IJK 2009

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

La 65-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO (IJK) okazos inter la 18-a ĝis la 25-a de julio 2009 en ĉeĥa urbo Liberec'. La kongresa temo estos Liberec' kaj la kongreson organizos kune Ĉeĥa, Germana kaj Pola Esperanto-Junularo.

Enhavo

[redakti] La kongresurbo

Liberec (lige kun la IJK literumata Liberec' por egali al la esperanta vorto) estas kun siaj pli ol 100 000 enloĝantoj la 5-a plej granda urbo de Ĉeĥio kaj ĉefurbo de Regiono Liberec. Ĝi troviĝas 100 km norde de la ĉefurbo Prago, proksime al la trilandlimo de Ĉeĥio kun Germanio kaj Pollando. En Liberec troviĝas malgranda esperanto-klubo, kunlaboro estas antaŭvidata ankaŭ kun la pli vigla klubo en proksima urbo Mladá Boleslav. El lastaj esperanto-aranĝoj okazis en Liberec, inter la 12-a kaj la 14-a de oktobro 2007, Jarkonferenco de la Ĉeĥa sekcio de IFEF.

[redakti] La LKK

Ĉiu el la tri kunorganizantaj junularaj esperanto-asocioj havas sian reprezentanton en la Loka Kongresa Komitato (LKK), krom personoj en ceteraj postenoj el kiuj kelkaj ankoraŭ ne estas certaj. La reprezentanto de Ĉeĥa Esperanto-Junularo estas Marek Blahuš (prezidanto de la LKK), la reprezentanto de Germana Esperanto-Junularo estas Julia Hell (sekretariino), kaj la reprezentanto de Pola Esperanto-Junularo estas Łukasz Żebrowski (programkunordiganto).

[redakti] Aliaj kandidatoj

La estraro de TEJO ne diskonigas informojn pri aliaj kandidatiĝintoj ol tiu elektita, sed estas sciate, ke krom la Libereca teamo estis ankoraŭ unu aŭ kelkaj aliaj kandidatoj. Rilate al IJK 2009 apartan intereson vekis la mem-anoncita[1] venko de teamo gvidata far serba esperantisto Bedun E. Kivenić, kiu la 1-an de aprilo 2008, do tuj post la fino de la limdato starigita de TEJO, publike anoncis, ke onidire pro manko de aliaj kandidatoj aŭtomate akceptiĝis komuna invito de la Serba, Montenegra kaj Albana Esperanto-Junularoj por IJK 2009 en urbo Tutin', dediĉita al virinoj en la mondo. Kelkaj rimarkis, ke la dato de 1-a de aprilo estas kutima tago de ŝercoj en iuj landoj, kaj opiniis la mesaĝon aprila ŝerco.[2] Al la mesaĝo de Kivenić tuj reagis ekmirinta Adje Adjevi,[3] sekretario de LKK por IJK 2009 en Togolando, tiel malkaŝante sian landon kiel alian kandidatiĝinton. Vildana Delalić, la TEJO-estraranino pri kongresoj, sekve la informon pri jama elekto de IJK-organizanto malkonfirmis kaj petis atendon ĝis efektiva diskonigo de la decido de TEJO, kio fine okazis la 9-an de aprilo 2008. Bedun E. Kivenić reagis la 13-an de aprilo, agnoskante sian eraron kaj esprimante esperon pri Tutina IJK en 2010.[4]

[redakti] Fontindikoj

  1. IJK 2009 en Serbio – anonco de Bedun E. Kivenić pri IJK en Tutin' en NUN
  2. Akademio ĉe Suda poluso kaj Tutina IJK – artikolo pri "IJK 2009 en Serbio" en Libera Folio
  3. IJK en Serbio, chu trompo... au misinformo? – reago de Adje Adjevi el Togolando al la mesaĝo de Bedun E. Kivenić en dissendolisto "landa-agado" ĉe Yahoo! Groups
  4. IJK tamen ne en Serbio – artikolo en blogo de Bedun E. Kivenić en Ipernity

[redakti] Eksteraj ligiloj