|
IJK |
|
|
| Nomo |
Internacia Junulara Kongreso |
| Regiono |
Mondo |
| Periodo |
Somere |
| Organizanto |
TEJO |
| Ekzistas ekde |
1938 |
| Celgrupo |
Junularo kaj junaj familioj |
| Informa retpaĝo |
IJK-paĝo |
| Fota retpaĝo |
TEJO-vikio |
|
|
La Internacia Junulara Kongreso (IJK) estas la oficiala ĉiujara kongreso de TEJO kaj kutime fariĝas la plej granda junulara esperanto-renkontiĝo de la jaro en la mondo. Ĝi okazas tradicie dum unu semajno en julio aŭ aŭgusto, ofte tuj antaŭ aŭ post la UK, kaj normale ĉeestas ĝin ĉirkaŭ 300 junuloj. La 43-a IJK okazinta en 1987 en Krakovo atingis la rekordan nombron de pli ol 1000 kongresanoj.
Pri la organizado de la IJK decidas la estraro de TEJO post invito fare de landa sekcio aŭ alia esperanto-organizo kaj la rezulton oni anoncas ĉiam printempe de la antaŭa jaro. La 1-a IJK (ankoraŭ sub nomo Internacia Junular-Kunveno) okazis en 1938 en Groet (Nederlando). Ĝis nun lasta IJK okazis en Hanojo (Vjetnamio) inter la 14-a ĝis la 21-a de julio 2012. La venonta IJK estos la 69-a IJK, kiu okazos en jaro 2013 en la Galilea urbo Nazareto (Israelo). Post ĝi en 2014 okazos la 70-a IJK en nordorienta Brazilo.
Listo de la ĝisnunaj kaj planitaj IJK-j [redakti]
Landoj kiuj gastigis la Internacian Junularan Kongreson de Esperanto, de 1938 ĝis 2012.
La sekva tabelo montras la informojn pri ĉiuj okazintaj aŭ anoncitaj IJK-j kaj donas la informojn pri urbo, lando, nombro de aliĝintoj kaj nombro de efektivaj partoprenintoj. Ĉe kelkaj kongresoj tamen estas dubinde, kiel interpreti la ununuran haveblan nombron de personoj.
Ĉiu moderna IJK havas sian propran emblemon uzatan por simboli konkrete tiujaran okazon de la aranĝo. Komuna vaste uzata simbolo por IJK ĝenerale ne ekzistas, sed tiun funkcion almenaŭ dum la aranĝo mem substituas uzo de la IJK-flago, kiu kutime pendas fone de la podio antaŭ kiu okazas la plenkunvenoj de la partoprenantaro.
- ↑ La nombro de aliĝintoj en tiu ĉi kolumno estas la nombro de personoj, kiuj aliĝis al la koncerna kongreso, sendepende de tio ĉu ili efektive partoprenis ĝin aŭ ne.
- ↑ La nombro de partoprenintoj en tiu ĉi kolumno estas la nombro de personoj, kiuj (aliĝis kaj) efektive partoprenis en la kongreso (ĝi do ne inkluzivas precipe tiujn homojn, kiuj antaŭe aliĝis sed finfine ne alvenis).
- ↑ Laŭ la listo de aliĝintoj sur la retpaĝaro de la IJK 2012
- ↑ Laŭ artikolo pri la IJK 2012 en La Balta Ondo
- ↑ Ferme de la kongreso estis 319 eroj en la interreta listo de aliĝintoj kaj 1 aldona tie neĉeestanta persono en la listo de "La plej lastaj aliĝoj" (Henryk Wenzel).
- ↑ Landoj - IJK-2011 (stato je 2011-08-12)
- ↑ Per la reta aliĝilo aliĝis al la kongreso 133 personoj.
- ↑ http://tejo.org/ijk/2004/alighintoj.php
- ↑ 9,0 9,1 Internacia Junular-Kunveno
- UK - Universala Kongreso
- IIK - Internacia Infana Kongreseto
Eksteraj ligiloj [redakti]