Radio Libera Eŭropo/Radio Libero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Radio Libera Eŭropo)
Radio Libera Eŭropo/Radio Libero
emblemo
radiostacio • novaĵagentejoamaskomunikilo • state media
Komenco 1949 vd
Antaŭe Radio Liberty • Radio Free Europe vd
Lando(j) UsonoĈeĥio vd
Sidejo Prago
Fondinto(j) Federacia Registaro de Usono vd
Ĉefestro(j) Steve Capus • Jamie Fly • Jan Nowak-Jeziorański vd
Estr(ar)o Jamie Fly
Lingvoj

angla lingvo

Retejo Oficiala retejo
vdr

Radio Libera Eŭropo/Radio Libero (angle Radio Free Europe/Radio Liberty) estas usona registara radiostacio en Eŭropo. Dum la Malvarma Milito ĝi funkciis kiel propaganda radio de la Okcidenta Bloko: Radio Libero (ruse Радио Свобода) celis la homojn en Sovetunio, kaj Radio Libera Eŭropo la loĝantojn en la orienteŭropaj ŝtatoj politike dependaj kaj influataj de Sovetunio.

Kurtondaj antenoj de Radio Libera Eŭropo

Naskiĝo de la radio[redakti | redakti fonton]

Dum la Dua Mondomilito propagandaj radioj sukcese funkciis. Ili dissendis ne por sia aŭskultantaro, sed al loĝantaro de alia lando en la propraj lingvoj. Ekzemple ekde 1939 la brita radio (BBC) dissendis ankaŭ hungare. Ili spertis la sukcesojn fine de la milito.

Usonaj politikistoj konstatis, ke post la milito en Orienta Eŭropo, la sovetunie regata zono de la kontinento, la informado ne estas libera. Tial ili funkciigis Voĉon de Ameriko, krome ili fondis privatan radion Radio Free Europe. Financa helpo venis el la ŝtata buĝeto. La radio ekfunkciis en 1950, la redaktejo estis en Nov-Jorko. Ili sendis la surbendigitan tekston al Grekio, kie mare ŝipo dissendis ĝin. La redaktejo havis principojn:

  1. La redaktado estas sendependa, sed dume sekvas interesojn de Usono. La radio profitis la usonajn novaĵojn, sed la tono ne iĝis usona, kiel tiu de Voĉo de Ameriko.
  2. La redaktistoj ne povas esti ekstremistoj.
  3. Tabuaj temoj estas la historiaj ofendoj inter la popoloj. En la internacia redaktejo ĉiam estis konkordo. Male okazis en radio Germana Ondo, kie ĉe eksplodo de milito inter serboj kaj kroatoj la germana estraro devis loki al fora distanco la serban kaj kroatan redaktejojn.
  4. La redaktistoj devis labori tiel, ke baldaŭ la radio estu superflua. Tio plenumiĝis post demokratiiĝo de Orienta Eŭropo.

La radio en Eŭropo[redakti | redakti fonton]

En 1951 la redaktejo ŝanĝis lokon al Munkeno en parkon tiel nomatan Angla Ĝardeno, kie la stabo, teknikaĵoj, eblecoj etendiĝis. La antenoj estis en Germanio, sed poste ankaŭ en Portugalio. La radio dissendis en la lingvoj ĉeĥa, hungara, pola, rumana kaj bulgara. Tio okazis en kurta ondo (la pola ankaŭ en meza ondo) preskaŭ tuttage (en la rumana kaj bulgara iom malpli). La aŭskultantoj estis ne nur en Eŭropo, sed ankaŭ pli fore, do estis kunligo inter la gepatra lando kaj elmigrintoj.

La radio havis poŝtadreson, kien alvenis leteroj precipe el ekster la fer-kurteno. La radio dissendis la mesaĝojn, bondezirojn al nebulaj adresoj, ekzemple "mi deziras bonan nomtagon al mia frato Johano en Miskolc - Maria el Parizo". La redaktistoj uzis pseŭdonomojn, vane, ĉar la komunistaj sekretaj servoj malkovris ilin. Nature la letersendantoj de trans la fera kurteno uzis imagitajn nomojn. La radio ne nur voĉon sendis, sed ankaŭ broŝurojn, libretojn komence per aerbalonoj. Poste oni serĉis adresojn el la telefonlibro, kaj ili sendis precipe artajn librojn al la adresitoj.

Dum la hungara revolucio en 1956 la radio faris erarojn. Ne estis koncepto pri la okazintaĵoj. La revolucio atingis la redaktejon neatendite. En la hungara dissendo en la unua tago redaktis agraristo, ĉar li estis ĉemane. La usonaj politikistoj okupiĝis pri la prezidanto-elekto, poste pri Suezo. La hungaraj komunistoj akuzis la radion pri aĉa instiganto. Fakte, dum la unua tago post la novaĵo forta voĉo diris: Policanoj! Ne prenu armilojn kontraŭ la popolo! Pripensu, ke okazos prirespondeciĝo! Poste ofte okazis konsiloj al la hungaraj politikistoj kaj revoluciuloj.

Post la okazintaĵo germanoj kaj usonanoj ekzamenis la dissendojn. En 1968 ĉe Printempo de Prago la estraro forte admonis: ne estu denove 1956. La redaktistoj lernis, en la redaktado ne estis problemoj en 1968, en 1980, en 1990.

Hungarlingva dissendado[redakti | redakti fonton]

Elektitaj hungaraj kunlaborantoj estis Dezső Albrecht, Gyula Borbándi, Bálint Czupy, András Domahidy, Miklós Domahidy, Géza Ekecs, Árpád Gazda, Ilona Hajmássy (anoncisto), Lajos Halász, Péter Halász, Aladár Kovách, Iván Petrovich, Viktor Sztankovics (anoncisto), Mária Tasnády Fekete, Gyula Zathureczky.

  • Molnár, József. (2006) A Szabad Európa Rádió a forradalom napjaiban – Membiografio. ISBN 963-9592-10-2.

Pollingva dissendado (1952-1994)[redakti | redakti fonton]

La pollingva fako estis en Pola Popola Respubliko la plej aŭskultata kaj la plej ĵamata eksterlanda radiostacio. En ĝi i.a. laboris: Jan Nowak-Jeziorański (direktoro), Zdzisław Najder (direktoro), Jacek Kaczmarski (bardo), kunlaboris famaj verkistoj kiel Jan Lechoń, Kazimierz Wierzyński kaj materialojn sendis Władysław Bartoszewski, Józef Szaniawski.

Inter multaj libroj pri Radio Libera Eŭropo aperis i.a.:

  • Jan Nowak-Jeziorański, Wojna w eterze Tom I 1948-1956 (Milito en etero, volumo 1-a 1948-1956) (Odnowa, Londyn 1985, ISBN 0 903705 53 2; pluraj samizdataj eldonoj kaj reaperigoj post 1989)
  • Jan Nowak (Zdzisław Jeziorański), Polska z oddali Tom II 1956-1976 (Pollando de malproksime, volumo 2-a 1956-1976) (Odnowa, Londyn 1988, ISBN 0 903705 64 8; pluraj samizdataj eldonoj kaj reaperigoj post 1989)
  • Jan Nowak-Jeziorański, Jerzy Giedroyc, Listy 1952-1998 (Leteroj 1952-1998) (elekto, prilaboro kaj enkonduko de Dobrosława Platt; Towarzystwo Przyjaciół Ossolineum 2001, ISBN 83-7095-052-3)

Ĵamado[redakti | redakti fonton]

La dissendadoj okazis precipe en kurtaj ondoj: 13, 16, 19, 25, 31, 41, 49 m-ojn, malofte en la tiel nomata fiŝista ondo: 60 kaj 75 m. La dissendoj periode estis ĵamataj. Ĝis la morto de Stalin la ĵamado estis kontinua, poste ĝi iĝis sporada. Inter 1956-1964 denove fortiĝis la ĵamado, poste en Hungario ĉesis, sed la hungara dissendo sporade estis ĵamata verŝajne el Sovetio. La ĵamado kostis pli, ol la redaktado kaj dissendado, tial ne nur demokratoj, sed ankaŭ komunistoj singarde kampanjis kontraŭ la ĵamado. Onidire la ĵamado ne aŭdiĝis forte, se la radioaparato estis en la banĉambro.

Aparte menciinda estas Cornel Chiriac [kornel kiriak] (1942-1975), juna rumana redaktisto, kiu faris la ŝlagromuzikan programon Metronom aŭskultatan de ne nur rumanoj, sed ankaŭ de alilandanoj. Li estis murdita en ankoraŭ ne klaraj cirkonstancoj en la printempo de 1975.
En 1981 okazis bombatako kontraŭ la radio, dum kelkaj minutoj ĉesis la dissendado.

Forvelko en Orienta Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Dum la demokratiĝo en Orienta Eŭropo en Budapeŝto ekfunkciis la unua redaktejo trans la fera kurteno, kiun sekvis la aliaj landoj. Escepte la hungaran dissendon, ĉiuj ricevis frekvencon loke. Dume la registaro de Usono faris novajn planojn, oni komencis fari radion Libera Azio, krome ekfunkciis Libera Afganio kaj dissendo en la serba lingvo. La aparte eŭropa branĉo, direktiĝinta al sovetunie dominata orienta Eŭropo, plenumis sian taskon, do ĉesis en 1993. La restaĵo ŝanĝis sian nomon al "Radio Libero" (angle Radio Liberty), kaj ŝanĝis sian lokon al Prago. En Munkeno funkcias universitato de "Radio Libero".

Lingvoj aktuale disaŭdigataj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]