Arnold Rüütel
El Vikipedio
| Arnold Rüütel | |
|
prezidento de Estonio
|
|
| En funkcio: 8-a de oktobro 2001 – 9-a de oktobro 2006 |
|
| Antaŭulo | Lennart Meri |
|---|---|
| Sekvanto | Toomas Hendrik Ilves |
|
gvidanto de la Supera Soveto de Estona SSR / Supera Konsilio de Estonio
|
|
| En funkcio: 29-a de marto 1990 – 6-a de oktobro 1992 |
|
| Antaŭulo | Enn-Arno Sillari |
| Sekvanto | prezidento Lennart Meri |
|
|
|
| Naskiĝo | la 10-an de majo 1928 (do nun 85-jara) en insulo Saaremaa, Estonio |
| Nacieco | estona |
| Politika partio | Popola Unio de Estonio |
| Edzo/ino | Ingrid Rüütel |
| Profesio | agrikulturisto, politikisto |
Arnold Rüütel (naskiĝis la 10-an de majo 1928, do nun 85-jara) estas estona politikisto. Inter la 8-a de oktobro 2001 kaj la 9-a de oktobro 2006 li estis la tria ŝtata prezidento de Estonio, post kiam li jam antaŭe en 1992 kaj 1996 sensukcese kandidatis kontraŭ Lennart Meri. Antaŭ tio, li inter la 29-a de marto 1990 kaj la 6-a de oktobro 1992 estis la lasta gvidanto de la Supera Soveto de Estona SSR respektive de la Supera Konsilio de Estonio, depende de tio kiam oni konsideras akceptite la deklaron de Estonio ne plu esti parto de Sovetunio kaj ree esti sendependa suverena ŝtato.