Karolo la 16-a Gustavo (Svedio)
El Vikipedio
Karolo la 16-a Gustavo, svede Carl XVI Gustaf (naskita je 30-a de aprilo 1946), estas reĝo de Svedio ekde la 15-a de septembro 1973 kaj sveda ŝtatestro. Li ĉiujare transdonas la Nobel-premiojn (krom la pacpremion, kiun donas la norvega reĝo).
Karolo la 16-a Gustavo estas edziĝinta kun reĝino Silvia. Ili havas tri gefilojn:
- kronprincino Viktoria, naskita la 14-an de julio 1977
- princo Karolo Filipo, naskita la 13-an de majo 1979
- princino Madeleine, naskita la 10-an de junio 1982
Karolo la 16-a Gustavo havas la (nuntempe) 184-an lokon en la vico por heredi la britan tronon.
Karolo la 16-a Gustavo (Svedio) estas kavaliro de la Ordeno de Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.
| Antaŭe: | Reĝo de Svedio | Poste: | |
|---|---|---|---|
| Gustavo la 6-a Adolfo | 1973–nun | antaŭvidebla tronheredonto: kronprincino Viktoria |
|
||||