Kolombia Esperanto-Ligo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kolombia Esperanto-Ligo
landa asocio de UEA
Lando(j) Kolombio vd
Ĉefestro(j) Doniben Jimenez Jaramillo vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Oficiala ikono de la Kolombia Esperanto-Ligo
Maldekstre-dekstren: Luis Jorge Santos Morales (eks-prezidanto de KEL), Stella Uribe (eks-sekretariino) kaj Juan Sebastian Quintero (eks-vicprezidanto de KEL (2011-2013), dum oktobro 2011.

La Kolombia Esperanto-Ligo (KEL) estas la nacia organizo de Esperanto en Kolombio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pionira epoko, 1909.[redakti | redakti fonton]

Jam en 1909 aperis esperantistaj grupoj en urboj Altamira, Bucaramanga kaj Cúcuta. En Cúcuta estis presita bulteno “Kolombia Stelo”. Laŭ kelkaj konfontoj, aperas ankaŭ la nomo de Abel de J. Rico (patro de psikiatro Edmundo Rico) kiel esperanto-aktivulo antaŭ la jaro 1910. Eble la plej elstara samideano de tiu epoko estis advokato Joaquín Ospina, naskita en 1875. Krom 10 verkojn pri deversaj temoj (juro, historio, bibliografio, ktp.) li publikigis “Tratado de Esperanto” (Gramatikon de Esperanto), kaj fondis en 1911 ĵurnalon “La Lumo” en Salamina (departamento Caldas). En Salgar, departemento Antjokio, en 1892, naskiĝis José María Solís Moncada, verkisto de 32 libroj pri historio kaj poemaroj. Li publikigis, kune kun Joaquín Ospina multajn informojn pri Esperanto en ĵurnaloj.

En 1911 la grupoj unuiĝis en Ligon, kiun akceptis sub sia patronato la tiama kolombia prezidento D-ro Carlos E. Restrepo. (Laŭ Enciklopedio de Esperanto de Kökeni, Bleir kaj Sirjaev, Budapeŝto 1934 kaj libron “Esperanto en Perspektivo” fare de Ivo Lapenna k.a., paĝo 495). Ĉirkaŭ la jaro 1910 kaj postaj, kolonelo Manuel Tovar, kuracisto Martínez Mendez, dentisto kaj dramverkisto Antonio Alvarez Lleras, s-ro Carlos E. Pinzón kaj iu inĝeniero kun familinomo Velandia, fondis la unuan kolombian esperanto-grupon. Kelkaj el la partoprenantoj de la grupo estis junuloj ĉirkaŭ 20-jaraĝaj de lernejo “Colegio de la Salle”, (laŭ raportito en ĵurnalo El Espectador, 26an de aprilo, 1950).

En decembro de 1920, laŭ iniciato de Edmond Privat, dek-unu delegitoj (el Belgio, Brazilo, Ĉeĥoslovakio, Ĉilio, Ĉinio, Haitio, Hindio, Italio, Kolombio, Persio kaj Sudafriko) prezentis al la Unua Asembleo de Ligo de Nacioj, projekton de rezolucio atentigante pri la lingvaj malfacilaĵoj “kiuj malhelpas rektajn rilatojn inter la popoloj”, kaj esprimante la esperon ke “la ĉiulandaj geknaboj sciu ,de nun ,apenaŭ du lingvojn: sian gepatran kaj facilan rimedon por internacia komunikado”. La projekto entenis peton al la Ĝenerala Sekretario de la Ligo prepari raporton pri la rezultoj de la Esperanto-instruado en la publikaj lernejoj de la ŝtatoj-membroj. La kolombia subskribinto de la projekto de rezolucio estis Carlos E. Restrepo, prezidinto de Kolombio inter 1910 kaj 1914. (vidu libron: “La Danĝera Lingvo” de Ulrich Lins, paĝo 62, kaj libron “Esperanto en Perspektivo” de Ivo Lapenna k.a., paĝoj 749-755).

Eble la Unua Mondmilito seniluziigis la samideanojn, aŭ decidigis ilin ne aperi publike ĝis 1924. Post tiu paŭzo, reaperis sciigoj en la ĵurnaloj.

Dua epoko, 1924-1949 (lenolibroj kaj tradukoj)[redakti | redakti fonton]

Post unua Mondmilito.

En 1924, José Alfonso Guitiérrez, de urbo Cúcuta, gajnis konkurson organizita en Sovetunio, pro lia traduko de la romano “María” de elstara kolombia verkisto Jorge Isaacs. Por la sama verko ekzistis alia traduklaboro, fare de Fulgencio González, komsiita de tiama Internacia E-Societo de Rusio (laŭ ĵurnalo El Tiempo, 18-an de junio, 1967). Oni ne scias ĉu la du tradukintoj kunlaboris.

Ankaŭ en 1924, alia kolombiano, Lascario Cárdenas (aŭ Cipriano Cárdenas), publikigis en Vieno (Aŭstrio) hispanigan reformon de Esperanto: “Hom-Idyomo”, en libro bele presita kaj bondita (laŭ Mario Pei: Unu Lingvo por la Mondo”, 1958).

En la jaro 1927 naskiĝis en vilaĝo Urrao, departemento Antjokio, Tirso Castrillón, kiu poste estus elstara ŝakisto kaj esperantisto, verkisto de lernolibroj pri la lingvo kaj pri ŝako.

En la jaro 1930, Guillermo Johnson publikigis, en regulaj flugfolioj de sia librejo “La Pluma de Oro”, en Medellín, lecionojn de la Internacia Lingvo, kaj meksika komercisto loĝanta en Bogoto, Alberto Gómez Cruz publikigas la duan eldonon de propra Esperanto-kurso.

En 1931 Alberto Gómez Cruz estis delegito de UEA en Bogoto, dum la industriisto Friedrich Rappeestis vicdelegito. Ekzistis alia delegito en Sogamoso: kuracisto Abel de J. Rico.

En 1932 Sinjoro Anton Tomic, jugoslavo (kies patro Stanislav Tomic ankaŭ estis esperantisto kaj aŭtoro de pluraj verkoj, kaj inĝeniero kiu laboris en la konstruado de fervojo en Antjokio), loĝis en Medellín kaj estis delegito de UEA. Dum sia daŭra agado por Esperanto, s-ro Tomic ankaŭ okupiĝis pri la diskonigado de kolombia kulturo en eksterlando, precipe en sia patrujo, kaj tiucele sendadis kolombiajn dokumentojn al Boegrado, Sarajevo kaj Zagreb.

En aŭgusto de 1933 oni fondis en Bogoto “Kolombian Esperanto-Federacion”, kun sinjoro José Hernando García Lozada kiel prezidanto kaj Ernesto Dueñas kiel sekretario. Letero pri la fondo aperis la 31-an de aŭgusto en tiutempa ĵurnalo nomata “Heraldo de Antioquia”, kaj poste, la 15an de decembro de la sama jaro, s-ro José María Solís Moncada favore komentariis pri la fondo.

En 1937 mortas politikisto kaj eksprezidento Carlos E. Restrepo. Inter la apogantoj de Esperanto, li estis kiu okupis la plej altan pozicion en la politikaj medioj de Kolombio.

En la jaroj 1939 – 1940, la ununura delegito de UEA (tiam nomata “Internacia Esperanto-Ligo”) estis kuracisto Abel de J. Rico, loĝanta en Sogamoso.

En la jaro 1944, dum kongreso pri paco, en rilato kun la fondo de Unuiĝintaj Nacioj, okazinta en la domego Dumbarton Oaks (Vaŝingtono, Usono), inĝeniero Jesus Antonio Vélez Rojas, el urbo Cali, proponis la adopton de Esperanto kiel Universala Lingvo por Unuiĝintaj Nacioj (UN). La aferon komentariis argentina ĵurnalisto Alejandro Sŭ en “Carta de Nueva York” en ĵurnalo El Tiempo, la 17-an de oktobro de la sama jaro.

En 1946 sinjoro Antonio Tomic atingis kolombian ŝtatanecon. H. C. Raasveldt, nederlanda geologo loĝanta en Bogoto estis delegito de la pacifisma “Universala Ligo” dum 1948 kaj 1949. En tiu-ĉi lasta jaro, sumiĝis al li Alberto Plazas H. kiel delegito en urbo Kalio, dum delegito de UEA en urbo Barranquilla estis industriisto J. Tenenbaum.

Tria epoko, 1950-1975 (artikoloj en ĵurnaloj)[redakti | redakti fonton]

Post Hiroŝima atombombo kaj Sputnika satelito.


En 1950 komenciĝis la intensa poresperanta aktivado de D-ro Gonzalo González (verkante sub pseŭdonimo “GOG“), unu el la samideanoj kiuj plej multe kontribuis al diskonigo de Esperanto en Kolombio. Li estis klera kaj nobla juristo, profesoro kaj ĵurnalisto, GOG, en sia ĵurnalkolumno “Demandoj kaj Respondoj” en ĵurnalo El Espectador, pritraktis multegajn fojojn, precipe en 1950 kaj 1959, Esperantajn temojn. La 22-an de aprilo de 1950, GOG publikigis malajan poemon en Esperanto: “Malaja Pantumo” laŭ traduko de la elstara intelektulo Otto de Greiff Haeusler (inĝeniero, matematikisto kaj ekspertulo pri muziko), kiu tiam estis prezidanto de la “Esperantista Societo”. En la eldono de la 27-a de majo de 1950, GOG rakontas iomete pri la unuaj jaroj de Esperanto en Kolombio. En tiu jaro aperis pluraj leteroj pri Esperanto en la sama ĵurnalo.

Dum la sama jaro, 1950, oni agadas iom forte pri kursoj en Bogoto: sinjoro Jesus A. Vélez Rojas, gvidis du kursojn pri Esperanto: unu en privata oficejo kaj alia en la lernejo “República Argentina”, kie ankaŭ instruis sinjoro Anton Tomic. Ankaŭ la pentristo Rafael Tavera gvidis kurson. Kaj en la sama epoko estas aktiva s-ro Feliz Diez Mateo. Tiujare, Anton Tomic fariĝis delegito en Bogoto de “Universala Ligo”.

En la jaro 1951 mortas advokato Joaquín Ospina, pioniro de la unuaj jaroj de Esperanto en kolombio.

La 11an de decembro de 1955, la literatura sekcio de medellina ĵurnalo El Colombiano publikigis en sia dua paĝo tradukon “Kompatinda Maljunileto” farita de Anton Tomic (el populara fabelo de verkisto Rafael Pombo. “La Pobre Viejecita”).

En 1957 mortis Rafael Tavera, esperantisto aktiva proksimume ekde 1950.

En 1959 estis tre aktiva en Medellín la “Sociedad Antioqueña de Esperanto”. ĝi organizis gravan ekspozicion de Esperantaĵoj, kaj publikigis bultenon. ĝiaj membroj estis i.a.: Sergio Angulo B., Eliseo García, Julián Gutierez, Fabio Heredia Cano, Rogelio Nieto, Rosa Adela Noreña Suarez, Aura Pava Alvarado, Gloria Upegi, kaj katolika sacerdoto Nestor Giraldo. Proksimume en la sama epoko rimarkindas en Medellín la poresperanta laboro de Tirso Castrillón (konata ŝakludanto), Arturo Agudelo G., Gustavo Jaramillo Zuloaga kaj Hebert Jiménez Gallo; ĉi lasta sendas kelkajn priesperantajn leretojn al ĵurnalistoj.

De 1959 ĝis 1962 la delegito de UEA en Bogoto estis Jesús Antonio Vélez Rojas.

En marto de 1965, licenciulino pri Diplomatiko kaj Eksterlandaj Aferoj, Leonor Calvo y Feijóo, kunvokas al sia domo plurajn esperantistojn por pritrakti la fondon de la Kolombia Esperanto-Ligo(K.E.L.). Post la fondo, K.E.L. funkciis sub prezidanteco de S-ino Leonor Calvo y Feijóo, kun regulaj ĉiusemajnaj kunsidoj. La tri sekvantaj prezidantoj de K.E.L. estis: Advokato Miguel Pérez González, inĝeniero Diego Hoyos Escobar kaj profesoro Augusto Ochoa P.

Ankaŭ en la jaro 1965, en Bogoto, Usonano Neal Parker, profesoro pri biologio kaj matematiko en la lernejo “Nueva Granada” gvidis kursojn pri La Internacia Lingvo en Instituto Colombo-Americano (kolombia-usona kulturinstituto) kaj en la Nacia Universitato. Aliaj aktivuloj ekde la sesdeka jardeko estis: Henry Ordoñez Potes, Roberto Cadavid, kaj la hispano José Vilaró, kiu organizadis gajajn ekskursojn kun esperantistoj.

En a urbo Cartagena fondiĝis la 13an de majo 1966, “Verda Stelo Klubo”, kiel estraro estis tiel-ĉi: prezidanto: pastro Luis Eduardo Palacios Toral, vicprezidanto: advokato Luis Alberto Martínez Morales, sekretariino: María Luisa Rodríguez Juliao, kasisto: Raul Pardo Castilla, fiskalo: Fernando Saladén, konsilantoj: Pablo Ribón kaj Luis Rafael Dices kaj bibliotekistinio: Zoila del Río. Tiu societo atingis juran personecon la 24-an de majo de 1968 kaj sukcesis aktivigi pli ol 25 grupanojn. En tiu epoko, pastro Palacios Toral estis paroĥestro kaj, en la mezlernejo de urbeto San Estanislao (proksime al Cartagena), rektoro kaj profesoro. En la sama epoko, en urbo Barranquilla estis aktiva esperantisto sinjoro J. M. Gómez Ochoa.

De 1966 ĝis 1972 la delegito en Bogoto estis Miguel Pérez González, kaj de 1968 ĝis 1970 Gonzalo Ramírez Almanza estis fakdelegito pri elektrortekniko. Fine de la 60-aj jaroj vizitis Bogoton germana esperantisto kaj verkisto Wilhelm Theodor Oeste. En 1968 ekzistis iom organizita junulara movado “KolombEJO” (vidu libron “Esperanto en Perspektivo” fare de Ivo Lapenna k.a., paĝo 495).

La 21-an de decembro de 1969, profesoro Luis Jorge Santos Morales publikigis artikolon pri Zamenhof en ĵurnalo Vanguardia Liberal, en urbo Bucaramanga. Tiutempe en Medellín, rimarkindas la grava plurjara disvastiga kaj instrua agado de Profesoro Manuel Angel, kiu prifitis sian postenon kiel direktoro de la lingva fako kaj profesoro de Universitato Pontifika Bolivarjana, por diskonigi Esperanton al multegaj homoj, kaj eĉ enkonduki tien La Lingvon kiel oficiala studobjekto.

La 24-an de septembro de 1970, en Medellín, fondiĝas “Esperanto-Klubo Medeĝina” iniciato de profesoro Manuel Angel, kiu ĝin prezidis; sinjoro Nestor Alfredo Gómez estis al sekretario. Pri la okazintaĵo aperis raporto en ĵurnaloj: La Nueva Mañana (31-an de oktobro 1970), El Tiempo kaj El Espectador.

De 1970 ĝis 1972 UEA havis du reprezentantojn en Cartageno: pastro Luis E. Palacios Toral (delegito) kaj profesorino María Luisa Rodríguez Juliao (fak-delegitino pri turismo).

De 1971 ĝis 1975, studentoj Luis Guillermo Restrepo Rivas, Jorge Enrique Arango M. kaj Jairo Del Río konsistigis neformalan grupon nomata “Esperanto Dialoga Asocio”. Pri tiu evento aperis letero la 1-an de oktobro de 1971, en la dua paĝo de la sekcio “Magazín Dominical” de ĵurnalo El Espectador. La grupeto presis modestan bultenon sub la nomo “K.T.P.”, kaj instruis la Internacian Lingvon enloke kaj eĉ per koresponda kurso, kio helpis disvastigi la Internacian Lingvon en iom apartaj kaj disaj urbetoj.

En 1972, en Medellín, lernis Esperanton, laŭ instruo de Manuel Angel, s-ro Jorge Velásquez G. Kiu fariĝis poste unu el la plej gravaj disvastigantoj de La Lingvo per sia daŭra laboro kiel Esperanto-instruisto. Li verŝajne estis unu el la plej konstantaj instruistoj de Esperanto en Kolombio. Kelkajn jarojn poste s-ro Velásquez eldonadis bultenon “Laboro” kaj fondis humanisman movadon kun nomo “Universala Familio” kies slogano estas: “Per amo kaj Esperanto, ni estos Universala Familio”. S-ro Velásquez estis fakdelegito de UEA pri Katolikismo.

La tiama prezidanto de la Akademio de Esperanto, D-ro Poul Neergaard vizitis nian landon ankaŭ en 1972. Krom grava esperantisto, li estis fama sciencisto, aŭtoro de “La Vivo de la Plantoj”. Esperantistoj de Medellín atingis ke okaze de la 7-a Internacia Kongreso de Orkideologio, okazinta en tiu-ĉi urbo, en aprilo de 1972, radiostacioj: “Sutatenza” , “Ritmos” kaj la “Voz de la Universidad” (ĉi-lasta de la Universitato de Antjokio) inkludu Esperanton, inter la plurlingvaj salutoj al partoprenantoj, periode disaŭdigitaj radie.

En la 57-a Universala Kongreso de la sama jaro, en Portland (Usono), partoprenis s-ino Leonor Calvo y Feijóo kaj s-ro Libardo Vargas Cuellar. Ĉi lasta, fondinto de la lingvo-lernejo “AVC”, kiu ofertis Esperanton inter siaj instruaĵoj. S-ro Vargas agadis por Esperanto dum multaj jaroj.

La 24-an de septembro de la sama jaro, en la 6-a paĝo de la sekcio “Magazín Dominical” de ĵurnalo El Espectador aperis artikolo “Esperanto kontraŭ babel”, de profesoro Luis Jorge Santos Morales.

Bedaŭrinde, krom la bonaj disvojviĝoj, la jaro 1972 alportis ankaŭ malbonaĵon: la morto de la grava esperanto-aktivulo Jesús Antonio Vélez Rojas.

En julio de 1973, nederlanda esperantisto Oene Hoekstra, kun sia Edzino Johana kaj ilia filo Johanovizitis Kolombion, kaj prelegis en la Universitato Pontifika Bolivarjana de Medellín. Pri la vizito kaj la prelego aperis artikolo en la 4-a paĝo de la ĵurnalo El Colombiano de la sama urbo, la merkredon 25-an de julio de 1973.

La saman jaron, s-ro Tirso Castrillón, publikigis duteman libron: “Esperanto / Ajedrez Práctico” en Eldonejo “Bedout”, kie li laboris. Duono de la libro temas nur pri Esperanto kaj duono nur pri ŝako. Estas du apartaj libroj unuece binditaj.

En la 58-a Universala Kongreso de Esperanto de la sama jaro, en Boegrado (Jugoslavio), partoprenis s-ro Lope-Hugo Ortegón Espinel.

EKkomencis aperigi periodajn bultenojn

De 1973 ĝis 1975 inĝeniero Diego Hoyos Esbobar estis peranto de UEA kaj fakdelegito pri sporto, dum Lope-Hugo Ortegón daŭris kiel fakdelegito pri inĝenierado kaj pri lingvoj.

S-ro Jairo Del Río loĝadis en 1974 en urbeto Segovio (departamento Antjokio), kaj tie instruis La Internacian Lingvon. Inter la lernantoj troviĝis junulo Luis Felipe Saldarriaga, kiu multe agadis poste por Esperanto.

En la 59-a Universala Kongreso de Esperanto (1974), en Hamburgo (Germanio), partoprenis s-ro Augusto Ochoa P. (Jarojn poste li vojaĝis eksterlanden, por loĝi en Svislando kaj poste en Israelo).

En 1975 en Medeĝino, kun 40 ĉeestantoj, fondiĝis Antjokia Esperanto-Ligo (A.E.L.); prezidanto estis Miguel Angel, kaj sekretario estis Luis Guilermo Restrepo Rivas. La novaĵo aperis en la ĵurnalo El Colombiano la 5-an de majo. La Ligo atingis Juran Personecon laŭ Rezolucio 9889 de la jaro 1975 en al Registaro de Antjokio. Poste Miguel Cano Estrada estis la dua prezidanto de la Ligo. Tiutempe A.E.L. komencis prelegserion sub la nomo “verdaj vendredoj”, kiuj kunigis la lokajn esperantistojn ĉiusemajne.

Tiujare, en la 60-a Universala Kongreso, okazinta en Kopenhago (Danlando), partoprenis inĝeniero Libardo Mejía. S-ro Mejía estis delegito de UEA, kaj fakdelegito pri vegetarismo dum pluraj jaroj.

En 1975 Luis Fernado Martínez Solís publikigis artikolon ìZamenhof no ha esperado en vanoî(“Zamenhof ne esperis vane”) publikigita en la revuo de la Antjokia Universitato (N-ro 50 (145) paĝoj 345-350, jun-sep. 1975).

En la 60-aj kaj 70-aj jaroj, grava esperanto-aktivulo en urbo Rionegro, proksima al Medellín, estis advokato Francisko Ochoa P., radioamatoro. Li publikigadis bultenon “Stelo de Rionegro”.

En la 70-aj jaroj profesoro Luis Jorge Santos Morales, ekde sia Lingva Instituto Winston-Salem (unue fondita en Bukaramango kaj poste kun aliaj sidejoj en Bogotá, Cali kaj Medellín), starigis perkorespondan Esperanto-kurson.

Vekiĝis ankaŭ la poresperanta aktivado en la urboj Armenia kaj Montenegro de Departamento Quindio: 15 homoj fondis, la 4-an de januaro de 1976, Kindian Esperanto-Grupon, kies ĉefaj membroj estis: Luis Fernando Agudelo G., Gloria Biviana Vélez, Pedro Camacho, Jaime Echeverri Uribe, Jorge Duarte Pradokaj Ovidio Cardona Botero. Tiutempe aperis kvar modestaj bultenoj de politikaj tendencoj: en Armenia “Esperanrtista Martelo” de Kindia Esperanto-Grupo, en Bogotá “Esperantista Unueco”, redaktata de Gonzalo Bermúdez, kaj en Medellín “Esperanto-Internaciista”, redaktata de studento pri antropologio Francisko González, kaj “Mutualo” redaktata de Luis Fernando Martínez Solis. Ĉi-lastaj en studgrupo de la Universitato de Antjokio redaktis ankaŭ la dokumenton ìEsperanto Strategiasî  (julio1976).

Kvara epoko, 1976-1991.(bultenoj kal landaj renkontiĝoj)[redakti | redakti fonton]

Ekkomencis landajn renkontigxojn

En tiu epoko la kolombiaj esperantistoj entuziasmiĝis sufiĉe por organizi tutlandan kongreson. La ideo maturiĝis, kaj la 19-an de marto de 1976 kunsidis en Bogotá 38 samideanoj en Antaŭkongreso, kaj de la 10a ĝis la 12a de decembro okazis en urbo Medellín la Unua Kolombia Kongreso de Esperanto, kun partopreno de pluraj kolombiaj urboj, kaj eĉ kelkaj aktivuloj de najbara lando Venezuelo, kiel geedzoj Bachrich. La sidejo de la kongreso estis la Universitato Pontifika Bolivarjana, kies direktoro de la Lingva Fako estis Manuel Angel.

Tiujare, inĝeniero Libardo Mejía partoprenis en la 61-a Universala Kongreso de Esperanto, en Ateno (Greklando).

En 1977 Luis Felipe Saldarriaga, lerninta Esperanton en urbeto Segovio laŭ instruo de Jairo Del Río, translokiĝis al Medellín, kie aktive agadis la postajn jarojn por La Internacia Lingvo, ĉefe en instruado, partopreno en organizo de Esperanto-eventoj, tradukado kaj eldono de materialo.

La 11an de aŭgusto de 1977 ĵurnalisto Germán Roy Yances publikigis okulfrapan artikolon pri La Internacia Lingvo en la 6-a kaj 7-a paĝoj de la “Revista del Jueves” de ĵurnalo El Espectador”.

En urbo Buenaventura, estis poresperanta agado de profesoro José Joaquín Osorio, almenaŭ ekde 1975, dum multaj jaroj ĝis sia morto.

Kio verŝajne estis la unua intenco redakti Historion de Esperanto en Kolombio, estis komencita de Anton Tomicen decembro de 1977.

Ekde la 70-aj jaroj, aktiva grupo de Esperasntistoj kuniĝis ĉirkaŭ la daŭra agado de sinjoro Ismael López, amikece konata kiel “Mayo López“, Lia laboro centriĝas en la praktika uzado de La Lingvo en konversacio, teatraĵoj, tradukado kaj kantado de kanzonoj. Mayo López eĉ produktis kasedon kun sia voĉinterpreto de kanzonoj propraj kaj tradukitaj. Sinteze: ege utila por la “vivanta” Esperantujo en Bogotá estas la agado de la tiel nomata “Mayo Klubo”.

Elstara longedaŭra aktivado por Esperanto estis tiu de lingvoinstruisto Gonzalo Bermudez, en pluraj fakoj kiel: Esperanto-instruado, universitata agado, kaj tradukado. Li estis fakdelegito de UEA pri filmado, lingvoj kaj sugestopedio. Li vojaĝis plurfoje al eksternado (Britio kaj Usono), kaj tie daurigis sian poresperantan agadon.

Antjokja Esperanto-Ligo publikigadis kulturan kaj primovadan revueton “Avangardo”, kun redakto de Jairo Del Río kaj Luis Guillermo Restrepo Rivas. La lasta kaj iom ambicia numero (kun 20 paĝoj kaj 5 pagitaj reklamoj de entreprenoj) estis la 5-a, presita en septembro de 1979. La subtenon pere de pagataj reklamoj oni atingis danke al la diligenta strebo de s-ro Miguel Cano Estrada.

En la jaro 1981 Luis Guillermo Restrepo Rivas eldonis kaj publikigis en Medellín ilustritan Esperanto-Kurson kiu rapide elĉerpiĝis. Iomete poste, en Bogotá, sinjoro Ismael López represis la tekston aldonante plian materialon. La saman jaron, la 19an de majo mortis en Medellín S-ro José María Solís Moncada, 89-jaraĝa, pioniro de la movado en Kolombio kaj avo de Luis Fernando Martínez Solís. Ankaŭ tiujare S-ro Martínez Solís verkis  “Historio de la Esperanto-Movado en Kolombio”, kiu post la unuaj skribaĵoj de Anton Tomic, estas la dua konata klopodo por sisteme kompili kaj konservi memoron pri la okazintaĵoj rilataj al la historio de nia kara lingvo en Kolombio.

Ekde la 80-aj jaroj daŭre agadas en Bogotá sinjoro Santiago Alvarez Gutierrez. Lia laboro estadas tre grava en pluraj kampoj, precipe: kiel reprezentanto de “Monda Turismo”, kiel organizanto aŭ komitatano de pluraj Esperantaj eventoj kaj societoj, kiel funkciiganto de libroservo, kiel redaktoro de bultenoj, kiel gastiganto de eksterlandaj esperantistoj en sia hejmo, kiel gastiganto en sia domo ankaŭ de Esperanto-kursoj kaj oficialaj kunsidoj de Esperanto-organizaĵoj, kaj kiel peranto de UEA ĝis 1997.

Bedaŭrinde, en 1984, la 78a jaraĝa jugoslavo Anton Tomic mortis en Medellin. Li estis homo absolute influa en la divastigo kaj intelekta prestiĝo de Esperanto en nia lando, en Medellin kaj en Bogoto. Lia malrapida parolado estis ĉiam preciza kaj ege klara, plezurige bona lingvaĵo.

En 1986 profesoro Luis Jorge Santos Morales publikigis en Bogoto la elstaran kurson “Esperanto: Unu Mondo Unu Lingvo”, kun 335-paĝa lernolibro, poŝvortaro kaj 6 kasedoj, ĉio en eleganta plasta skatolo.

La saman jaron Luis Guillermo Restrepo Rivas publikigis en Medeĝino 20-paĝan broŝuron “Poezie kaj Kante”, kie li kompilis 14 tradukitajn verketojn, kelkaj el ili neniam antaŭe presitaj, kaj aliaj (kiel “Malaja Pantumo” de Otto de Greiff) preskaŭ jam perdita.

En julio de 1987, sub la direkto de Luis Jorge Santos Morales aperis en Bogoto bonkvalita 20-paĝa revuo kun la nomo “Andaj Ondoj”.

Dum multaj jaroj, en la urbo Neiva, departemento Huila,  la ĉefa esperantisto estis la radio-teknikisto Roberto Ibañez, kiu eĉ fariĝis delegito de UEA.

Kvina epoko, 1992-2001 (revigligo de la movado, landaj kongresoj kaj la unua internacia)[redakti | redakti fonton]

En 1992, en Medellín Luis Felipe Saldarriaga kaj profesoro Guillermo Taborda publikigis pakaĵon de 18 bonkvalitaj poŝkartoj sub la nomo “Mirinda Kolombio”, en eldonejo “Hola Colina”. Samjare, Jorge Velásquez G. publikigis “Katolikan Preĝareton”.

Ankaŭ en 1992 komenciĝis serio de naciaj kunvenoj. Serio kiun ni ŝuldas grandparte al persista iniciato de Peter Preminger de Bogoto, kiu kuraĝigis la medeĝinan esperantistaron fari la unuan eventon. Ĉiun eventon oni nomis “Kolombia Esperanto Tago” (sed reale daŭris du aŭ tri tagoj dum semajnfino). La kvinan kunvenon oni decidis konsideri “kongreso” do ĝi fariĝis la Dua Kolombia Kongreso.

La datoj kaj lokoj estas jenaj:

  • 1-a Kolombia Esperanto Tago, Medellín, Novembro 1992
  • 2-a Kolombia Esperanto Tago, Medellín, Nov. 13-a ĝis 14-a. 1993
  • 3-a Kolombia Esperanto Tago, Cali Nov. 12-a ĝis 14-a 1994
  • 2-a Kolombia Kongreso de Esperanto, Bogotá, Nov. 9-a ĝis 11-a, 1996
  • 3-a Kolombia Kongreso de Esperanto, Medellín, Nov. 1997
  • 4-a Kolombia Kongreso de Esperanto, Tuluá en Novembro 1998.

Post tiu lernolibro publikigita en 1986 Esperanto, unu mondo unu lingvo (kun 6 kasedoj), duan bonan Esperanto-Kurson ricevas la mondo en 1993 de profesoro Luis Jorge Santos Morales. Temas pri “Esperanto, un idioma para Hacer Amigos” (“E-o, Lingvo por fari al si Amikojn”), kiu konsistas el eta lernolibro plus kasedoj.

En junio de 1995, en Cali, oficiale komencis labori nova organizaĵo: Kolombia Fondaĵo por la Lingvo Esperanto. Grava karakterizo estas ke laŭstatute la Fondaĵo rajtas funkcii en aliaj urboj, kaj eĉ eksterlande. La unua estraro de la Fondaĵo konsistis el: Profesoro Rafael A. Mejía O., Prezidanto; Doktoro Elís Bechara, Vicprezidanto; Profesorino Graciela de Bejarano, Sekretariino; S-ino Ligia Barragán, Kasistino; S-ro Hernando Maya, Komitatano; kaj kiel Anstatŭantoj: Advokatino Consuelo Polanco, Gildardo Tabares kaj José Manuel Correa. La Fondaĵo publikigas neregulan bultenon “Tropikaĵoj”, en kies redaktado ankaŭ kunlaboras Maximilano Ramírez, profesoro en urbeto Buenos Aires (departamento Cauca) kaj te aktiva disvastiganto de La Lingvo.

Bedaŭrindaĵo por la Movado estis la morto en 1997 de pastro Luis E. Palacios Toral, granda altivulo ekde la 60-aj jaroj en urbo Kartageno kaj ĉirkaŭajoj, kiel menciite antaŭe. Tiujare, en novembro, okaze de la 3-a Kolombia Kongreso de Esperanto, en Medellín, Luis Guillermo Restrepo R. publikigas broŝuron “Kolombia Adresaro”, kie li kompilis adresojn de proksimume 120 esperantistoj.

Ĉirkaŭ tiu epoko, la ĵurnalisto, historiisto kaj verkisto Luis Fernando Martínez Solis, fondis Apartadó Esperanto-Grupon, en urbo Apartadó, departemento Chocó, nordokcidente de Kolombio.

En 1998, post la rezigno el la peranteco por UEA de s-ro Santiago Alvarez, el Bogoto, La Kolombia Fondaĵo por la Lingvo Esperanto estas la oficiala peranto de UEA en Kolombio.

En tiu-ĉi periodo, alia grava aktivado estis tiu de junulo Francisco Javier Gómez, lingvo-tradukisto kaj dinamisma organizanto de eventoj, kiel la Kvara Tutamerika Kongreso. Li fariĝis ĉefdelegito de UEA en Kolombio, kaj fakdelegito pri mormonismo en la jaro 1999. Poste li vojaĝis al eksterlando.

De la 27-a de januaro ĝis la 3-a de februaro de 1999 la kolombia ĉefurbo, Bogotá, gastigis la Kvaran Tutamerikan Kongreson de Esperanto, ( vidu detalan raporton pri la kongreso de Bill Maxey -Usono) kies Loka Kongresa Komitato estis jene: S-ino Leonor Calvo, Honora Prezidantino; Prof. Luis Jorge Santos, Alta Konsilanto kaj respondeculo pri la akademia fako; D-ro Rodrigo Ramírez, Prezidanto; S-ro Santiago Alvarez, Sekretario; sekretariino , Alfonso Gutierrez, komisiito por turisma agado; brazila s-ro Silvestre Bego, komisiito por sudamerikaj rilatoj kaj strategiaj aranĝoj; kaj s-rino Stella Uribe komisiito por financaj aferoj, kune kun la prezidanto kaj la sekretario. Aliaj komitatanoj estis: Horacio Hernández, Francisco Javier Gómez, Diana Carolina Marín, Yolanda de Hernández, Elsa Gutierrez, Rosmari Medina, Ricardo carrillo kaj J. Edwin Vargas R.

La organizanta komitato havis bonan iniciaton, kiel pretiga laboro, viziti la tiaman Ministron pri Kulturo D-ron Alberto Casas Sanz de Santamaría, informi lin pri Esperanto kaj pri la okazonta evento internacia, kaj nomi lin kiel “Alta Protektanto” de la 4-TAKE-99

La 18an de septembro de 1999, je la aĝo de 73 jaroj, mortis esperantisto kaj ŝakisto Tirso Castrillón, kiu lasis por la movado sian etan lernolibron, aperinta en 1973. Li persone ne estis vanta pri siaj konoj, preferis vivi iom aparte de la publika scenejo, kvankam en la kolombiaj ŝakludaj rondoj estis konata kiel unu el niaj elstaraj ludantoj kaj konantoj pri ŝako. Omaĝe al lia memoro ekzistas ŝak-turniro kiu portas lian nomon, organizata de la Antjokia Ligo de Ŝako.

La jaro 1999 ankaŭ alportis alian malbonan novaĵon: la 12-an de marto, en Schoorl, Nederlando, mortis Oene Hoekstra kiu vizitis Kolombion en 1973 kun sia familio. Li estis honora membro de UEA ekde 1988 (vidu revuon Esperanto, majo 1999, paĝo 100)[1].

Sesa epoko, 2002-[redakti | redakti fonton]

Estraro[redakti | redakti fonton]

07/11/2016 - Anoncota
  • Prezidanto: Doniben Jimenez
  • Vicprezidanto: Luis Elíver Castro
  • Sekretario: Jawuer Morales
  • Kasisto: Isabel Acosta
? - ?
  • Prezidanto: Humberto Mayorquin Hernández
  • Vicprezidanto: Adrián Martínez París
  • Sekretario: Doniben Jimenez
  • Kasisto: Jefferson Rubio
  • Anstataŭanto: Juan Sebastian Quintero Santacruz
  • Anstataŭanto: Ivan Camilo Quintero Santacruz
? - ?
? - ?
  • Prezidanto: Rafael A. Mejía O.

Sekcioj[redakti | redakti fonton]

Kolombia Esperantista Junulara Organizo - Kolombejo

Bogoto

Medeĝino

Kalio

Perejro

Nejvo

Ibageo

Honoraj membroj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]