La 80-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazos de la 18-a ĝis la 25-a de aŭgusto 2024 en Ŝventojo (litoveŠventoji), Litovio. La kongresa urbeto estas feria loko borde de la Balta Maro. Ĝi situas 40 kilometrojn norde de la distrikta ĉefurbo Klaipėda, 12 kilometrojn norde de la komunuma ĉefurbo Palanga kaj 8 kilometrojn norde de la internacia flughaveno Palanga ("Palangos Oro Uostas"). Kvankam la limo al Latvio situas en distanco de nur pliaj 7 kilometroj norden, de tie eblas veni nur per aŭto aŭ biciklo (aŭ eventuale velboate trans la Balta Maro) - busaj aŭ fervojaj rektaj konektoj de Latvio suden al Šventoji estas pli malpli neekzistaj.
La oficiala loka lingvo en Šventoji estas la litova lingvo, kvankam la loko situas en la centra parto de la ĵemajtia, plia regiona lingvo el la balta lingvaro, tiom parenca al la litova ke iuj konsideras ĝin dialekto de ĝi, sed tamen distinge diferenca. Pri unuaj vortoj kaj frazeroj en la ĵemajtia lingvo vidu la esperantlingvan artikolon pri ĝi.