Lviva Universitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lviva universitato

La Lviva Universitato, plennome Lviva Nacia Universitato nome de Ivan Franko (ukraine Львівський національний університет імені Івана Франка), estas la plej malnavo universitato en Ukrainio.

Fondo kaj frua historio de la universitato[redakti | redakti fonton]

20-an de januaro 1661 Johano la 2-a Kazimiro subskribis la diplomon, kiu ekdonis por Jezuita kolegio en Lvivo “indecon de akademio kaj moŝton de universitato” kun rajto por instrui ĉiujn tiutempajn disciplinojn, por ekdoni sciencajn gradojn bakalaŭron, licenciaton, magistron kaj doktoron. 1758-an jaron la pola reĝo Aŭgusto II ekfirmigit la diplomon de 20-an de januaro 1661 eldonatan per Johano II Kazimiro. De la tempo de la fondo kaj ĝis 1773-a Lviva universitato estis sub la patronado de katolika ordeno de Jezuita kaj subiĝis al generalo de Jezuitoj en Romo. Estranto de la universitato estis rektoro. Ejo de la universitato estis apud krakova strato en centro de Lvivo. Instruanta institucio konstruis kaj aĉetis novajn ejojn, havis suan bibliotekon, la plej grandan presejon en Lvivo.

La universitato branĉiĝis el du fakoj (fakultatoj) – filozofia kaj teologia. Meza instruanta instituacio ĉe la Lviva universitato estis kolegio, kiu estis preparanta etapo por dezirantaj plustudanti. Historiaj fontoj pruvas, ke 1667-an jaron je filozofia kaj teologia fakoj studis ĉ. 500 studentoj kaj instruis ok instruistoj. En mezo de 18-a jarcento kvanto de studentoj pliiĝis al 700 personoj, kvanto de instruistoj – al 15-17. 75% de studentoj estis poloj, restaĵo estis ukrainoj kaj reprezentantoj de aliaj nacioj.

Polaj lekciistoj[redakti | redakti fonton]

Aliaj

Hodiaŭa universitato[redakti | redakti fonton]

En 1997/98-an studjaron je taga fako studis 11 649 studentoj, 2980 el kiuj – je kondiĉoj pri plena kompensacio de elspezoj por studo, je koresponda fako studas 3680 studentoj, 2543 el kiuj – je pagenda formo. Kompleta kurso de studado daŭras 5 jaroj. En la universitato estas 112 katedroj, 4 lastaj el kiuj estis malfermitaj en 2001. Ĝenerala formo de preparado de scienca specialistaro estas aspirantaro, en 1997/98-a studjaro preparis specialistoj je 89 fakoj de homscienca kaj naturscienca profiloj, je taga fako de la aspirantaro studis 505 personoj, je koresponda fako – 206 personoj.

Fakultatoj[redakti | redakti fonton]

  • de Antaŭuniversitata preparado
  • de Aplikata matematiko kaj informatiko
  • Biologia
  • Ekonomika
  • Elektronika
  • Filologia
  • Filozofio
  • Fizika
  • de Fremdalandaj lingvoj
  • Geografia
  • Geologia
  • Ĥemia
  • Historia
  • de Internaciaj rilatoj
  • Jura
  • Ĵurnalisma
  • de Kulturo kaj artoj
  • Mekanike-matematika

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]