Raŭmo
Raŭmo (finne Rauma, svede Raumo) estas urbo de proksimume 37.000 loĝantoj je la okcidenta bordo de Finnlando, 92 kilometroj norde de Turku, kaj 50 kilometroj sude de Pori. Ĝi ricevis urborajtojn je la 17-a de majo 1442 (tiam sub regado de Svedio), Raŭmo estas konata pro ĝia bonkvalita punto (ekde la 18-a jarcento) kaj la antikva ligna arkitekturo de ĝia centro (Malnova Raŭmo, Vanha Rauma), kiu estas loko sur la listo de mondaj heredaĵoj de Unesko.
En Raŭmo estis volapuka klubo en 19-a jarcento. Ĝi publikigis kelkajn anoncojn pri siaj kunvenoj vintre 1886-1887 en Rauman Lehti.
Inter Esperantistoj Raŭmo estas konata aparte pro la Manifesto de Raŭmo kaj la Raŭmismo, kiuj ekestis en la 36-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazinta en la urbo.
Statistikoj[redakti]
Eksteraj ligiloj[redakti]
- Rauma - Oficiala retejo (en Esperanto)
- Saliko: FINNLANDO: Raŭmo el Monato 2005/11, paĝo 17