Sopot
| Ĉi tiu artikolo temas pri urbo en Pollando. Se vi serĉas informojn pri samnoma urbo en Bulgario, vidu la paĝon Sopot (Bulgario). |
| Sopot | ||
|
|
||
| Devizo: Najmniejsze z wielkich miast (la plej malgranda el la grandaj urboj) |
||
|
|
||
| Genitivo de la nomo | Sopotu | |
| Provinco | Pomerio (provinco de Pollando) | |
| Distrikto-rajta | Jes | |
| Speco de komunumo | Urba | |
| Urba komunumo | Jes | |
| Koordinatoj | 54° 26′ N, 18° 33′ O54.43333333333318.55Koordinatoj: 54° 26′ N, 18° 33′ O | |
| Areo | 17,31 km2 | |
| Loĝantaro | 40075 (en 2006) | |
| Loĝdenso | 2315/km2 | |
| Poŝtkodo | 81-701 do 81-878 | |
| Telefona antaŭkodo | 58 | |
| Aŭtokodo | GSP | |
| Estro | Jacek Karnowski | |
| Titolo de estro | Prezidanto | |
| Adreso de estraro | ul. Kościuszki 25/27 | |
| Retpoŝto de estraro | prezyd@sopot.pl | |
| Poŝtkodo de estraro | 81-704 | |
| Telefono de estraro | 58 521-3750 | |
| Fakso de estraro | 58 551-0133 | |
| Poŝto de estraro | ums@sopot.pl | |
| Ĝemelaj urboj | (Israelo) Aŝkelon (Germanio) Frankenthal (Svedio) Karlshamn (Danio) Naestved (Rusio) Petergof (Germanio) Ratzeburg (Britio) Southend on Sea (Pollando) Zakopane |
|
| Komunuma retejo | http://www.sopot.pl | |
Sopot (prononco [ˈsɔpɔt]; germane Zoppot) estas banloka urbo en la nordo de Pollando en Pomerio. Ĝi situas ĉe la golfo de Gdansko borde de la Balta Maro. Kune kun la urboj Gdansko (pole Gdańsk, germane Danzig, ĝis 1945 en Esperanto Dancigo) kaj Gdynia (germane Gdingen) la urbo konsistigas la metropolan regionon Trójmiasto ("Triurbo"). Dum en la du najbaraj urboj dominas komerco, industrio kaj la urbaj havenoj, Sopot aparte profitas de la somera turismo kaj de ĉemaraj feriantoj.
Historio [redakti]
Sopot historie estis malgranda fiŝista vilaĝo. Dum la 13-a jarcento ĝi apartenis al la germanlingva monaĥejo Oliva, kaj de 1283 ĝis 1807 al la germanlingva Hansa urbo Dancigo (tiel Gdansko en Esperanto nomiĝis ĝis la jaro 1945), kun kiu ĝi dum la jaro 1793 iĝis parto de la same germanlingva reĝlando Prusio.
Kune kun la resto de Prusio, dum 1871 iĝis parto de la Germana Regno. Inter la jaroj 1920 kaj 1939 la urbo estis parto de la Libera Urbo Dancigo, inter la jaroj 1939 ĝis 1945 denove parto de la Germana Regno, kaj ekde 1945 apartenas al Pollando.
Ekde la ekfloro de feria mara banado komence de la 19-a jarcento la urbo estis eleganta banloko kun kazino kaj grandaj hoteloj.
Krom la mara plaĝo ĉe la Golfo de Gdansko, la "Arbara Opero" estas kroma altiraĵo. Tie inter alie ĉiujare dum somero okazas la muzika festivalo Sopot Festival.
Partneraj urboj [redakti]
Aŝkelon en Israelo
Frankenthal (Palatinato) en Germanio
Karlshamn en Svedio
Naestved en Danio
Peterhof en Rusio
Ratzeburg en Germanio
Southend on Sea en Britio
Zakopane en Pollando

