Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 2 024 loĝantoj sur areo de 236,27 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 9 loĝantoj/km². El la loĝantoj 95,8% estas svedlingvaj kaj longe la komunumo havis reputacion esti la plej svedlingva komunumo en la mondo (En Svedio tiaj statistikoj mankas, sed pro multaj eksterlandanoj ne estas verŝajne, ke en Svedio iu komunumo estus pli svedlingva). Tamen nuntempe la komunumo Hammarland en Alando estas pli svedlingva eĉ en Finnlando.