Nov-Zelanda Esperanto-Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nov-Zelanda Esperanto-Asocio
landa asocio de UEA
Komenco 1-a de februaro 1910 vd
Lando(j) Nov-Zelando vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Nov-Zelanda Esperanto Asocio (NZEA; angle New Zealand Esperanto Association, Incorporated; maorie Te Rōpū o Aotearoa mō te Reo o te Ao) estas la landa Esperanto-asocio de Nov-Zelando. NZEA estas korporaciigita organizo en Nov-Zelando. NZEA estas aliĝinta al Universala Esperanto-Asocio.

La retejo de la Asocio (sube) enhavas multan informon pri la Asocio, kaj pri ĝia agado.

La Nov-Zelanda Esperanto-Asocio ĝenerale aranĝas ĉiujaran kongreson de Esperanto dum tri aŭ kvar tagoj. Ĝiaj kongresoj kutime okazas en januaro aŭ februaro kaj eksterlandanoj estas bonvenaj partopreni. Proksimume ĉiun kvaran jaron NZEA kongresas kun la Aŭstralia Esperanto-Asocio. Ekzemple en januaro 2008 okazis tre sukcesa naŭtaga Oceania Kongreso en Auckland kun multaj esperantistoj el Aŭstralio kaj el aliaj landoj. Klasoj okazis por komencantoj, progresantoj kaj fluaj parolantoj de la lingvo. Sesioj okazas pri la lingvo Esperanto, distrado, jarkunsidoj ktp.

Organo[redakti | redakti fonton]

La oficiala organo de la Nov-Zelanda Esperanto-Asocio estas Esperanto sub la Suda Kruco. Ĝi estas kunorgano kun la Aŭstralia Esperanto-Asocio.

Ĝi ankaŭ sendas al membroj novaĵleteron Arĝenta Filiko. Ĝi celas precipe informi membrojn pri kongresaj aranĝoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

NZEA fondiĝis en Auckland je 1910-02-01. La unua Prezidanto de NZEA estis s-ro George Aldridge de Auckland. D-ro L. L. Zamenhof konsentis esti Honora Prezidanto. La tiama Ĉefministro de Nov-Zelando, Sir Joseph Ward, kaj parlamentano George Fowler fariĝis patronoj de la Asocio.

Dum la Unua Mondmilito la Asocio ĉesis funkcii. Oni revivigis ĝin en 1928 sub nova Prezidanto s-ro Cyril John Adcock.

En 1983 la Ministrejo pri Impostoj agnoskis la Asocion karitata organizo.

Estraro[redakti | redakti fonton]

La nuna estraro estas[1]:

  •  Bradley McDonald: prezidanto;
  •  Chris Krageloh: vicprezidanto;
  •  David Ryan: sekretario-kasisto;
  •  Dave Dewar: asista sekretario;
  •  Josuo Marso: komitatano;
  •  Erin McGifford: komitatano;
  •  Stephen Epstein: komitatano

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]