Okcidenta Finnlando
El Vikipedio
Okcidenta Finnlando estis unu el ses gubernioj de la ŝtato Finnlando. Al ĝi apartenas la provincoj Varsinais-Suomi, Satakunta, Pirkanmaa, Meza Finnlando, Suda Ostrobotnio, Meza Ostrobotnio kaj Ostrobotnio. La ĉefurbo de la gubernio estis Turku.
La areo de la gubernio estas 74 185 km² kaj ĝi havas 1 839 581 loĝantojn (2002). La gubernio enhavis entute 204 komunumojn.
La gubernio estis formita en 1997 kiam la malnovaj gubernioj estis kunigitaj al ses novaj grandaj gubernioj. La 31-an de decembro 2009 pro reorganizo de la regiona ŝtata administrado la ses gubernioj (finne lääni) estis malfonditaj.
| Gubernioj | Provincoj | |
|---|---|---|
| Laponia gubernio | Laponia provinco | |
| Gubernio Oulu | Norda Ostrobotnio · Kainuu | |
| Orienta Finnlando | Norda Karelio · Norda Savonio · Suda Savonio | |
| Okcidenta Finnlando | Suda Ostrobotnio · Ostrobotnio · Pirkanmaa · Satakunta · Meza Ostrobotnio · Meza Finnlando · Varsinais-Suomi | |
| Suda Finnlando | Suda Karelio · Päijänne-Tavastio · Kanta-Häme · Uusimaa · Orienta Uusimaa · Kymenlaakso | |
| Alando | Alando | |
