Turku

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Turku - Åbo
Blazono de Turku
Situo de Turku
Blazono Situo
www.turku.fi
Gubernio neniu
Provinco Varsinais-Suomi
Fondita 1229 (tradicia konjekto)
Areo tero 245,7, sume 306,4 km²
Loĝantaro 178 630
Finnlingvaj 86,7%
Svedlingvaj 5,3%
v  d  r
Information icon.svg

Turku (en la sveda Åbo) estas urbo en sudokcidenta Finnlando, ĉefurbo de la provinco Varsinais-Suomi (Pra-Finnlando). Neniu fondodato estas konata, sed la urbo naskiĝis dum la 13-a jarcento, kiam komenciĝis konstruado de la katedralo kaj la kastelo. Turku estas do la plej malnova urbo en Finnlando. Ĝi estis longe la komerca kaj administra centro de la lando. Post kiam Helsinki iĝis ĉefurbo en 1812, ĝis la 1840-jaroj Turku ankoraŭ restis la plej granda urbo. La ĉefepiskopo de la Finnlanda Eklezio (luterana) plu havas sian sidejon en Turku, kaj la katedralon oni konsideras la nacia sanktejo de la lando.

Fine de 2011, Turku havis 178 630 loĝantojn kaj estas la kvine plej granda urbo en Finnlando. Kune kun la najbaraj komunumoj, la loĝantaro de la urba regiono estas pli ol 300 000. La urbo estas oficiale dulingva, Finna kaj Sveda. Svedlingvuloj konsistigas ĉ. 5 % de la loĝantaro en la urbo mem, kaj la suda insularo de la provinco estas ĉefe svedlingva.

Dum sia historio, Turku estis grava kultura kaj scienca centro. La unua universitato en la urbo estis la Reĝa Akademio de Turku, fondita en 1640. Ĝi estis translokita en 1828 al la nova ĉefurbo Helsinki, kaj ĝi plu funkcias kiel la Universitato de Helsinki. La nunaj universitatoj de la urbo estas la finnalingva Universitato de Turku (Turun yliopisto, fondita en 1920), la svedlingva Åbo Akademi (fondita en 1918) kaj la Universitato de Aplikaj Sciencoj (1992).

La ĉefaj ekonomiaj branĉoj en Turku estas ŝipkonstrua, medicina kaj nutraĵprodukta industrioj, loĝistiko kaj eksterlanda komerco.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Jaro Entute finnalingvaj svedlingvaj alilingvaj
1880 22.967 52,9 % 41,4 % 5,7 %
1900 31.658 70,1 % 27,4 % 2,5 %
1920 45.408 79,3 % 19,5 % 1,2 %
1930 55.171 78,5 % 20,6 % 0,8 %
1950 101.824 89,6 % 10,1 % 0,3 %
1960 123.285 92,0 % 7,7 % 0,3 %
1970 155.069 94,0 % 5,8 % 0,2 %
1980 163.680 94,6 % 5,2 % 0,2 %
1990 159.180 94,1 % 5,1 % 0,8 %
2000 172.561 90,7 % 5,2 % 4,1 %
2005 174.868 89,1 % 5,2 % 5,6 %

Historio[redakti | redakti fonton]

Sur la loko de Turku certe ekzistis vilaĝo jam frue (la nomo Turku devenas de pravorto, kiu signifis komercejo). La aĝon de la urbo oni ofte kalkulas ekde la jaro 1229, kiam letero de papo Gregorio la 9-a mencias episkopan sidejon, kiu estis tiam translokata al Koroinen, ĉe la rivero kilometro supre de la nuna urbocentro de Turku. En Koroinen estas ruinoj de la tiama preĝejo-episkopejo, sed reala urbo tiam apenaŭ ekzistis, arkeologiajn restaĵojn el tiutempaj urbaj kontruaĵoj oni ne trovis. La plej antikaj trovitaj restaĵoj de urba formo estas el komenco de la 14-a jarcento el proksimeco de la nuna katedralo. Samtempe la katedralo ekiĝis konstruata en la nunan lokon, do la pli reala naskiĝjaro de la urbo devus esti konsiderata proksimume 1300. Certa historia mencio pri ekzisto de urbo Turku estas el jaro 1309.

Malkiel oni ofte asertas, Turku neniam estis membro de la mezepoka komerca ligo Hanso, sed la hansa-liga komercistoj estis multnombraj vizitantoj kaj loĝantoj de Turku. En la 14-a jarcento plejparto el la burĝoj loĝantaj en Turku estis germanaj, kio estas indiko de la forta germana-hansa influo.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ: