IJK 1959

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
la historia havena grua pordego de Gdansko, simbolo de la urbo

La 15-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis dum somero 1959 en la urbo Gdansko de Pollando. La kongreson partoprenis 300 junaj esperantistoj - grandparte studentoj, lernejanoj kaj junaj laboristoj sub 30 jaroj. Kiel en aliaj junularaj Esperanto-kongresoj, okazis variaj prelegoj kaj diskutrondoj pri la kongresa temo, kulturaj eventoj kaj organizaj kunvenoj de TEJO, inter alie de ties komitato. La kongreso intence estis okazigita en Pollando por honorigi la tiujaran 100-jaran naskiĝtagon de L. L. Zamenhof, kiu festiĝis kaj en la IJK kaj en la samjara Universala Kongreso de Esperanto en Varsovio.

Vidu ankaŭ [redakti]