Pola Esperanto-Junularo

El Vikipedio
(Alidirektita el Pola Esperanto Junularo)
Saltu al: navigado, serĉo
La emblemo de Pola Esperanto-Junularo

Pola Esperanto-Junularo (PEJ) estas organizaĵo unuiganta junajn esperantistojn loĝantajn en Pollando. Ĝi estas la Junulara Sekcio de Pola Esperanto-Asocio kaj la Landa Sekcio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

PEJ estis fondita la 21-an de septembro 1958 dum la 15-a Tutpollanda Esperanto-Kongreso en Krakovo kaj akceptita kiel Landa Sekcio de TEJO en 1959. En sia nuna formo ĝi estis establita en la jaro 2004.

La ĉefa aranĝo de PEJ estas Junulara E-Semajno (JES), organizata kun Germana Esperanto-Junularo kaj Varsovia Vento. PEJ-anoj renkontiĝas ankaŭ en la ĉiujaraj PEJ-kunvenoj kaj ekde 2012 en la PEJ-semajnfinoj, kiuj okazas ĉiun duan monaton en iu urbo de Pollando.

Enhavo

Celoj [redakti]

PEJ okupiĝas ĉefe pri:

  • popularigado kaj instruado de Esperanto inter polaj junuloj
  • subtenado de junularaj Esperanto-kluboj en la tuta Pollando
  • organizado de trejnaj kaj integrigaj aranĝoj por la membroj
  • kunlaboro kun eksterlandaj junularaj Esperanto-organizaĵoj

Estraro [redakti]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Estraroj de PEJ.

La nuntempan Estraron de PEJ, elektitan por la oficperiodo 20132014 formas:

Kunlaboraj rilatoj [redakti]

Kun Varsovia Vento [redakti]

PEJ multe kunlaboras kun la klubo Varsovia Vento. Ili inter alie kunorganizis la jenajn renkontiĝojn:

Kun GEJ [redakti]

Kun EK MASI kaj SKEJ [redakti]

Kune kun la E-klubo el Moskvo EK MASI kaj SKEJ ĝi organizis someran instrutendaron Slava Esperanto-Studado (SES) en Slovakio (2007). Krom tio estis organizita ankaŭ Ago-Semajno en Liptovský Mikuláš en fino de la jaro 2008.

Kun ĈEJ kaj GEJ [redakti]

Referencoj [redakti]

Vidu ankaŭ [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    Oficiala retpaĝaro de PEJ
Ekstera ligilo    Informpaĝo en la TEJO-vikio
Ekstera ligilo    Diskutlisto de PEJ