Jerzy Giedroyc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Herb Gedroyć.PNG
Jerzy Giedroyc kun Zofia Hertz

Jerzy GIEDROYC (aŭ Giedroyć) (naskiĝis la 27-an de julio 1906 en Minsko — mortis la 14-an de septembro 2000 en Maisons-Laffitte ĉirkaŭ Parizo)- estis pola princo, redaktoro, politikisto, epistografisto. La fondinto kaj la ĉefa redaktoro de "Kultura" (Pariza Kulturo).

Li devenis de la princa familio de la blazono Hipocentaurus. Li estis filo de Ignacy Giedroyc kaj Franciszka Starzycka. Liaj fratoj estis Zygmunt kaj Henryk- ĉiuj estiĝis poste gravaj publikistoj. Post memmortigo de lia praavo Lucjan Giedroyc la granda riĉaro de tiu familio estis prokrastita. Estigante urbananoj familio Giedroyc strebis konservi sian titolon princan. Jerzy Giedroyc mem ne volis paroli pri si kiel la princo. Li lernis unue en la liceo de la nomo de Jan Zamoyski en Varsovio. Poste li studadis en la Universitato de Varsovio. En 1930 li estiĝis la ĉefa redaktoro de "Dzień Akademicki", la anekso de la "Dzień Polski" (La Pola Tago). Li transformis ĝin en la dusemajna gazeto. Poste la nomo de la gazeto estis ŝanĝita al "Polityka" (Politiko). Post la komenco de la dua mondmilito li kunlaboris kun armeo de Władysław Anders eldonigante gazetojn kaj sekretajn eldonaĵojn. En 1946 jaro Pollando estis okupita per la komunistoj pro la decidoj de Winston Churchill, Jozefo Stalin kaj Franklin Delano Roosevelt. Fakte komunistoj trudis sian tiranion forpeligante aŭ mortigante ĉiujn plenrajtajn estroj de la lando. Tial Giedroyc kreis en Romo la revuon Kultura (Kulturo). Anders kiu volis labori kun Pollando nefidante en la tiranio ne volis plu apogi Giedroyc, tial post jaro la "Kultura" estis eldonata en Parizo. Unue Giedroyc skribis preskaŭ mem al sia revuo. Lia gazeto estis tamen konata inter inteligencistaro de Pollando kaj ekstere. Post kelkaj jaroj Giedroyc invitis al sia revuo plej grandajn verkistojn de la pola kaj fremda literaturo. El la polaj verkistoj unue skribis Andrzej Bobkowski kaj Tymon Terlecki tamen poste komencis skribi eĉ Witold Gombrowicz kaj Gustaw Herling-Grudziński. Kun la "Kultura" komencis kunlabori George Orwell kaj Albert Camus. Al ĝi skribis poste Simone Weil, Zygmunt Bauman, Emile Cioran, Thomas Stearns Eliot, Zbigniew Herbert, Leszek Kołakowski, Adam Michnik, Jeanne Hersch, Andrej Saĥarov, André Malraux, Curzio Malaparte, Boris Pasternak, Aleksandr Solĵenicin kaj aliaj. En 50-oj Giedroyc invitis Czesław Miłosz al sia revuo. Pro tio ke Miłosz estis senatoro de la komunista ŝtato de Pollando en Parizo li foriris kaj komencis kaŝiĝi. Post la mallonga tempo li ricevis la statuton de rifuĝinto kaj komencis skribi al "Kultura". Dum 60-oj kaj 70-oj oni kontrabandadis la eldonaĵojn de la revuo al komunista Pollando. Post longa batalo de polaj kontraŭkomunistaj opozicistoj en 1989 jaro Pollando estis liberigita kaj oni eldonis en la lando unufoje la revuon de Giedroyc. Dum la jaroj la redakcio de "Kultura" estis sekreta organizaĵo kontraŭkomunista kiun estris Giedroyc kontrabande la revuojn kaj eĉ homojn. Antaŭ sia morto en 2000a jaro Giedroyc ĉasis kritiki socialismon estiĝante la adepto de la demokracia maldekstrualo. Dum jaroj li estis kritikita pro lia opinio ke Lvovo kaj Vilno ne estas plu polaj urboj. Tial kritikis lin pleje la antaŭaj urbananoj de Lvovo kaj Vilno kiuj estis forpeligitaj per Sovetunio. Li estas hodiaŭ la simbolo de la granda pola kulturo kontraŭreĝima. Post lia morto "Kultura" ne estis eldonata plu. La tradicion strebas apogi Tygodnik Powszechny, Zeszyty Historyczne kaj Twórczość.

Pri pola emigracio Jerzy Giedroyc parolis: "Al mi la emigracio estas afero de batalo. Ne temas tie tamen pri la afero konservi tion kio estis, sed pri plej bazaj aferoj. Por mi tiu baza afero estis la sendependeco de Pollando".