Dana Esperanto-Asocio

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Dana Esperanto-Asocio (DEA) estas la nacia Esperanto-organizo de Danio, komence nomita Centra Dana Esperantista Ligo (CDEL).

DEA estas idealisma organizo, en kiu ĉiu laboro okazas senpage. La Asocio estas vivtenata de la membraj kotizoj. Ĉiuj ajn kiuj volas, rajtas membriĝi. En 2006 la asocio havis 205 membrojn. La asocio ankoraŭ ne havas oficejon. La nuna prezidanto estas Ileana SCHRØDER.

DEA estas kontaktebla per sia kontaktpaĝo en TTT (vidu sub Eksteraj ligiloj sube) aŭ per retpoŝto al <dea(ĉe)esperanto.dk>.

Enhavo

Historio [redakti]

La unua dana lernolibro verkita de Christian Nielsen, eldoniĝis en 1890 en Flensburg (Germanio) sed restis pli-malpli nekonata. En 1897 fondis redaktoro Toksvig la unuan danan Esperanto-asocion en Nykøbing (Sjælland). En 1904 Frederik Skeel-Giørling eldonis lernolibron kaj vortaron kaj tio ege helpis la disvastigon de Esperanto en Danio.

En januaro 1908 laŭ propono de la aktivulino Marie Schröder fondiĝis la Centra Dana Esperantista Ligo (CDEL), kiu nun nomiĝas Dana Esperanto-Asocio. La sama jaro en aŭgusto okazis en Kopenhago postkongreso de la 4-a UK en Dresdeno, kun L.L. Zamenhof kiel ĉefgasto. En tiu jaro fondiĝis ankau Kopenhaga Esperanto Klubo (KEK). En 1909 fondiĝis kluboj en Ålborg, Vejle, Randers kaj Århus, kune Esbjerg en 1910.

La unua mondmilito estis malmola frapo al la Esperanto-movado, sed dum la intermilitaj jaroj Esperanto disvastiĝis en Danio danke al natura metodo, instruita de kelkaj ekterlandaj instruistoj.

En 1948 estis fondita Dana Esperantista Fervojista Asocio (DEFA) (Dansk Jernbane Esperanto-Forening). En 1956, 1962 kaj 1975 okazis Universalaj Kongresoj (UK) en Kopenhago.

Gazetoj [redakti]

Dana Esperanto-Asocio regule eldonas la jenajn organojn:

  • Esperanto en Danio (membrogazeto)
  • Esperanto-nyt (danlingva informilo pri Esperanto)

Membronombroj [redakti]

Laŭ la publikigoj de la statistikoj en la revuo Esperanto la membronombroj tiel evoluis:

Jaro Asociaj
Membroj
(AM, UEA)
Individuaj
Membroj
(IM, UEA)
AM+IM
(UEA)
Fonto
1996 156 97 253 [1]
1997 156 92 248 [2]
1998 131 93 224 [3]
1999 119 108 227 [4]
2000 110 89 199 [5]
2001 84 149 233 [6]
2002 136 79 215 [7]
2003 133 90 223 [8]
2004 130 88 218 [9]
2005 127 87 214 [10]
2006 146 97 243 [11]
2007 122 91 213 [12]
2008 97 [13]

Notoj kaj fontoj [redakti]

  1. Esperanto 1091 (4), aprilo 1997, p. 66
  2. Esperanto 1102 (4), aprilo 1998, p. 79
  3. Esperanto 1113 (4), aprilo 1999, p. 66
  4. Esperanto 1124 (4), aprilo 2000, p. 66
  5. Esperanto 1135 (4), aprilo 2001, p. 66
  6. Esperanto 1149 (7), julio-aŭgusto 2002, p. 156
  7. Esperanto 1160 (6), junio 2003, p. 130
  8. Esperanto 1171 (6), junio 2004, p. 126
  9. Esperanto 1180 (4), aprilo 2005, p. 79
  10. Esperanto 1191 (4), aprilo 2006, p. 79
  11. Esperanto 1202 (4), aprilo 2007, p. 80
  12. Esperanto 1213 (4), aprilo 2008, p. 84
  13. UEA gazetara komuniko n-o 318

Vidu ankaŭ [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    informa retejo "Esperanto en Danio"