Ĉamo
El Vikipedio
|
|
||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||
|
||||||||||||
| Rupicapra rupicapra |
||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||
La ĉamo (Rupicapra rupicapra) indiĝene vivas en la altaj montaroj (700-3500 m) de centra kaj sudorienta Eŭropo; en 1907 oni enkondukis ĉamojn sur la suda insulo de Novzelando, kie ili prosperis ... kaj multe detruas la indiĝenan vegetaĵon. La ĉamo havas sur la kapo flavblankan markon, desegnaĵon. Ĝiaj hufoj estas duraj (malmolaj), larĝaj. La beston karakterizas la hokoforma kornofinaĵo. Ambaŭ seksoj (femaloj kaj maskloj) portas kornon.
| max. aĝo | 20 jaroj |
| graveda tempodaŭro | 190 tagoj |
| nombro de idoj | 1-2 |
| naskomonato | majo |
| seksmatureco | en la 3-a jaro |
En la mezepoko kaj renesanco oni uzis la kornon de ĉamo kiel okarin-simila muzikinstrumento.
La delikata ledo de tiu palearkta besto nomiĝas ŝamo.
Vidu ankaŭ [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |