Bent Jensenius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
furora primovada legolibro de Jensenius

Bent JENSENIUS (naskiĝinta en 1945[1] ne tro for de Kopenhago) estas dana pedagogo kaj esperantisto.

Estante filo de ĝardenfakulo li post la lerneja tempo vojaĝis al Britio, Kanado, Brazilo kaj Kolombio por vidi ĝardenojn kaj ties ecojn. Post ses jaroj da eksterlanda restado li studis patruje la lingvojn hispanan, anglan kaj germanan kaj deĵoris kiel instruisto, antaŭ ĉio en lernejoj teknikaj. Li skribis ankaŭ didaktikaĵojn por la germana kaj la angla.

En la aĝo de 55 jaroj fariĝis li esperantisto. En Esperantujo li famiĝis per la eta sed informriĉa primovada legolibro Bonvenon en nia mondo.[2] Ĝin eldonis KAVA-PECH en la 2009-a jaro. Li ankaŭ aktivas ĉe Dana Esperanto-Asocio, eĉ estrare.[3]

Priesperanta kalejdoskopo legolibre[redakti | redakti fonton]

En maldika libro Jensenius sukcese kaj ĉarme kovras la plejmulton de enmovadaj agadoj. Kelkaj intertempe ĉesis aŭ ŝanĝiĝis. Jen la listo de la unuopaj temoj de la unua eldono[4]:

  1. Kastelo Grezijono
  2. En la ret-babilejo
  3. Internaciaj Fervojistaj Ski-semajnoj
  4. Ĉirkaŭ la mondo en pli ol 800 tagoj
  5. Akademio de Esperanto
  6. Amikoj per korespondado
  7. Sur la tegmento de la mondo
  8. En Vikipedio
  9. Vojaĝo per boato sen krokodili
  10. Monato
  11. Pasporta servo
  12. La Centra Oficejo de UEA en Roterdamo
  13. En la klubo
  14. Ne mansvingu al viaj geamikoj!
  15. Verda domo de Arizono
  16. La Universala Kongreso
  17. Esperanto-muzeoj
  18. De la Unua Libro ĝis Interreto
  19. Travivaĵoj sur du radoj
  20. Bona Espero
  21. Esperanto en universitatoj
  22. Ĝemelaj urboj
  23. La Jarlibro de UEA kaj la Delegita reto
  24. IJK - por la junaj en jaroj aŭ en koro
  25. Je la Kabo de Bonespero
  26. Ekoturismaj renkontiĝoj
  27. Iom pri Esperanto-literaturo

Ĉiu parto finiĝis per pritekstaj demandoj kiuj bone uzeblas en la instruado: tiumaniere la verko fariĝis interesa lernigilo por aktiva komunikado en formo de rolludoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Informoj privivaj ĉerpiĝis el la malantaŭo de lia legolibro.
  2. Katalin Kováts: "Saluton, sinjoro prezidanto ..." - recenzo ĉe: Ondo de Esperanto, 219/2013
  3. protokolo de la ĝenerala kunveno, 2006
  4. En 2014 aperis dua eldono iel aktualigita. - WorldCat - ISBN 9788087169490
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.