Zakopane
El Vikipedio
| Zakopane | ||
|
|
||
| Genitivo de la nomo | Zakopanego | |
| Provinco | Malgrandopolio | |
| Distrikto | Distrikto Tatrzański | |
| Komunumo | Komunumo Zakopane | |
| Speco de komunumo | Urba | |
| Urba komunumo | Jes | |
| Fondita en | 1578 | |
| Urborajtoj | 1933 | |
| Koordinatoj | ||
| Alto super la marnivelo | Ekde 750 ĝis 1126 m | |
| Areo | 84 km2 | |
| Loĝantaro | 27647 (en 2005) | |
| Loĝdenso | 329,1/km2 | |
| Poŝtkodo | 34-500 do 34-504 | |
| Telefona antaŭkodo | 18 | |
| Aŭtokodo | KTT | |
| TERYT | 2121617011 | |
| Estro | Janusz Majcher | |
| Titolo de estro | Urbestro | |
| Nomo de estraro | Rada Miasta Zakopane | |
| Adreso de estraro | ul. Kościuszki 13 | |
| Poŝtkodo de estraro | 34-500 | |
| Telefono de estraro | 18 201-40-31 | |
| Fakso de estraro | 18 202-04-44 | |
| Poŝto de estraro | office@um.zakopane.pl | |
| Ĝemelaj urboj | (Slovakio) Poprad (Francio) Saint-Dié-des-Vosges (Germanio) Siegen (Pollando) Sopot |
|
| Komunuma retejo | http://www.um.zakopane.pl | |
Zakopane estas malgranda urbo en Malgrandopolio en la suda parto de Pollando apud la pola-slovaka landlimo. Ĝi apartenas al distrikto Tatrzański. Ĝi estas la ĉefa centro de turisma trafiko kaj vivo en Tatra-montaro. Ĝi havas 30 mil loĝantojn. Ĝi estas multnombre vizitata ne nur de la polaj, sed ankaŭ de eksterlandaj turistoj. La freŝa aero plibonigos vian sanon kaj admirindaj pejzaĝoj ĝojigos viajn okulojn. Vi povos viziti belajn valojn kaj montojn en Tatra Nacia Parko kaj ekvidi tie unikajn plantojn (krokusojn, anemonojn, edelvajsojn) kaj bestojn (ekz. ĉamojn kaj marmotojn, ursojn).
Zakopane posedas unikan arkitekturon, kiun aliloke vi ne trovos. En la urbo troviĝas multaj antikvecaj objektoj de regiona ligna konstruado laŭ la t.n. Zakopane-stilo: deklivaj tegmentoj kaj ornamitaj flankoj. Sur la stratoj de la urbo vi povos vidi loĝantojn en tradiciaj montaranaj vestoj kaj gustumi lokajn specjalaĵojn - "Oscypek" (ŝafa fromaĝo), "Grule" (bakitaj terpomoj kun saŭco) kaj ŝafaĵon. Aŭskulteblas ankaŭ specifa, vigla popolmuziko de la regiono.
La plej proksimaj internaciaj flughavenoj troviĝas en Poprado / Slovakio (proksimume 70 km de Zakopane) kaj en Krakovo / Pollando (proksimume 110 km de la urbo). Plej facile estas veturi al Zakopane el Krakovo, el kiu eblas kapti pli malpli 60 trafikligojn tage (trajne aŭ buse).
En Zakopane mortis la fama pola poeto Julian Tuwim. Pri la urbo li skribis al sia filino: Montojn omaĝu, filino, suprojn montĉenajn, / Neĝojn ensune bolantajn, Tatrajn aŭrorojn, / Nubojn serene blindumajn, bluojn serenajn, / Tagojn zakopaneajn, altojn kaj forojn! (Trad. Andreo Rajski)
En la jaro 2005 en tiu urbo okazis Internacia Junulara Kongreso. Homoj vojaĝantaj al Zakopane el UK en Vilno, povis veturi tra Varsovio. Estas rekta trajno de Vilniuso al Varsovio kaj ankaŭ rektaj busoj. De Varsovio al Zakopane estas kelkaj rektaj trajnoj kaj busoj.
En Zakopane multfoje okazis Ago-Semajno - Esperanto-renkontiĝo organizata de Pola Esperanto Junularo kaj klubo Varsovia Vento.

