Zbigniew Herbert

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Zbigniew Herbert.jpg

Zbigniew HERBERT (naskiĝis la 29-an de oktobro, 1924, mortis la 28-an de julio, 1998) estis pola verkisto. Li naskiĝis en Lwów (nuntempe Lvivo en Ukrainio). Studinte ekonomion en Krakovo, juron en Toruń kaj filozofion en Varsovio, li elprovis sin en diversaj profesioj. Dum sia vivo li faris profesie de mendado en la butiko ĝis la eldonado. Li faris longajn vojaĝojn (i.a. al Francio, Italio kaj Grekio. En la jaro 1956 li publikigis sian unuan poemaron. Plejparton de sia vivo li trapasis en komunista Pollando. Kvankam la malliberinta sistemo malesperigadis lin li ne povis eskapi de ĝi pro la sentimento al pola tero. Revenante al la lando li estis do ĉiam observita de komunistoj.

La verkaro de Zbigniew Herbert ampleksas lirikon, eseojn kaj dramojn. Ĝin karakterizas metafora lingvaĵo kaj politike-filozofia temaro. Li permutis multe de siaj unuaj majstroj- Joseph Conrad kaj Józef Czechowicz- kreante la dekadentisman, ekzistadiisman vizion propran al si. Plej admiritaj verkoj de Herbert estis Pan Cogito kaj Raport z oblężonego miasta. Kune kun Czesław Miłosz, Tadeusz Różewicz kaj Wisława Szymborska li estas plej eminenta majstro de la pola poezio postmilita.

Zbigniew Herbert mortis en Varsovio.

La jaro 2008 estas oferita al Zbigniew Herbert en Pollando.

Order of White Eagle Poland-Order Star.jpg
Zbigniew Herbert estas kavaliro de la Ordeno de Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.


Listo de verkoj [redakti]

  • Struna światla (poemoj, 1956)
  • Jaskinia filozofów (dramo, 1957)
  • Hermes, pies i gwiazda (poemoj, 1957)
  • Drugi pokój (dramo, 1958)
  • Studium przedmiotu (poemoj, 1961)
  • Barbarzyńca w ogrodzie (eseoj, 1962)
  • Pan Cogito (poemoj, 1974)
  • Raport z oblęzonego miasta (poemoj, 1983)

En Esperanto aperis [redakti]

La sepa anĝelo (poemo) / Trad. Kris Long. - En: Nova Esperanta krestomatio. - p.484 - 485