Varsovia Vento
El Vikipedio
Varsovia Vento estas junulara Esperanto-klubo en Varsovio, Pollando, fondita en la jaro 1991. Ĉefaj organizantoj estas Irmina Szustak kaj Irek Bobrzak.
Dum multaj jaroj ĝi eldonis la revuon Tornado. La klubo inter alie organizas senpagan kurson de Esperanto, kreas filmojn kaj podkaston.
Esperanto-aranĝoj [redakti]
En la jaro 2005 Varsovia Vento kune kun la Pola Esperanto Junularo organizis Internacian Junularan Kongreson en Zakopane.
La klubo regule organizas du Esperanto-aranĝojn:
- Ago-Semajno - tutsemajna renkontiĝo dum novjaro
- Humura Esperantista Libera Aranĝo, komence de majo
Vidu ankaŭ [redakti]
- IJK 2005 - Internacia Junulara Kongreso en Zakopane (2005)
- Pola Esperanto-Junularo
- E-SENCO - junulara Esperanto-klubo en Poznan
Eksteraj ligiloj [redakti]
|
||||||||||||
