Ostrobotnio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Tiu ĉi artikolo temas pri la nuna regiono Ostrobotnio. Pri la historia regiono rigardu Ostrobotnio (historia)

Situo de la nuna provinco Ostrobotnio

Ostrobotnio estas provinco en Finnlando, en gubernio Okcidenta Finnlando. La ĉefurbo estas Vaasa. Ostrobotnio estas dulingva regiono, kie 52% el loĝantoj parolas la svedan. La provinco enhavas la tradicie svedlingvan parton de Ostrobotnia apudmara regiono kaj ankaŭ kelkajn finnlingvajn komunumojn enlande (numeroj 1, 8 kaj 17 sur la suba mapo). La provinco havas 174.126 loĝantojn kaj ĝia areo estas 7.676 km². La svedlingvaj dialektoj de Ostrobotnio estas aparte malfacile kompreneblaj eĉ por tiuj, kiuj parolas la svedan kiel gepatran lingvon. Korsnäs estas laŭdire la plej svedlingva komunumo en la mondo (97% parolas la svedan tie).

Blazono de Ostrobotnio

Naturo[redakti | redakti fonton]

La tero leviĝas el maro ok milimetrojn ĉiujare kaj tio daŭre ŝanĝas la fizionomion de Ostrobotnio.

Komunumoj en Ostrobotnio[redakti | redakti fonton]

(urboj per dikaj literoj)

Komunumoj de Ostrobotnio

Iamaj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]