Prezidanto de Estonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la prezidanta flago
Toomas Hendrik Ilves, prezidanto de Estonio ekde la 9-a de oktobro 2006

La Prezidanto de la Respubliko (estone Eesti Vabariigi President) estas la ŝtatestro de la Respubliko Estonio.

Estonio estas respubliko laŭ la strukturo de parlamenta demokratio, tial la prezidanto estas nur simbola figuro kaj ne havas ekzekutivan forton. La prezidanto devas malmembriĝi el ĉiu ajn politika partio dum sia prezidanta oficperiodo. Kiam li aŭ ŝi transprenas la prezidantan oficon, ĉiuj aliaj postenoj kaj taskoj de la persono finiĝas aŭtomate. Tiuj reguloj teorie certigu ke la prezidanto estas sendependa kaj senpartia en ĉiu ajn ago kaj decido.

La prezidanto estas elektata fare de la nacia parlamento Riigikogu aŭ fare de speciala palamenta elektokomisiono por kvinjara oficperiodo. La elektokomisiono formiĝas en la kazo ke neniu kandidato atingas du-trionan plimulton de ĉiuj parlamentanoj en tri balotaj. La elektokomisiono, kiu konsistas el reprezentantoj de la nacia parlamento kaj de ĉiuj lokaj registaroj) en tiu kazo elektas la prezidanton, elektante inter la du kandidatoj kun plej granda procentaĵoj da voĉoj.

La prezidanto estas reelektebla por dua oficperiodo, sed ne por plia, do rajtas funkcii maksimume 10 jarojn. Elektita la 23-an de septembro 2006 kaj enoficigita la 9-an de oktobro 2006, la nuna prezidanto estas Toomas Hendrik Ilves.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estonio ne havis ŝtatan prezidanton inter la jaroj 1918 kaj 1938. Tiu institucio estis intence ne antaŭvidita en la unua konstitucio de Estonio, ĉar ĝiaj kreintoj ĉiumaniere provis eviti la koncentriĝon de potenco en la manoj de unu persono. Tio post iom da tempo gvidis al ekstreme por-parlamenta sistemo. La povo de la parlamento estis praktike nelimigita, kaj la registaro komplete kontrolata fare de la parlamento. La funkcioj kiujn normale havas prezidanto ĉe parlamentaj sistemoj, estis dividitaj inter la parlamenta parolisto, la registaro kaj la "ŝtata aĝulo" (riigivanem) de Estonio, ĝis la jaro 1934 formale la ŝtatestro kaj ankaŭ gvidanto de la registaro. Tamen tiu persono ne povis havi ekvikibran rolon inter la parlamento kaj la registaro. La "ŝtata aĝulo" estis komplete dependa laŭ parlamento kaj povis estis elpostenigita fare de ĝi en ajna momento. Tial la estonia konstitucio estis ŝanĝita en 1933, kio transformis la landon de parlamenta al prezidata ŝtato. La ŝtatestro, laŭ la nova konstitucio, ankaŭ nomatis "ŝtata aĝulo" (riigivanem). Tamen tiu sistemo neniam ekfunkciis rezulte de la ŝtata puĉo de Konstantin Päts en 1934. Laŭ la sekva tria konstitucio de Estonio, la rolo de la ŝtatestro kaj ankaŭ forta ekzekutiva potenco estis transigita al la Prezidanto de la Respubliko . Konstantin Päts iĝis la unua persono kiu havis tiun titolon. Lia oficperiodo devis daŭri ses jarojn, sed finiĝis pli frue kiam Estonio estis konkerita kaj aneksiita fare de Sovetunio en junio 1940 - Konstantin Päts estis senprokraste senpostenigita, kaj pli poste arestita.

Tamen ankaŭ en la Estona Soveta Socialisma Respubliko , formale restis la posteno de respublika prezidanto. Post kiam Nazia Germanio okupis Estonion en 1941 kaj la Ruĝa Armeo de Sovetunio reokupis la konkeritan landon en 1944, en januaro 1945 August Rei laŭ la volo de la moskvaj regantoj de Sovetunio estis nomita preni la pozicion de oficanta prezidanto. Post la morto de August Rei en 1963, la rolo estis transdonita al Aleksander Warma, poste al Tõnis Kint en 1971, sekve al Heinrich Mark en 1990. En 1992 Heinrich Mark solene transdonis siajn taskojn al la novelektita unua prezidanto de la restarigita demokratia respubliko, Lennart Meri.

Post kiam Estonio reakiris sendependecon, la parlamenta konstitucio de 1938 estis restarigita. Kvar prezidantaj balotoj okazis ekde tiam (en 1992, 1996, 2001 kaj 2006) - en ĉiuj de tiuj kvar balotoj la parlamento malsukcesis mem elekti prezidanton kaj la elekto pasis al elekta komisiono de reprezentantoj de la parlamento kaj de la lokaj registaroj de Estonio. Lennart Meri elektiĝis en 1992 kaj reelektiĝis en 1996, ambaŭfoje sukcesante kontraŭ Arnold Rüütel. Arnold Rüütel mem iĝis la sekva prezidanto en 2001. En 2006, Toomas Hendrik Ilves gajnis la baloton.

Taskoj de la prezidanto laŭ la estonia konstitucio[redakti | redakti fonton]

La prezidanto de la Respubliko Estonio inter alie:

  • agas kiel plej alta reprezentanto de la Respubliko en internacia aferoj (tiu tasko inkluzivas subskribon de internacia traktatoj);
  • laŭ propono de la registaro nomumas kaj malnomumas la diplomatiajn reprezentantoj de la Respubliko Estonio en fremdaj ŝtatoj kaj internaciaj organizaĵoj; same li aŭ ŝi akceptas la diplomatajn reprezentantojn el fremdaj ŝtatoj postenigitajn en Estonio;
  • kunvenigas la novajn membrojn de la Riigikogu kaj malfermas ties unuan sesion;
  • se necese, proponas al la gvidanto de la Riigikogu kunvenigi eksterordinaran sesion de la Riigikogu;
  • subskribas kaj per tio validigas novajn leĝojn. La prezidanto rajtas rifuzi subskribi novan leĝon ene de 14 tagoj post ĝia prezento por subskribo, se li aŭ ŝi trovas ĝin kontraŭa al la konstitucio de Estonio aŭ neakceptebla pro aliaj politikaj kialoj. En tiu kazo redonas la leĝon al la parlamento kun klarigo pri la decido. Se tio okazas, la parlamento povas rekonsideri kaj ŝanĝi la leĝon antaŭ ol prezenti ĝin plian fojon, rezigni pri la leĝo aŭ prezenti la leĝon senŝanĝe plian fojon. Se la parlamento elektas la trian eblecon, la prezidanto ne plu rajtas duafoje malakcepti la leĝon sed se li aŭ ŝi daŭre konsideras ĝin neakceptebla laŭkonstitucie, li povas demandi la Superan Kortumon de Estonio, nomata Riigikohus, juĝi ĉu laŭ ĝi la leĝo vere estas laŭkonstitucia.

prezidantoj de Estonio[redakti | redakti fonton]

1938 ĝis 1940[redakti | redakti fonton]

n-ro bildo nomo naskiĝ/mortodato ekoficis ofico finiĝis partio
1
Konstantin Pats 1934.jpg
Konstantin Päts 23-a de februaro 1874

18-a de januaro 1956
24-a de aprilo 1938 23-a de julio 1940 Patrolanda Unio de Estonio

1992 ĝis nun[redakti | redakti fonton]

n-ro bildo nomo naskiĝ/mortodato ekoficis ofico finiĝis partio
2
Lennart Meri 1998.jpg
Lennart Meri 29-a de marto 1929

14-a de marto 2006
6-a de oktobro 1992 8-a de oktobro 2001 Patrolanda Unio de Estonio
3
Arnold Rüütel 2006.jpg
Arnold Rüütel 10-a de majo 1928 8-an de oktobro 2001 9-an de oktobro 2006 Popola Unio de Estonio
4
Toomas Hendrik Ilves 2006.jpg
Toomas Hendrik Ilves 26-a de decembro 1953 9-a de oktobro 2006 (10-a de oktobro 2011) Socialdemokratia Partio


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]