Vikimedia Komunejo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Commons-logo-en.png

La Vikimedia Komunejo (angle Wikimedia Commons) estas projekto de Vikimedio, kiu ekis la 7-an de septembro 2004. La projekto celas konstrui centran datumbazon de bildoj, filmoj kaj muziko. La dosieroj en la centra datumbazo estas rekte atingeblaj de ĉiuj vikimedia projektoj, inkluzive de Vikipedio, Vikivortaro kaj Vikilibroj.

La dosieroj en la Komunejo (krom kelkaj emblemoj de projektoj de Vikimedio) estas liberaj verkoj, kaj oni rajtas uzi ilin libere por ĉiuj celoj, kondiĉe ke oni observas la permesilojn menciitajn en la priskriba paĝo de ĉiu el la dosieroj.

[redakti] Ekstera ligilo

Wikimedia.png Projektoj de la Fondaĵo Vikimedio

Vikilibroj · Wikijunior · Vikiversitato · Vikimedia komunejo · Vikivortaro · Vikinovaĵoj · Vikipedio · Vikicitaro · Vikifontaro · Vikispecioj · Vikimedia inkubejo · Meta-Vikio · MediaWiki