IJK 1969

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
kastelo Tyresö

La 25-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis dum somero 1969 en la urbo Tyresö de Svedio. La kongreson partoprenis 120 junaj esperantistoj - grandparte studentoj, lernejanoj kaj junaj laboristoj sub 30 jaroj. Kiel en aliaj junularaj Esperanto-kongresoj, okazis variaj prelegoj kaj diskutrondoj pri la kongresa temo, kulturaj eventoj kaj organizaj kunvenoj de TEJO, inter alie de ties komitato. En la Esperanto-movado la kongreso aparte konatiĝis pro la Deklaracio de Tyresö, kiu ekestis dum la IJK.

Vidu ankaŭ [redakti]