Toomas Hendrik Ilves

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Toomas Hendrik Ilves
Persona informo
Toomas Hendrik Ilves
Naskiĝo la  26-an de decembro 1953(nun 1953-12-26) (do nun 70-jara)
en Stokholmo, Svedio
Religio agnostikismo vd
Lingvoj anglaestonagermana vd
Ŝtataneco Estonio vd
Alma mater Columbia College • Universitato KolumbioUniversitato de Pensilvanio • Leonia High School vd
Partio Socialdemokratia Partio
Subskribo Toomas Hendrik Ilves
Familio
Patro Endel Ilves vd
Gefratoj Andres Ilves vd
Edz(in)o Evelin Ilves
Infanoj Luukas Ilves vd
Profesio
Okupo politikistoĵurnalistodiplomatopsikologo • partoprenanto de internacia forumo vd
Aktiva en Talino vd
En TTT Oficiala retejo vd
prezidanto de Estonio
Dum 9-a de oktobro 2006 – 10-a de oktobro 2016
Antaŭulo Arnold Rüütel
Sekvanto Kersti Kaljulaid
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Toomas Hendrik ILVES (naskiĝis la  26-an de decembro 1953(nun 1953-12-26), do nun 70-jara) estas estona politikisto. Ekde oktobro 2006 ĝis oktobro 2016 li estis la ŝtata prezidanto de Estonio. Antaŭe li profesie laboris kiel diplomato kaj ĵurnalisto, estis la gvidanto de la Socialdemokratia Partio de Estonio en la 1990-aj jaroj kaj pli poste estis membro de la Eŭropa Parlamento.

Toomas Ilves naskiĝis en Stokholmo, Svedio, kien liaj gepatroj fuĝis post la konkero de Estonio fare de Sovetunio komence de la 1940-aj jaroj. Li pasigis sian junecon en Usono kaj finis la mezlernejon en Leonia, Nov-Ĵerzejo. Li studis psikologion en la Universitato de Kolumbio en Novjorko ĝis bakalaŭra diplomo, kaj poste magistriĝis pri la sama fako en la Universitato de Pensilvanio. Rezulte de la multaj jaroj en Usono, li parolas la anglan kun usona akĉento.

Dum la 1980-aj jaroj, Toomas Ilves laboris kiel ĵurnalisto por la anglalingva radiostatio Radio Libera Eŭropo kaj aktive engaĝiĝis politike antaŭ la ŝtata resendependiĝo de Estonio en 1991. Ilves sekve iĝis amasadoro de Estonio en Usono en 1993 kaj poste ankaŭ plurjare estis ambasadoro de Estonio en Kanado kaj Meksiko.

En decembro 1996, Ilves iĝis estonia ministro pri eksteraj rilatoj, kaj havis tiun postenon ĝis li demisiis en septembro 1998, kiam li iĝis membro de la malgranda opozicia "Kampara Partio". Baldaŭ li elektiĝis estro de la partio, akompanis ties reformon al "Popola Partio" kaj ties alianciĝon kun la Socialdemokratia Partio de Estonio, centrisma partio. Post la parlamenta baloto de 1999, li ree iĝis ministro pri eksteraj rilatoj, ĝis 2002, kiam la registara koalicio nomata "Triobla Alianco" disrompiĝis. Li subtenis la membriĝon de Estonio en la Eŭropa Unio kaj sukcesis komenci la intertraktadojn, kiuj gvidis al aliĝo de Estonio en la Eŭropa Unio la 1-an de majo 2004. De 2001 ĝis 2002 li estis gvidanto de la Popola Partio Moderuloj. Li demisiis el tiu posteno post kiam la partio ricevis nur 4.4 procentojn el la voĉoj en la lokaj balotoj de oktobro 2002. Komence de 2004, la partio renomis sin Socialdemokratia Partio de Estonio.

En 2003, Ilves iĝis observanta membro de la Eŭropa Parlamento kaj la 1-an de majo 2004, iĝis plena membro. En la Eŭropaj balotoj 2004, Toomas Ilves estis elektita membro de la Eŭropa Parlamento en impresa venko por la Estonia Socialdemokratia Partio. En la parlamento, li estis membro de la frakcio Partio de Eŭropaj Socialistoj. La sampartianino Katrin Saks transprenis lian seĝon en la Eŭropa Parlamento kiam li iĝis prezidanto de Estonio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

prezidanto Toomas Hendrik Ilves kaj prezidanto George W. Bush en Estonio 2006