-a.
Baptado de Tiridato la 3-a.

La Armena Apostola Eklezio, armene: Հայ Առաքելական Եկեղեցի), estas la nacia eklezio plej antikva en la mondo kaj unu el la plej antikvaj kristanaj komunumoj. Oni ne konfuzu ĝin kun la Katolika Armena Eklezio kiu apartenas al la Romkatolika Eklezio. Armenio estis la unua lando kiu adoptis kristanismon kiel oficialan religion en 301 p.K., per establado de tiu eklezio.

La oficiala plena nomo de la eklezio estas Unu Sankta Universala Apostola Ortodoksa Armena Eklezio. Ĝi foje estas konata kiel Gregoria Eklezio, sed ĉi-lasta nomo ne estas ŝatata de la eklezio, ĉar laŭ la tradicio la fondintoj estis Bartolomeo kaj Judaso Tadeo, dum sankta Gregorio la Iluminanto estis la unua oficiala katolikoso de la eklezio.

La Armena Apostola Eklezio estas la ĉefa religia aŭtoritato por la armenoj en Armenio, la Respubliko Montara Karabaĥo kaj same por la armenaj komunumoj tutmonde. Ĝi estas gvidita de la Katolikoso de Armenio. Kvankam tradicie en la orientaj eklezioj la supera gvidanto de la Eklezio estas nomata "patriarko", en la hierarkio de la Armena Apostola Eklezio, la pozicio de la katolikoso estas pli alta ol tiu de la patriarko. La Eklezio nuntempe estas gvidata de la Katolikoso Garegino la 2-a, kaj ĝi havas du patriarkojn, primatojn, ĉefepiskopojn kaj episkopojn, kaj laste en la hierarkio venas la pastroj, diakonoj kaj laikoj kiu servas en la eklezio.
Legu pli...

Oscar Pettiford dum prezentado en la novjorka ĵazklubejo Aquarium, proks. en novembro de 1946.
Oscar Pettiford dum prezentado en la novjorka ĵazklubejo Aquarium, proks. en novembro de 1946.

Oscar Collins Pettiford (naskiĝinta la 30-an de septembro 1922 en Okmulgee, Oklahomo; mortinta la 8-an de septembro 1960 en Kopenhago) estis ĵaz-muzikisto, aranĝisto kaj komponisto, kiu ludis kontrabason kaj violonĉelon kaj estas konsiderata kiel unu el la plej gravaj muzikistoj de la moderna ĵazo.

Oscar Pettiford, kiun liaj kolegoj nomis O.P, elstaras kune kun Charlie Parker kaj Dizzy Gillespie kiel pioniro de bibopo. Same kiel Jimmy Blanton (kiel kies laŭleĝa posteulo li estis rigardata en la 1950-aj jaroj en Novjorko) kaj kiel Charles Mingus li kontribuis al tio, ke la kontrabaso firmiĝis kiel solinstrumento en ĵazo. Krome li enkondukis en 1950 la violonĉelon kiel solinstrumento en la ĵazon kaj transigis sur ĝin la plukludon de la kontrabaso.

Pettiford kiel ĉefa basisto de bibopo kaj petata gastmuzikisto de muzikistoj de malpasia, malmolbopa kaj ĉeftendenca ĵazo estis kuniniciinto de la fundamentaj novigoj de la ĵazo okazintaj ĉirkaŭ, apud Charlie Parker, Dizzy Gillespie kaj Charlie Christian, sur kies stilo ege baziĝis la ludo de Pettiford. Lia stilo influis pro siaj esprimpovo kaj kortuŝiteco la basludon de Mingus, Jimmy Garrison kaj Reginald Workman.

Al la violonĉelo, ĝis tiam rigardata kiel krominstrumento kaj nur mallonge antaŭe enkondukita en ĵazon fare de Harry Babasin, li donis tute novan pozicion en ĵazo.
Legu pli...

Pintvostanaso
Pintvostanaso

La pintvostanaso aŭ pli precize norda pintvostanaso (Anas acuta) estas holarkta birdo el la anasedoj. Temas pri amplekse loĝanta anaso kiu reproduktiĝas en nordaj areoj de Eŭropo, Azio kaj Nordameriko. Ĝi estas tre migranta kaj vintras sude de ties reprodukta teritorio ĝis la ekvatoro. Malkutime ĉe birdoj kun tioma granda teritorio, ĝi ne havas geografiajn subspeciojn, se la ebla samspecia Eatona pintvostanaso estas konsiderata separata specio.

La pintvostanaso estas birdo de mafermaj humidejoj kiuj nestumas surgrunde, ofte je ioma distanco el akvo. Ili manĝas per plaŭdado plantomaterialon kaj aldonas malgrandajn senvertebrulojn al sia dieto dum la reprodukta sezono. Ĝi estas tre gregema for de la reprodukta periodo, kiam formas grandajn miksitajn arojn kun aliaj specioj de anasoj. La populacio de tiu anaso suferas pro predantoj, parazitoj kaj birdaj malsanoj. Ankaŭ homa agado, kia agrikulturo, ĉasado kaj fiŝkaptado, havis gravan influon super la populacinombroj. Tamen la ampleksa teritorio de tiu specio kaj granda populacio signifas, ke ĝi ne estas minacata tutmonde. Legu pli...

araba kaligrafio
araba kaligrafio

Islamo (arabe الإسلام al-'islâm, "submeto [al Dio]") estas unudiisma abrahama religio, kies doktrinoj kaj instruoj baziĝas sur Korano, kiu asertas, ke «Ne ekzistas alia Dio krom Alaho kaj Mahomedo estas ties mesaĝisto». La islamaj erudiciuloj difinas islamon kiel: «La submetiĝo al Dio pere de unudiismo, obeo kaj forlaso de la idoladoro».

La plej sankta libro de islamo estas la Korano, diktita de Alaho al Mahomedo pere de Jibrilo (la anĝelo Gabrielo). La sekvantoj de islamo sin nomas muzulmanojmuslimoj (el la araba muslim مسلم, 'kiu submetiĝas'). Ili kredas ke Mahomedo estas la lasta el la profetoj senditaj de Dio.

Islamo ekiĝis per la predikado de Mahomedo en la jaro 622 en Mekko (en nuna Sauda Arabio). Sub la regado de Mahomedo kaj liaj posteuloj, islamo rapide etendiĝis al vasta regiono.

La plejmulto el islamanoj estas sunaistoj, t.e. ĉirkaŭ 75-90% el ĉiuj kredantoj. La dua granda branĉo, ŝijaismo, estas sekvata de 10-20% plejparte en Irano kaj Irako. Ĉirkaŭ 13% el ĉiuj islamanoj loĝas en Indonezio, islama lando kun pli da loĝantoj en la mondo, 25% en Sudazio, 20% en Mezoriento, 2% en Centrazio, 4% en la cetero de sudorientaj aziaj landoj, kaj 15% en subsahara Afriko. Gravaj komunumoj ankaŭ ekzistas en Ĉinio, Rusio, kaj en partoj de Eŭropo kie Albanio estas la ununura tute eŭropa lando kun islama plimulto. Kun ĉ. 1.5 miliardoj da sekvantoj aŭ 22% de la tutmonda loĝantaro en 2009, Islamo estas la dua plej granda religio kaj unu el la plej rapide kreskantaj en la tuta mondo.

Drumo
Drumo

Drumo estas kombinaĵo de frapinstrumentoj (tamburoj, cimbaloj kaj aliaj), aranĝata tiel ke ununura muzikisto povas ludi ĝin.

Dumpase de la historio establiĝis depende de la muzikstilo plej malsamaj aranĝoformoj de la frapinstrumentaro. Al la nuntempa normoformo apartenas tambureto, tamburego, tamo, ĉarlestono, diversaj cimbaloj kaj perkutinstrumentetoj kiel ekz. lignobloko, bovsonorilotintilringo. Ĉi tiun kombinaĵon la muzikisto povas individue kunmeti kaj aranĝi helpe de starigiloj aŭ fiksigaj stangoj. Krom la akustika drumo nuntempe ankaŭ ekzistas elektronika varianto.

Ĝian muzikon oni notas helpe de la kutima notacio. Por distingo servas la tiel nomata neŭtra klefo.

La ĉefa funkcio de drumo en bando estas la generado de baza ritmo, kiu subtenas la bandon kaj rezultigas kune kun la aliaj instrumentoj de la ritmosekcio (ekz. kontrabaso kaj piano) la bazan ritmomodelon. Por tio la drumisto kutime aplikas firman fraposinsekvon, kiun li ripetadas. Bazo de la portanta ritmo estas je tio la alternado de malalta sono de la bastamburo kaj de la alta sono de la tambureto.

Parabolantenoj de la germana alŝuta stacio en Uzingo norde de Frankfurto ĉe Majno.
Parabolantenoj de la germana alŝuta stacio en Uzingo norde de Frankfurto ĉe Majno.

Satelita televido baziĝas sur la perado de televidaj signaloj helpe de satelitoj troviĝantaj en orbito ĉirkaŭ la Tero. Aparte de televidaj programoj, oni ofte dissendas ankaŭ radiofoniajn programojn kaj ebligas aldone kelkajn aliajn servojn.

Komence la satelitoj havis tre malfortan dissendan povumon kaj ne estis tersinkrone lokitaj, do oni bezonis grandegajn turneblajn spegulantenojn por ricevi la de la alŝutstacio plusenditajn signalojn. Praktike nur specialaj deŝutaj stacioj povis ricevi kaj plukonduki la satelite peritajn programojn. Sed la dissenda povumo de la satelitoj rapide kreskis kaj oni metis ilin sur tersinkronan orbiton, tiel permesante rektan ricevadon per fiksa anteno. Tiel ĉiu spektanto povas per malgranda malmultekosta "pelvo" kapti la programojn – kondiĉe nur, ke tiu povas vidi la sateliton. Do nenio baru la videblon. Ĉi ĉio bonege funkcias ĝis ĉirkaŭ ±70º norde aŭ sude de la ekvatoro.

Portelevidaj satelitoj ĝenerale troviĝas aŭ sur ege inklina orbito - t.e. kun inklino de ±63,4º kaj periodo de 12 horoj, la tiel nomata Molnija orbito - aŭ sur tersinkrona orbito 35.786 km super la ekvatoro.

La granda nubskrapulo Empire State Buildong in Novjorko.
La granda nubskrapulo Empire State Buildong in Novjorko.

NovjorkoNov-Jorko (angle kaj oficiale, New York City) estas la plej loĝata urbo de Novjorkio, nordorienta ŝtato de Usono kaj la dua plej granda aglomeraĵo de la kontinento. Ĝi estas centro de la metropolita areo de Novjorko, kiu ankaŭ troviĝas inter la plej grandaj aglomeraĵoj en la mondo. Ekde la fino de la 19-a jarcento ĝi estas unu el ĉefaj mondaj centroj por la komerco kaj ekonomio. Novjorko estas konsiderata tutmonda urbo pro ĝiaj mondskalaj influoj ĉe la amaskomunikiloj, politiko, edukado, hobio kaj modo. La arta kaj kultura influo de la urbo estas inter la plej gravaj de la lando. Krome, en ĝi troviĝas la ĉefstabejo de Unuiĝintaj Nacioj, kio igas ĝin grava loko por la internaciaj rilatoj.

La urbo konsistas el kvin arondismentoj (kelkfoje tradukata kiel distriktoj aŭ komunumoj) kaj ĉiu el ili koincidas kun municipo: Bronkso, Broklino, Manhatano, Kvinzo kaj Staten-Insulo. Kun pli ol 8,4 milionoj da novjorkanoj en urba areo de 830 kvadrataj kilometroj, Novjorko estas la dua plej dense loĝata urbo en Usono, post Nov-Ĵerzejo, trans la rivero Hudson.

La urbo havas multajn kvartalojn kaj konstruaĵojn kiuj estas rekonataj en la tuta mondo. Ekzemple, la statuo de Libereco, situanta ĉe la samnoma insulo, kaj la insulo Ellis, tra kiu sekvis milionoj da enmigrintoj, atingintaj Usonon fine de la 19-a jarcento kaj komenco de la 20-a. Wall Street estas unu el la ĉefaj tutmondaj centroj por la ekonomio kaj financo ekde la Dua Mondmilito kaj ĝi estas la sidejo de la Novjorka Borso. La urbo ankaŭ havas gravan koncentriĝon de multaj nubskrapuloj, inter kiuj troviĝas la fame konataj Empire State kaj la ĝemelturoj de World Trade Center, detruitaj en la atencoj de la 11-a de septembro 2001.

Johana de Arko.
Johana de Arko.

Johana de Arko, surnomata la "Pucelo de Orleano" (france Jeanne d'Arc; naskiĝis probable en la jaro 1412 — mortis la 30-an de majo 1431), estas nacia heroino de Francio kaj sanktulino de la Romkatolika Eklezio. Kamparanino naskiĝinta en la oriento de Francio, ŝi proklamis sin dia gvidantino kaj kondukis la francan armeon al gravaj venkoj dum la Centjara Milito, kaj preparis la vojon por la konsekrado kaj kronado de la daŭfeno Karlo la 7-a. Ŝi estis kaptita de la burgonjanoj, transdonita al la angloj kontraŭ mono, submetita al proceso kaj juĝado de la proangla episkopo de Beauvais, kaj brulmortigita sur ŝtiparo kiam ŝi havis 19 jarojn.

Dudek kvin jarojn post la ekzekutado, inkvizicia tribunalo rajtigita de la papo Kaliksto la 3-a esploris la proceson, deklaris ŝin senkulpa kaj proklamis martiro. Johana de Arko estis beatigita en 1909 kaj poste kanonizitasanktigita en 1920. Ŝi estas, kune kun Sankta Denizo, Sankta Marteno de Tours, Sankta Ludoviko la 9-a, kaj Sankta Tereza de Lisieux, unu el la sanktaj patronoj de Francio.

En la nuntempo, Johana de Arko estas elstara figuro de la okcidenta kulturo. Ekde Napoleono ĝis nun, francaj politikistoj el ĉiuj tendencoj alvokis ŝian memoron. Famaj verkistoj kaj komponistoj kreis verkojn pri ŝi.

Panoramo de Toledo

Toledo estas urbo de Hispanio, situanta en la centra ebenaĵo de tiu lando. Ĝi estas la ĉefurbo kaj de la aŭtonoma regiono Kastilio-Manĉo kaj de la samnoma provinco. Ĝi situas ĉe la rivero Taĵo je ties dekstra flanko, sur monteto ĉirkaŭ cent metrojn alta super la rivero, kiu ĉirkaŭas ĝin baze, formante markatan meandron.

Toledo estas konata kiel «Imperia Urbo» ĉar estis ĉefa sidejo de la kortego de Karlo la 1-a kaj ankaŭ kiel «la urbo de la tri kulturoj», ĉar ĝi estis loĝata dumlonge de kristanoj, judoj kaj islamanoj.

Toledo estas Monda heredaĵo de Unesko ekde 1987. Inter la vidindaĵoj elstaras la Monaĥejo de Sankta Johano de la Reĝoj, de stilo izabela gotiko de la 15a jarcento, kaj la Katedralo de Sankta Maria, de stilo gotika de la 13a jarcento. Toledo estis ankaŭ naskiĝloko aŭ loĝejo de famaj artistoj kiaj Garcilaso de la VegaEl Greco inter multaj aliaj.

La historio de la urbo datiĝas el ...

Ora dio trovita en Toprakkale

UrartoUrartu (asirie māt Urarṭu; Uraŝtu babilone; Ուրարտու armene) estis malnova reĝlando de la Ferepoko, kiu formiĝis post la falo de la Hitita imperio. Ĝi korespondas al la t.n. reĝlando AraratVan (BiajBiainili en la urarta lingvo), situinta en montara regiono inter la sudoriento de la Nigra Maro kaj la sudokcidento de Kaspio, nuntempe kunhavigata de la sendependaj modernaj ŝtatoj Armenio, Irano kaj Turkio. La teritorio inkluzivas la grandajn lagon de Van en Turkio (kie troviĝas la antikva ĉefurbo Tuŝpo), la lagon Urmia en Irano kaj Sevan en Armenio. El tiu regiono devenas la originoj de la armenoj.

Pli specife, Urarto estas asiria termino por la geografia regiono, dum «Urarta reĝlando» aŭ «Biajnilaj teritorioj» estas termino uzata en la moderna historiografio por la ferepoka ŝtato kiu troviĝis en tiu regiono. La ŝtato troviĝis sur la plataĵo inter Malgranda Azio, Mezopotamio, kaj Kaŭkazio, poste nomata Armena Plataĵo. La reĝlando akiris potencon en la dua duono de la 9-a jarcento a.K., sed estis konkerita de la Medoj komence de la 6-a jarcento a.K.

La nomo Urartu venas el asiriaj fontoj ...

Ruinoj de Spiŝa burgo

Spiŝa burgo estas burga ruino okupanta montopinton de travertina monto de Spiŝa burga monto, kreanta dominaĵon de vasta ĉirkaŭaĵo sur ĉefa vojdirekto kuniganta orientslovakajn regionojn Spiŝo kaj Ŝariŝo. Ĝi estas ne nur pruvo de evoluo de arkitekturo ekde la 12-a jarcento ĝis la 18-a jarcento en Slovakio, sed pro sia amplekso (ĝi superas 4 hektarojn, precize 41 426 m²) ĝi estas la plej granda burga komplekso en la lando kaj unu el la plej grandaj en Eŭropo.

Spite al tio, ke ĝi elstaras super urbo Spišské Podhradie, administre ĝi apartenas al teritorio de municipo Žehra (de ties loka parto Hodkovce) en distrikto Spišská Nová Ves en Regiono Košice.

La burgo estas ...

Pendodomoj de Kvenko

Kvenko (hispane Cuenca) estas la ĉefurbo de la samnoma hispana provinco situanta en la aŭtonoma regiono de Kastilio-La Manĉo. Ĝi situas en la renkontiĝejo de la riveroj Júcar kaj Huécar. En 2011 tie loĝis 56 703 homoj.

Ĝia centro estas Monda heredaĵo de UNESKO.

Inter la vidindaĵoj troviĝas la Katedralo, la famaj Pendodomoj (pendantaj domoj super krutaĵo de la rivero). En la ĉirkaŭaĵo troviĝas natura pejzaĝo konata kiel la Ciudad Encantada (hantita urbo).

La urbo Kvenko staras 150 km sudoriente de Madrido. La provinco Kvenko estas la 5a plej granda en Hispanio laŭ surfaco, tamen ĝi estas la 7a malplej loĝata kaj la urbo mem havas nur 56 000 loĝantojn.

Kvankam ekzistas pruvoj ke ĉirkaŭ la nuna urbo loĝis homoj ekde Paleolitiko, ne estis ĝis la alveno de la ...

Matematiko

Historio de matematiko nomiĝas areo de studado, kiu estas unuavice esploro pri la fonto de novaj malkovroj en matematiko, kaj je malplia grado esploro pri la normaj matematikaj metodoj kaj notacioj de la pasinteco. Historio de matematiko tuŝas ĝis praepoko.

La vorto "matematiko" venas el la greka μάθημα (máthema), kiu signifas "scienco, scio, aŭ lerno"; μαθηματικός (mathematikós) signifas "ŝata lernadon". Hodiaŭ, la termino nomas specifan korpon de scio — la dedukta studo de kvanto, strukturo, spaco, kaj ŝanĝo.

Antaŭ la moderna erao kaj la tutmonda disvastiĝo de scio, skribitaj ekzemploj de novaj matematikaj evoluoj sin montris nur en kelkaj lokoj.

La plej antikvaj matematikaj tekstoj haveblaj estas de ...

Havano

Havano (hispane: La Habana) estas ĉefurbo, provinco, plej granda haveno, kaj komerca centro de Kubo. La urbo havas 2,1 milionojn da loĝantoj, kaj ĝi konsistas el 728,26 km2, iĝante la plej granda urbareo, la plej loĝata urbo, kaj la kvara plej granda metropola areo en Karibio. La urbo etendiĝas ĉefe okcidente kaj sude de la golfeto, kiu alireblas tra mallarĝa golfeto kiu dividiĝas en tri ĉefajn havenojn: Marimelena, Guanabacoa kaj Atarés. La rivero Almendares trairas la urbon de sudo al nordo, enirante en la Florida Markolo kelkajn kilometrojn okcidente de la golfeto.

Havano estis fondita de la hispanoj en la 16-a jarcento sub la nomo Sankta Kristoforo de Havano (San Cristóbal de La Habana), kaj pro strategia situo ĝi servis kiel saltotabulo por la hispana konkero de la amerika kontinento, iĝante haltejo de la galionoj ŝarĝitaj de oro en la kruciĝo inter la Nova Mondo kaj la Malnova Mondo.

La reĝo Filipo la 2-a de Hispanio donis al ĝi ...

Flago de Kubo

La Kuba Respubliko (hispane República de Cuba) aŭ nur Kubo estas lando (insularo, arkipelago) en Kariba Maro, la plej granda el la Antiloj. La ĉefa insulo konata kiel Kuba Insulo, estas la plej granda el la Grandaj Antiloj. Ankaŭ apartenas al la arkipelago la Insulo de la Junularo (antaŭe nomata "Isla de Pinos") kaj multnombraj insuletoj kiuj ĉirkaŭas la lastajn menciatajn. Havano estas la ĉefurbo kaj plej granda urbo. Santiago de Kubo estas la dua plej grava urbo de la lando, situanta en la oriento. Norde troviĝas Usono kaj Bahamoj, okcidente Meksiko, sude Kajman-insuloj kaj Jamajko kaj sudoriente Haitio.

En 1492, Kristoforo Kolumbo elŝipiĝis en la insulo Kubo kaj postulis ĝin por la Hispana Reĝlando. Kubo apartenis al Hispanio ekde tiu epoko ĝis la Hispana-usona milito kiu finiĝis en 1898, kaj formale akiris sendependecon de Usono en 1902. Delikata demokratio, regita de radikalaj politikoj evoluis ĝis solidiĝo per la Kuba konstitucio de 1940,

Sed ĝi estis definitive malvalidigita en 1952 de la eksprezidanto Fulgencio Batista, kiu per puĉo ...

Literofteco estas la ofteco de la diversaj literoj de la alfabeto en teksto. Tia ofteco ege varias — unue de litero al litero ene de la apliko de specifa alfabeto por specifa lingvo, due la literoftecoj range malsamas de lingvo al lingvo. Ekzemple en Esperantaj tekstoj la plej ofta litero estas A. Tre malofta estas aliflanke la litero Ĥ. Kontraste, en Anglaj tekstoj la plej ofta litero estas E. Do oni devas pritrakti literoftecon po lingvo.

Koni la literoftecon de lingvo estas utile, se oni volas malĉifri tre simplan litersubstituan ĉifron. La aŭtoro Arthur Conan Doyle lasas sian protagoniston Sherlock Holmes en la rakonto La aventuro de la dancantoj fari ĝuste tion.

La saman malĉifradan metodon oni povas apliki por solvi la proverboĉifrojn, kiuj iam kaj iam aperas en kelkaj E-gazetoj, ekz. Monato, La Gazeto. Tie kaŝiĝas konata proverbo malantaŭ simpla litersubstitua kodo. Jen ekzemplo: Ω▼♀☺♣€₤ €→ †☼♂₤ #₤♫→§@☼Ø♣± €→ ∩ #♣Ω₤

Aldone estas menciinde, ke la Morsa kodo ...

Akvofalo de Njupeskär en Fulufjället

La nacia parko Fulufjället (svede Fulufjällets nationalpark) estas sveda nacia parko kaj leĝe protektata konservejo, situanta laŭ la norvega landlimo. Ĝi estis inaŭgurata en 2002 fare de la reĝo Karolo la 16-a Gustavo. Kun suma areo de 385 km2, ĝi situas entute ene de la komunumo de Älvdalen en la provinco de Dalarna. La parko kovras la svedan parton de la montaro Fulufjället, la plej norda el la Skandinavaj Alpoj en Svedio, kies plej alta punkto estas Brattfjället. 53000 vizitantoj vizitis la parkon en 2003.

La supraj partoj de la altebenaĵoj estas enkovritaj de likenoj aŭ konsistas el nudflankaj montoj, dum la valoj estas kovritaj de densaj arbaroj.

La erikejoj kun arbetoj, herboj kaj likenoj estas unikaj en la Skandinavaj Alpoj pro malpermeso ...

Gustav Mahler

Gustav MAHLER (naskiĝis la 7-an de julio 1860 en Kaliště, Bohemio; mortis la 18-an de majo 1911 en Vieno) estis aŭstra komponisto staranta sur la sojlo de malfru-romantismo al modernismo. Krome li estis unu el la plej famaj dirigentoj siatempaj kaj kiel operdirektoro grava reformisto de la muzikteatro.

Gustav Mahler naskiĝis en juda familio. Lia avo estis Šimon Mahler. Tiu luprenis en 1827 la vinbrandfarejon en Kaliště, kiun li poste aĉetis. Lia filo Bernard Mahler (* 1827 en Lipnice; † 1889 en Jihlava) edzinigis en 1857 Marie Herrmann (* 1837 en Ledeč; † 1889 en Jihlava), kiu devenis el familio de sapofabrikanto. Post sia geedziĝo la gepatroj de Gustav Mahler akiris krom la vinbrandfarejo gastejon en Kaliště, la posta naskiĝdomo de Gustav Mahler. En 1865 la gepatroj de Mahler vendis siajn gastejon kaj negocon en Kaliště kaj transloĝiĝis en la moravian urbon Jihlava, kie Mahler pasigis plejparton de sia junaĝo.

Li estis devigita rigardi, kiel la patro ...

Manuskripta bildo pri la Batalo de Kurukŝetro

MahabharatoMahabarato (sanskrite Mahābhārata महाभारत estas unu el la du gravaj sanskritlingvaj epopeoj de Antikva Hindujo. La alia granda epopeo estas Ramajano. Ĝi estas parto de la barata epopea poezio, konata kiel «itihaso».

Krom ĝia eposa rakonto de la Milito de Kurukŝetro kaj la sorto de Kaŭravoj kaj Pandavoj, Mahabharato enhavas multe da filozofia kaj religia materialo, kiel ekzemple diskuto pri la kvar «celoj de la vivo» aŭ «puruŝartoj» (12.161). Ĉi-lastaj estas listigitaj kiel «darmo» (justa ago), «artao» (celo), «kamao» (plezuro), kaj «mokŝao» (liberigo). Inter la ĉefverkoj kaj rakontoj kiuj aperas en Mahabharato, troviĝas Bhagavad Gita, rakonto de Damajanto, mallongigita versio de Ramajano, kaj Riŝĝasringo, kelkfoje konsideritaj kiel apartaj verkoj.

Tradicie, la aŭtoreco de Mahabharato estas atribuita al Vjaso. Ekzistis multaj provoj ...

Flago de Usono

Usono, Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko (angle: The United States of America; mallonge: USA, US, America), estas federala konstitucia respubliko kiu konsistas el 50 subŝtatoj, federala distrikto, kaj 565 indianaj kaj inuitaj tribaj registaroj.

Usono situas preskaŭ tute en la okcidenta hemisfero. Ĝiaj kvardek-ok koheraj subŝtatoj kaj ĝia ĉefurbo Vaŝingtono situas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) havas limojn norde kun Kanado, oriente kun la Atlantika Oceano, sude kun la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente kun Pacifiko. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas meze de la Pacifika Oceano. Usono ankaŭ posedas dek kvar teritoriojn, inkluzive de Gvamo kaj Puerto-Riko.

Kun pli ol 300 milionoj da ...

Griza ansero okc.

La Griza ansero (Anser anser) estas granda birdo (75-89 cm) el la familio de Anasedoj, kun ampleksa teritorio en la Malnova Mondo. Ĝi estas la tipa specio de la genro Anser.

Ĝi estis en antaŭLinea tempo konata kiel Natura ansero ("Anser ferus"). Ĉefe tiu specio estas praulo de la Bredansero en Eŭropo kaj Nordameriko, iel kune kun la Cigna ansero; tiu hejmigo datas el multaj jarmiloj. Disvastiĝis aroj de naturiĝintaj birdoj devenaj el hejmigitaj birdoj. Oni grupigas en la specion la populaciojn de naturaj individuoj, la individuojn de la hejmigitaj rasoj, kaj ankaŭ la individuojn naturiĝintajn, tio estas hejmigitaj reveniĝintaj al la natura vivo, kaj ankaŭ iel la individuojn hibridajn. Tiele tiu specio prezentas ampleksan areon de ĉeesto.

La Griza ansero (Anser anser) estas specio al kies naturaj ekzempleroj aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA).

En scienco, la Griza ansero (Anser anser) estas rimarkinda ĉar ...

Koloroj por TTT, kontraste al la situacio en hejma etoso, kie ĉiutagaj aludoj al koloroj per ne ĉiam tre precizaj nomoj ne ĝenas, devas esti TTT-cele precize difineblaj. Pro tio la nomoj donitaj al koloroj, estas en la komputiko laŭnormigitaj. Ĉi-artikole troviĝas la nomoj uzeblaj por TTT, kiujn ĉiuj kroziloj devis kompreni en la jaro 2012 kaj ties difinoj laŭ la kolorsistemo RGB (RVB).

Retpaĝisto disponas pri pluraj ebloj difini kolorojn de unuopaj elementoj sur retpaĝo. Multaj koloroj estas jam nomitaj, tiel ke ne plu necesas scio pri la dekuma aŭ eĉ deksesuma kolornotigo baziĝanta sur la miksado de la tri primaraj koloroj ruĝa, verda kaj blua. Aliflanke la elekto de koloro per nomo postulas, ke oni konu la laŭnormajn nomojn de la koloroj por povi apliki ilin. Prae temis pri nur 16 koloroj. Tamen ekde la enkonduko de stilfolioj laŭ la normo CSS oni povas elekti el paletro de 140 nomhavaj normigitaj kolordifinoj. Estas menciinde, ke ĉiuj koloroj estas difinitaj nur per Anglalingvaj nomoj.

Origine nur eblis ...

Bildo de vir-dompasero

La dompasero (Passer domesticus) estas birdospecio de la familio de paseredoj kaj plej verŝajne la plej konata birdo en multaj landoj de la mondo. Ĝia vivo estas tre ligita kun la vivo kaj aktivado de homo. Origine birdo de stepoj, ĝi verŝajne koloniis homajn loĝejojn antaŭ kelkaj miloj de jaroj kaj troviĝas ĉie, kie loĝas homoj, sed ne estas la ununura paserospecio kiu loĝas ĉe homoj. En iuj lokoj ĝi estas tre kutima. La plumaro estas ĝenerale brungriza.

Troviĝo

Ĝi havas palearktan tipon de disvastiĝo. Homoj intence aŭ hazarde disvastigis la birdon preskaŭ tra la tuta mondo. Ĝia areo senĉese ŝanĝiĝas, tial la natura disvastiĝo de birdo ne estas klara.

Devena troviĝo eblas en stepa areo de ...

Janko Kráľ

Janko Kráľ (n. 24-a de aprilo 1822, Liptovský Mikuláš — m. 23-a de majo 1876, Zlaté Moravce) estis slovaka nacia renaskiganto kaj unu el la plej signifaj kaj la plej radikalaj poetoj de ŝturana generacio.

Biografio

Infanaĝo

Janko Kráľ naskiĝis la 24-an de aprilo 1822 en familio de buĉisto kaj gastejestro Jan Kráľ kaj lia edzino Žofia. Klerecon li akiris en sia naskoloko, en Liptovský Mikuláš, en bazlernejo (1828-1834). En la jaroj 1835-1837 li vizitis gimnazion en Šajavský Gemer. La 4-an de decembro 1837 li enskribiĝis al liceo en Levoča, kie li studas ĝis la jaro 1841. El tiu ĉi periodo konserviĝis du liaj latinaj verkoj, inkluzive unu poemon, sed estas malfacile ĉi tie ankoraŭ konkrete paroli pri liaj unuaj poetaj naskaĵoj. El instruistoj de Kráľ el Levoča menciindas Pavol Tomášek kaj Michal Hlaváček. En la jaroj 1841–1842 li studis en liceo en Kežmarok, kie instruis lin Ján Benedikti.

Renkontiĝo kun ŝturanoj

La 20-an de septembro 1842 en la aĝo 20 jaroj li enskribiĝas al ...

Muta cigno

La Muta cigno (Cygnus olor) estas granda, blanka birdo el la familio de anasedoj, kiu enhavas la anasojn, anserojn kaj cignojn. Ĝi estas indiĝena de multe de Eŭropo kaj de Azio, kaj (kiel rara vintra vizitanto) ĉe plej norda Afriko. Ĝi estas ankaŭ enmetita specio en Nordameriko, Aŭstralazio kaj suda Afriko. La nomo 'muta' devenas el fakto ke ĝi estas malpli voĉema ol la aliaj cignospecioj. Ĝi estas 125 al 170 cm longa, kaj tiu granda cigno estas tute blanka kun oranĝeca beko borde de nigra. Ĝi estas facile rekonebla pro ties markata nodo super la beko.

La Muta cigno facile kutimiĝis al homa najbaro. La specio suferas pro la viruso de birda gripo nome H5N1.

Panoramo de urbo Essen rigardante de Tetraeder en Bottrop.

Essen (esperante: Asindo) estas grandurbo en la centro de la Ruhr-regiono en Nordrejn-Vestfalio. La eksterdistrikta urbo en la distriktaro Duseldorfo estas unu el la supraj centroj de la federacia lando kaj kun siaj ĉ. 582.000 loĝantoj ĝi estas unu el la plej grandaj germanaj urboj. Depende de la nombrodato kaj fonto ĝi okupas apud Dortmundo kaj Stutgarto la 7-an aŭ 8-an rangon. La Eŭropa Kultura Ĉefurbo de la jaro 2010 estas membro de la provinca komunumligo Rejnlando kaj en la regiona ligo Ruhr.

Estinte unu el la plej gravaj centroj de la minindustrio en Germanio kun propra Kuxbörse (borso, en kiu oni komercas per akcioj de minejsocietoj), Essen nuntempe havas gravan servosektoron, kvankam ĝi havas ankoraŭ industriajn trajtojn.

Ekde 1958 la urbo estas sidejo de ...

La metroo de Vieno konsistas el kvin metrolinioj kun 90 stacioj kaj entuta linilongo de 74 kilometroj. Du el la linioj (U1 kaj U3) estas diametraj linioj kaj trairas la urbocentron, du el ili (U2 kaj U4) kune formas cirklon ĉirkaŭ ĝi por poste same atingi pli periferiajn regionojn, kaj unu (U6) konektas la internajn kaj eksterajn urbodistriktojn inter si. Dum la trajnoj de la linioj U1 ĝis U4 prenas sian energion el tria relo, pro historiaj kialoj la linio U6 uzas supertrakan kontaktan lineon kaj tial ankaŭ aliajn vagonojn.

La unua testa sekcio de la moderna metroo (germanlingve U-Bahn) malfermiĝis en 1976 kaj la unua tute novkonstruita segmento en 1978. Du el la linioj (U4, U6) uzas parte la trakojn de la antaŭa urbfervojo de Vieno unue malfermita en 1898.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Essen - Muta cigno - Janko Kráľ

La batalo apud Verdun okazis dum la Unua Mondmilito inter la 21-a de februaro kaj la 19-a de decembro 1916 apud Verdun en Francujo. Tie alfrontiĝis franca kaj germana armeoj en batalo. La strategio de la germanoj estis «elĉerpi la francan armeon», strategio koncipita de generalo Erich von Falkenhayn, superestro de la germana armeo. Per terura obusado, li intencis estigi duoble pli da francaj pereoj ol da germanaj. Sed la batalo fakte evidentiĝis preskaŭ tiel kosta por atakinto, kiel por atakito: inter pli ol 300 000 mortintoj estis 163 000 francoj kaj 143 000 germanoj, kaj finiĝis per reveno en la antaŭan situacion. Krome, inter julio kaj novembro, engaĝiĝis la angla armeo en same sangan kaj vanan batalon apud la ĉefrivero Somme.

Germanflanke bataladis precipe la samaj korpusoj ; male la francoj rotaciis 70% el la francaj «haruloj» apud Verdun. Do ampleksigis ties nomo simbolan gravecon kaj kontribuis al la famo de la generalo Philippe Pétain, kiu estris dum la unua parto de tiu batalo. Duaparte, (junio-julio), la germanan puŝadon haltigis la generalo Robert Nivelle, antaŭ ol regajni pli-malpli la perditan terenon ĝis novembro, helpe de sia subulo Charles Mangin.

plena artikolo...

Lastaj artikoloj de la semajno: Metroo de Vieno - Essen - Muta cigno

Robert Schumann
Robert Schumann

Robert Alexander SCHUMANN (naskiĝis en la 8-a de junio 1810, en Zwickau, Saksio, kaj mortis en la 29-a de julio 1856, en Endenich, proksime de Bonn kaj nun ties urboparto) estis germana komponisto, pianisto kaj influanta muzikkritikisto. Li estis unu el la plej famaj komponistoj de romantismo de la 19-a jarcento. Lia edzino, Clara Schumann, nask. Wieck, estis siatempe elstara pianisto kaj unu el la malmultaj inaj komponistoj.

Schumann estis filo de librovendisto kaj eldonisto August Schumann (17731826). Jam en la aĝo de sep jaroj li ricevis pianolecionojn, studis en 18281830 sen granda emo juron en Lepsiko kaj Heidelberg, vere tamen li sindediĉis tutplene al la muziko kaj ankaŭ komencis komponi.

plena artikolo...

Lastaj artikoloj de la semajno: Batalo apud Verdun - Metroo de Vieno - Essen

Armea generalo Ludvík SVOBODA (naskiĝis la 25-an de novembro 1895 – mortis la 20-an de septembro 1979), estis ĉeĥoslovaka prezidento en la jaroj 19681975.

La unusola prezidento, kiu travivis sian vivon en uniformo. La generalo kun brila fido, sed sen politikaj kapabloj estis prefere eluzata de ceteraj gvidantoj. Dum komunisma renverso li helpis al potenco al Gottwald kaj je dudek jaroj pli malfrue li ŝirmis per sia nomo la duran normaligan reĝimon de Husák. Ambaŭkaze li estis fine senkompate senfunkciigita kiel emerito sen plua estonteco.

plena artikolo...

Lastaj artikoloj de la semajno: Robert Schumann - Batalo apud Verdun - Metroo de Vieno

La kraŝonta aviadilo en 2007
La kraŝonta aviadilo en 2007

Flugo 447 de Air France akcidentis je la 1-a de junio 2009 super la Atlantiko, ekfluginte la antaŭan vesperon de Rio-de-Ĵanejro (Brazilo) direkte al Parizo (Francujo). Ĉiuj 228 homoj sur ĝia ferdeko pereis. En la brazila subŝtato Rio-de-Ĵanejrio la 1-an de junio estis deklarita tritaga funebro. En la franca katedralo Dipatrino de Parizo la 3-an de junio okazis funebra diservo ĉeeste de la prezidanto de Francujo Nicolas Sarkozy. Tio estis la plej granda kraŝo en historio de Air France kaj plej granda inter kraŝoj de civilaj aviadiloj ekde 2001.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Ludvík Svoboda - Robert Schumann - Batalo apud Verdun

Johann Sebastian Bach
Johann Sebastian Bach

Johann Sebastian BACH [johan zebastjan baĥ] (naskiĝis la 31-an de marto en Eisenach, 1685, mortis la 28-an de julio 1750 en Lepsiko) estis klasika germana komponisto, orgena kaj piana virtuozo de la baroka epoko. Li estas nun unu el la plej famaj komponistoj, kies muziko grave influis postajn komponistojn kaj kies verkoj estas prezentaj kiel originalaĵoj kaj kiel aranĝaĵoj en la muzikmondo.

Dumvive Bach estis alte ŝatata kiel virtuozo, orgenisto, orgeninspektisto kaj komponisto, tamen liaj verkoj estis konataj nur al relative malgranda rondo de muzikspertuloj. Post la morto de Bach liaj verkoj en la vasta publiko dumtempe falis en forgeson kaj estis preskaŭ neniam publike prezentataj. Kvazaŭe remalkovrita estis Bach far la romantistoj de la 19-a jarcento. Ekde tiam liaj verkoj tutmonde apartenas al la daŭra repertuaro de la klasika muziko.

plena artikolo...

Lastaj artikoloj de la semajno: Flugo Air France 447 - Ludvík Svoboda - Robert Schumann

Tibor Sekelj
Tibor Sekelj

Tibor SEKELJ (foje nomita Székely Tibor laŭ la hungara skribmaniero, naskiĝis la 14-an de februaro 1912 en Spišská Sobota en Aŭstrio-Hungario; mortis la 20-an de septembro 1988 en Subotica, Vojvodino, Jugoslavio) estis hungardevena jugoslava mondcivitano, ĵurnalisto, esploristo, verkisto kaj juristo. Li entreprenis ekspediciojn tra Sudameriko, Azio kaj Afriko. La plej grava esplorocelo de Tibor Sekelj estis malkovri kaj kompreni la esencon de la homa psiko. Tio diferencigas lin disde aliaj mondovojaĝantoj kaj esploristoj, kiuj studis precipe la materiajn aspektojn de la mondo.

Apud la lingvoj hungara kaj serbo-kroata li interalie parolis ankaŭ la germanan, hispanan, anglan , francan kaj Esperanton. Sekelj estas lerninta ĉirkaŭ 25 lingvojn kaj foje diris ke li konservis kapablon por 9 inter ili.

En 1986 li estis elektita membro de Akademio de Esperanto kaj honora membro de UEA. En 2011 Eŭropa Esperanto-Unio proklamis la jaron 2012 « La Jaro de Tibor Sekelj » pro la 100-jara datreveno de lia naskiĝo.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Johann Sebastian Bach - Flugo Air France 447 - Ludvík Svoboda

Blanka cikonio
Blanka cikonio

La Blanka cikonio (Ciconia ciconia) estas tre granda kaj konata birdospecio de la familio Cikoniedoj de Eŭropo kaj Afriko (vintre). Temas pri disvastigita sed malkreskinta specio kiu vivas en la mezvarmaj regionoj de Eŭropo kaj elmigras al Afriko vintre. Ties plumaro estas ĉefe blanka, kun nigra en flugiloj. Plenkreskuloj havas longajn ruĝajn krurojn kaj longajn pintecajn ruĝajn bekojn, kaj averaĝe estas 100–115 cm longaj el bekopinto al vostofino, kun enverguro de 155–215 cm. Ambaŭ subspecioj, kiuj diferencas iome laŭgrande, reproduktiĝas en Eŭropo (norde ĝis Finnlando), nordokcidenta Afriko, sudokcidenta Azio (oriente al suda Kazaĥio), kaj suda Afriko. La Blanka cikonio estas long-distanca migranto, kiu vintras en Afriko el tropika subsahara Afriko tiom sude kiom ĝis Suda Afriko, aŭ en la Hinda subkontinento. Dum migrado inter Eŭropo kaj Afriko, ĝi evitas trapasi la Mediteranean Maron kaj devojiĝas tra Levantenio oriente aŭ tra la Ĝibraltara Markolo okcidente, ĉar la termikoj el kiuj ĝi dependas ne formiĝas super akvo.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Tibor Sekelj - Johann Sebastian Bach - Flugo Air France 447

Michelle Obama parolas al geknaboj en sudamerika Montesoria lernejo.
Michelle Obama parolas al geknaboj en sudamerika Montesoria lernejo.

Montesoria pedagogio estas alternativa edukadmetodo bazita sur la teorioj de infana evoluado originale elpensita de la itala edukisto, Maria Montessori (1870-1952) en la finaj jaroj de la 19-a kaj komencaj jaroj de la 20-a jarcento. Ĝi estas ĉefe aplikata en infanĝardenaj kaj infanlernejaj medioj sed ankaŭ malofte al adoleskantoj kaj altnivelaj studentoj, kiel priskribita en la libro, kiun publikis Maria Montessori malfrue en sia vivo, De L'Enfant à L'Adolescent (De infanaĝo al adoleskaĝo). Ĝia metodo de edukado emfazas mem-lernadon kaj mem-eltrovon. La instruistoj agas malpli kiel tradiciaj laborantoj, kaj pli kiel klinikaj spektantoj (ofte nomataj direktorogvidanto). Ili emfazas la gravecon ŝanĝadi la medion al unu kiu pli taŭgu al la nivelo de la lernantoj. Ili ankaŭ emfazas la gravecon de korpa aktiveco en abstrakta komprenado kaj utilaj lernadaj ebloj. Legado ofte instruiĝas fonetike.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Blanka cikonio - Tibor Sekelj - Johann Sebastian Bach

William AULD [old] (naskiĝis la 6-an de novembro 1924 en Erith, mortis la 11-an de septembro 2006 apud Dolaro) estis skota poeto en Esperanto. Auld redaktis plurajn revuojn, i.a. Esperanto en Skotlando (1949-1955), "Esperanto" de UEA (1955-1958, 1961-1962), Monda Kulturo (1962-1963), Norda Prismo (1968-1972), La Brita Esperantisto (1973-1999), Fonto (1980-1987). Aldone li estis kunlaboranto de Monato, kie li ĉefredaktis rubrikon ĝis 1998. Plurajn poemarojn verkis li, interalie estas lia ĉefa poemo, La infana raso (1956). Li tradukis poemojn, ekzemple poemojn el La Hobito, dum la historion tradukis Christopher Gledhill. William Auld verkis ankaŭ kursojn, kaj krome kompilis bazan legoliston de originala esperantlingva literaturo.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Montesoria pedagogio - Blanka cikonio - Tibor Sekelj

Bauhaus DessauBaŭhaŭs DessauBaŭhaŭskonstruaĵo Dessau estas konstruaĵaro en Dessau-Roßlau, Germanio. La Baŭhaŭskonstruaĵo estiĝis de 1925 ĝis 1926 laŭ planoj de Walter Gropius kiel lerneja konstruaĵo por la arto-, dezajno- kaj arkitekturolernejo Bauhaus. Ekde 1965 partoj detruitaj dum la milito aŭ modifitaj poste estis rekonstruitaj laŭ la originalo. En 1976 la konstruaĵo estis renovigita kaj parte modernigita. Inter 1996 kaj 2006 okazis denove renovigo kaj riparo laŭ memoraĵflegaj principoj.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: William Auld - Montesoria pedagogio - Blanka cikonio

Achille-Claude DEBUSSY (naskiĝis la 22-an de aŭgusto 1862 en Saint-Germain-en-Laye, mortis la 25-an de marto 1918 en Parizo) estis franca komponisto impresionisma. Lia muziko estas konsiderata kiel interligilo inter romantismo kaj modernismo. Kadre de la monda ekspozicio en la jaro 1889 en Parizo Claude Debussy estis longdaŭre fascinita de la sonbildo de java gamelanorkestro. La renkonto kun orkestrece uzata kvintonisma agordo decide influis lian pluan kompozician evoluon. Li adaptis ĉi tiun „fremdecan“ muzikon kaj ĝian ŝveban sonidealon al sia komponstilo sen rekte kopii ĝin. Li ekrezignis celdirektitan dissolvon de harmoniaj streĉoj. Pro tio li validas muzikhistorie kiel ĉefreprezentanto de la impresionismo.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Bauhaus Dessau - William Auld - Montesoria pedagogio

Bovardeo
Bovardeo

Bovardeo (Bubulcus ibis) estas birdo el la familio de Ardeedoj de tutmonda distribuo. Ĝi troviĝas en tropikoj, subtropikoj kaj varmatemperaturaj zonoj. Ĝi estas la ununura membro de la monotipa genro Bubulcus, kvankam kelkaj fakuloj konsideras ties du subspeciojn kiel plenaj specioj, nome Okcidenta bovardeo kaj Orienta bovardeo. Spite la similaĵojn laŭ plumaro kun la egretardeoj de la genro Egretta, ĝi estas pli proksime rilata al la ardeoj de la genro Ardea. Origine indiĝena de partoj de Azio, Afriko kaj Eŭropo, ĝi entreprenis rapidan etendon en sia distribuado kaj sukcese koloniis multe de la resto de la mondo.

Ĝi estas blanka birdo orname per sablokoloraj plumoj en la reprodukta sezono. Ĝi nestas en kolonioj, kutime ĉe akvejoj kaj ofte kun aliaj vadbirdoj. La nesto estas platformo el bastonetoj en arboj aŭ arbustoj. Bovardeoj uzas pli sekajn kaj malfermitajn habitatojn ol iu ajn ardespecio. Ties manĝohabitatoj inkludas sezone inundatajn herbejojn, paŝtejojn, farmoterenojn, humidejojn kaj rizkampojn. Ili ofte akompanas gregojn aŭ aliajn grandajn mamulojn (kiel bovoj el kio devenas ties komuna nomo), kaptante insektojn kaj malgrandajn vertebrulojn forigitaj el tiuj animaloj (moderne eĉ traktoroj). Kelkaj populacioj de la Bovardeo estas migrantaj kaj aliaj montras postreproduktan disiĝon.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Claude Debussy - Bauhaus Dessau - William Auld

Nuntempa tjurka lingvaro
Nuntempa tjurka lingvaro

La baŝkira lingvo (baŝkire: башҡорт теле, prononco laŭ IPA [bɑʂ.ˌqʊ̞rt.tɪ̞.ˈlɪ̞] Pri tiu ĉi sono aŭskultu) estas ano de la tjurka lingvaro kaj oficiala lingvo de Baŝkirio (kune kun la rusa) ekde la 6-a de julio 1921. La unua profesia baŝkira filologo estis Ĝalil Kijekbajev, doktoro de filologio kaj profesoro.

En 2009 la baŝkira lingvo estis aldonita al la Atlason de la lingvoj de la mondo en danĝero de UNESCO kiel endanĝerigita kun la jena komento: "plejmulto de infanoj parolas la lingvon, sed ĝia uzosfero povas esti limigita (ekz. de la hejma uzo)".

La censo de 1989 indikis pli ol 1 047 000 denaskajn parolantojn kaj 26 737 lernintojn en Sovetio. Proksimume 300 000 Baŝkiroj diris ke la tatara estas ilia denaska lingvo.

Kvankam la Baŝkiroj dum sufiĉe longa tempo najbaris kun Finno-Ugraj triboj, ili unue adoptis la bolgaran lingvon. Post la invado de la Mongoloj, la kipĉaka lingvo plikomuniĝis ĉar ĝi estis la lingvo de la plejparto de la triboj en la Ora Hordo.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Bovardeo - Claude Debussy - Bauhaus Dessau

La sep provincoj de Eŭsklando

Eŭska toponimio analizas la eŭskajn toponimojn, t.e. nomoj de lokoj ĝenerale, de loĝlokoj (vilaĝo aŭ domo) aparte.

Pro tio ke pireneaj familioj estas nomataj laŭ la nomoj de siaj domoj, tiuj toponimoj klarigas la plejmulton el la patronimoj de eŭska deveno.

Oni povas distingi la modernajn nomojn, kiuj sekvis la evoluon de la lingvo, kaj tiel restas kompreneblaj de la eŭska, disde pli malnovaj toponimoj, karaterizaj de la pirenea areo supozata eŭsklingva, tamen ofte malfacile interpreteblaj.
plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Baŝkira lingvo - Bovardeo - Claude Debussy

Maĉupikĉuo
Maĉupikĉuo

Maĉupikĉuo (keĉulingve Machu Pikchu, hispanlingve Machu Picchu "Malnova Monto") estas la plej grava arkeologia loko, kiu en Peruo restis post la inkaa imperio. La nomo apartenas al inkaa setlejo konstruita ĉefe meze de la 15-a jarcento sur la rokoj kiuj kunigas la montojn Maĉupikĉuo kaj Huajnapikĉuo en la orienta flanko de la Centraj Andoj, en la sudo de Peruo. Probable ĝia origina nomo estis PikĉuoPikĉo.

Laŭ dokumentoj el la mezo de la 16-a jarcento, Maĉupikĉuo estis unu el la ripozlokoj de Pacha Kutiq (la unua inkaa imperiestro, 1438-1470). Tamen, kelkaj el ĝiaj plej bonaj konstruaĵoj kaj la evidenta ceremonia celo de la ĉefa alirvojo al la llaqta pruvus, ke ĝi estis uzata kiel religia sanktejo.
plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Eŭska toponimio - Baŝkira lingvo - Bovardeo